ไปยังสารบัญ

Kial nelegitaj fadenoj estas markitaj kiel legitaj?

จาก Christa627, 22 กรกฎาคม 2014

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

Christa627 (แสดงโปรไฟล์) 22 กรกฎาคม 2014, 19:40:32

Kiam mi iras al la foruma superrigardo, kelkaj forumpartoj, kiujn mi neniam legis, estas markitaj kiel legitaj. Ekzemple, "En la Araba" kaj "En la Greka." Mi scias, ke mi neniam legis ilin; mi eĉ ne komprenas la araban, nek la grekan! Kaj kiam mi iras al unu forumparto, multaj fadenoj, kiujn mi neniam legis, estas same markitaj. Ĉu iu scias kial?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 23 กรกฎาคม 2014, 05:08:00

Ŝajnas, ke fadenoj, pli ol unu monaton malnovaj, aŭtomate estas markitaj, kiel legitaj. (Komparu forumojn, kiujn vi neniam legis, sed kiuj tamen enhavas novajn fadenojn).
Tio ekonomias memoron de la servilo. Verŝajne, la servilo forgesas la informojn pri legitaj fadenoj fare de neaktivaj uzantoj ankaŭ.

Jev (แสดงโปรไฟล์) 23 กรกฎาคม 2014, 12:59:41

sergejm:Ŝajnas, ke fadenoj, pli ol unu monaton malnovaj, aŭtomate estas markitaj, kiel legitaj. (Komparu forumojn, kiujn vi neniam legis, sed kiuj tamen enhavas novajn fadenojn).
Tio ekonomias memoron de la servilo. Verŝajne, la servilo forgesas la informojn pri legitaj fadenoj fare de neaktivaj uzantoj ankaŭ.
Jes, estas tiel, vi bone divenis.

Christa627 (แสดงโปรไฟล์) 23 กรกฎาคม 2014, 23:39:41

Dankon pro la klarigo!

กลับไปด้านบน