Към съдържанието

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

от gordonflanagan, 22 юли 2014

Съобщения: 346

Език: Esperanto

gordonflanagan (Покажи профила) 11 януари 2015, 14:45:31

ratkaptisto:
gordonflanagan:Poŝtkarto de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

externalImage.png

La 100-a Universala Kongreso de Esperanto estos en Lillo, Francio, de la 25-a julio ĝis la 1-a aŭgusto 2015.La unua kongreso estis en Boulogne-sur-Mer, Francio en 2005.
Ĉu vi partoprenos?
Jes, ni esperas partopreni - kaj vi?

gordonflanagan (Покажи профила) 11 януари 2015, 14:50:20

Alexander I de Rusio

externalImage.png

Li naskiĝis en Saint Petersburg en 1777. Lia patro estis Caro Paul I. Li fariĝis caro en 1801. En 1812 lia armeo venkis Napoleon (La Patriota Milito). Alexander mortis en 1825 en nekutimaj cirkonstancoj.

gordonflanagan (Покажи профила) 13 януари 2015, 16:28:24

Fervojo de Britio

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras la fervojon de Britio antaŭ pli jaroj. La malnova kamioneto de la poŝto atendas ĉe la bariero de la fervojo.
Ĉu iu konas la lokon? Ĉu estas reala aŭ imaga?
La surskribo estas ĉina lingvo!!

petitka (Покажи профила) 13 януари 2015, 19:20:17

Dankon por rememorigi Centan Uk-on.

gordonflanagan (Покажи профила) 14 януари 2015, 15:55:56

Besto Protektado, Nederlando

externalImage.png

La societo fondiĝis en 1864.

gordonflanagan (Покажи профила) 15 януари 2015, 16:27:30

Kestojn en la Strato

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiu poŝtkarton de Ĉinio. Ĝi montras kestojn en la strato. Ĉu iu scias en kiu lando vi vidos ilijn? Mi pensas ke ili entenas magazinojn - "New Homes Guide" (Gvidlibro de novaj domoj),"Employment Guide" (Gvidlibro de laboro), "Apartment Guide" (Gvidlibro de apartamento), ktp.
Mi konjektas ke estas en Usono?

Christa627 (Покажи профила) 15 януари 2015, 21:59:03

gordonflanagan:Kestojn en la Strato

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiu poŝtkarton de Ĉinio. Ĝi montras kestojn en la strato. Ĉu iu scias en kiu lando vi vidos ilijn? Mi pensas ke ili entenas magazinojn - "New Homes Guide" (Gvidlibro de novaj domoj),"Employment Guide" (Gvidlibro de laboro), "Apartment Guide" (Gvidlibro de apartamento), ktp.
Mi konjektas ke estas en Usono?
Mi ne povas certe pri tio, kie estas la kestoj, sed tiaj kestoj ja estas oftaj en Usono, do vere povus esti tie.

gordonflanagan (Покажи профила) 17 януари 2015, 14:00:17

Margaret Thatcher

externalImage.png

Margaret Thatcher (1925-2013) estis la ĉefministro de Britio de 1979 al 1990. Oni nomigis ŝin "La fera damo". La pentaĵo de Margaret Thatcher estas en la muzeo de Grantham (Lincolnshire, Anglio). Ŝi naskiĝis en Grantham. La pentristo estis Terry Durham (1936-2013).

gordonflanagan (Покажи профила) 18 януари 2015, 14:43:14

Harold Wilson

externalImage.png

Harold Wilson (1916-1995) estis ĉefministro de Britio de 1964 al 1970 kaj de 1974 al 1976. Li gaĵnis kvar naciajn elektojn.
La statuo de Harold Wilson estas antaŭ la stacidomo en Huddersfield, Yorkshire, Anglio. Li naskiĝis en Huddersfield.

gordonflanagan (Покажи профила) 19 януари 2015, 15:18:08

"Power House Mechanic", 1920-21
(Mekanikisto laboras je vapora pumpilo)


externalImage.png

La fotografisto estis Lewis Hine (1874-1940). Li estis usona sociologiisto kaj fotografisto. Li fotografis laboristojn en usonaj uzinoj, precipe infanojn. En 1900 laboris 1.7 milionoj infanoj en usonoj uzinoj (malpli 15 jaroj).

Обратно нагоре