Naar de inhoud

Kial ne uzi Esperantajn nomojn por la Esperantaj forumoj?

door jchthys, 23 juli 2014

Berichten: 5

Taal: Esperanto

jchthys (Profiel tonen) 23 juli 2014 14:09:41

Kiel ĉiu verŝajne rimarkis iam, novaj uzantoj de la paĝaro ofte uzas la «Demandoj» forumon kiel loko por skribi demandojn en la denaska lingvo (ekz. la angla). Tio ĝenas al ĉiuj—kaj la malnovaj uzantoj (ĉar la mesaĝo ne estas en la ĝusta lingvo) kaj novaj uzantoj (ĉar ili eble ne ricevas la respondon, kaj eble ne sentas ilin bonvenaj).

Ŝajnas al mi, ke eble la traduko de forumaj nomoj kontribuas al la problemo. Al uzantoj, kiuj ne ankoraŭ ŝanĝis ilian lingvon je la paĝaro al Esperanto, la nomo de la forumo aperas en la loka lingvo (ekz. «Questions» en la angla). Tio eble misinformas. Se la titolo de la forumo estas angla, kial ne skribi angle tie?

Do mi proponas, ke ni pensu pri tio: Eble la nomojn de forumoj restu netradukitaj, por ke la lingvo de la forumo estu klara.

Ĉu aliaj havas pensojn? Ĉu vi samopinias?

Rugxdoma (Profiel tonen) 23 juli 2014 19:04:05

jchthys: Ĉu vi samopinias?
Mi tute samopinias.

Urho (Profiel tonen) 24 juli 2014 08:01:51

jchthys:Do mi proponas, ke ni pensu pri tio: Eble la nomojn de forumoj restu netradukitaj, por ke la lingvo de la forumo estu klara.

Ĉu aliaj havas pensojn? Ĉu vi samopinias?
Jes! – Do, nur tiuj titoloj (kaj eble ankaŭ la klarigoj) estus en Esperanto:

En Esperanto
  • Vidpunktoj – Loko por interŝanĝi vidpunktojn kaj opiniojn pri diversaj temoj.
  • Testejo – En la testejo vi povas kuraĝe testi diversajn eblojn de la forumo.
  • Novaĵoj – Loko por diversaj novaĵoj pri Esperanto: aranĝoj, renkontiĝoj ks.
  • Konsultejo – Loko por viaj demandoj pri Esperanto kiel lingvo: gramatiko, terminoj, traduk-helpo ktp.
  • Pri aliaj lingvoj – Loko por tiuj, kiuj volas diskuti pri aliaj lingvoj krom Esperanto.
  • Humuro – Loko por viaj ŝercoj kaj amuzaj rakontoj.
  • Pri la paĝaro – Tio estas loko por viaj demandoj, ideoj, kritikoj pri la paĝaro.
  • Pri ĉio cetera – Ĉi tie vi povas diskuti pri ajnaj temoj en Esperanto.

Jev (Profiel tonen) 24 juli 2014 08:56:57

jchthys:
Do mi proponas, ke ni pensu pri tio: Eble la nomojn de forumoj restu netradukitaj, por ke la lingvo de la forumo estu klara.
Ĉu aliaj havas pensojn? Ĉu vi samopinias?
Vi tute pravas kaj la konsilo estas bona. Mi ne plu memoras, kial la teamo decidis traduki tiujn titolojn, evidente tio ne estis bona ideo. Sed ni planas tute ŝanĝi la strukturon de la lernu!-forumoj, ni planas aranĝi, ke por ĉiuj lingvoj estu la sama listo de kategorioj. Kreante la fadenon en iu kategorio, la uzanto povos elekti, kiu estas la baza lingvo de tiu fadeno. Ni jam kreis tian forumon kaj nun testas ĝin ĉe kelkaj aliaj paĝaroj, ekz. ĉe la paĝaro por lernado de la germana deutsch.info . Ĝis nun la spertoj estas tre pozitivaj.

Rejsi (Profiel tonen) 1 augustus 2014 21:44:07

jchthys, tio estas tre bona ideo! Mi ankaŭ samopinias!

Terug naar boven