Til innholdet

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

fra gordonflanagan,2014 7 22

Meldinger: 346

Språk: Esperanto

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 12 22 22:15:02

"La Kripo" - Girolamo Savoldo

externalImage.png

Girolamo Savoldo (c.1480 - c.1548) estis pentristo. Li loĝis en Veneco

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 12 23 22:02:48

Kristnaskpoŝtkarto de Finnlando

externalImage.png

Poŝtkarto de finna poŝtoficejo montras du poŝtmarkojn de 1981. Sur la unua poŝtmarko du geknaboj alportas la kristnaskarbon hejmen. Sur la dua poŝtmarko kvar geknaboj ornamas la arbon.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 12 24 18:58:23

Poŝtkarto de brita poŝtoficejo

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras afiŝon de brita poŝtoficejo de 1958. "Postu frue" afiŝo. La ilustristo estis Hans Unger (1915-1975). Li ilustris afiŝojn por la metroo de Londono kaj la brita poŝtoficejo.

Feliĉan Kristnaskon al vi kaj Bonan Novan Jaron.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 12 29 09:26:28

The Amber Room (Suksena Ĉambro)

externalImage.png

La suksenaĉambro konstruiĝis por reĝo Friedrich Wilhelm I de Prusio (1701-1711). Li donis ĝin al lia amiko, caro Peter la Granda de Rusio. Peter metis ĝin en la Palace de Catherine en Tsarskoe Sela, apud Saint Petersburg. Ĝi malaperiĝis en dua mondmilito.
Inter 1979 kaj 2003 oni rekonstruis ĝin.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 12 30 13:42:57

Poŝtkarto de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

externalImage.png

La 100-a Universala Kongreso de Esperanto estos en Lillo, Francio, de la 25-a julio ĝis la 1-a aŭgusto 2015.La unua kongreso estis en Boulogne-sur-Mer, Francio en 2005.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 12 31 09:44:15

Poŝtkarto de Nova Jaro

externalImage.png

La poŝtkarto estas nova jaro karto de 1919.

Bonan Novan jaron - 2015.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 1 5 17:55:21

Stacidomo en Helsinko, Finnlando

externalImage.png

La stacidomo en Helsinko desegniĝis per Eliel Saarinen. Ĝi malfermiĝis en 1919. Hodiaŭ, 200,000 homoj uzas la stacidomon ĉiutage.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 1 6 16:49:35

Kellogg's

externalImage.png

La poŝtkarto montras la uzinon de Kellogg. La Kellogg firmo fondiĝis en 1906. Ili faris flokojn de maizo.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 1 10 10:16:25

La Poŝtoficejo, Helsinko, Finnlando

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras la poŝtoficejon en Helsinko. Malantaŭ la poŝtoficejo estas la ruĝa turo de la stacidomo. Ankaŭ vi povas vidi la luteran katedralon (la blanca konstruaĵo).

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 1 10 11:34:46

gordonflanagan:Poŝtkarto de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

externalImage.png

La 100-a Universala Kongreso de Esperanto estos en Lillo, Francio, de la 25-a julio ĝis la 1-a aŭgusto 2015.La unua kongreso estis en Boulogne-sur-Mer, Francio en 2005.
Ĉu vi partoprenos?

Tibake til toppen