Aller au contenu

Kie estas vere kvar sezonoj?

de pl74, 24 juillet 2014

Messages : 9

Langue: Esperanto

pl74 (Voir le profil) 24 juillet 2014 10:42:29

Mi serĉas lokoj el la mondo, kie estas vere kvar sezonoj: mi pensas pri tre varmaj someroj, tre malvarmaj vintroj kun multaj neĝoj, kaj agrablaj printempoj kaj aŭtunoj. Kiel mi supozas, en epoko de tutmonda varmiĝo tio estas tre malofte, ĉu ne?

sergejm (Voir le profil) 24 juillet 2014 11:21:24

Ĉu en via Hungario ne estas kvar sezonoj? Apude estas Karpatoj, kie eblas skii vintre, sufiĉe varmaj someroj, sed ne tre kaj ne ĉeestas maro, sed estas Balaton.
Meze de Siberio estas tre malvarmaj vintroj kaj tre varmaj someroj, sed ankaŭ ne apudas maro.
Soĉi pretendis organizi ambaŭ Vintraj kaj Someraj Olimpikoj - eble ĝi taugos por vi.

morico (Voir le profil) 24 juillet 2014 19:44:32

En Francujo ni povas distingi la sezonojn per la meza temperaturo: malvarma en vintro, varma en somero. Tamen la diferencoj estas malpli grandaj ol la 19-a jarcento? Ni devas konfirmi tion kun la mezuriloj de la meteorologio.

pl74 (Voir le profil) 24 juillet 2014 22:35:50

Jes, en Hungario estas kvar sezonoj - sed kiel mi sentas, nuntempe vintro ne estas vere malvarma, neĝo estas malofta.

Altebrilas (Voir le profil) 26 juillet 2014 14:02:05

Kiam mia filo estis kvarjaraĝa,mi klarigis al li la sezonoj tiel:
-En la vintro plejmalvarmas,
- en la printempo la folioj aperas,
- en la somero plejvarmas
- en la aŭtumno la folioj falas.

Kun tiuj difinoj, la sezonoj estas kvar.

Sed eble en aliaj landoj estas aliaj "sezonoj" distingeblaj. Per kio? Sekeco / pluvo...?

sergejm (Voir le profil) 26 juillet 2014 14:21:40

Kiam en norda duonglobo estas somero, en la suda estas vintro, kaj male. Sed kio estas ĉe ekvatoro? Dum niaj somero aŭ vintro la suno foriras iom norden aŭ suden kaj iĝas iom pli malvarme, sed dum niaj printempo kaj aŭtuno la suno pendas super la kapo kaj estas pli varme. Sed pli grandan efikon faras najbareco de la maro.
En Diska Mondo estas ok sezonoj dum la jaro - du someroj, du vintroj ktp. Pri la eksplikoj legu librojn de Pratchett.

Rejsi (Voir le profil) 1 août 2014 03:46:38

Nu en mia loĝloko (Miĉigano), mi pensas ke, estas bona ekzemplo de kvar sezonoj. Tamen, la malvarmo daŭras dum pli longa tempo ol la sud-usono. Iafoje la vintro ŝajnas daŭri eterne.
  • la somero - kutime pli ol 25°C (eble 20-33°C, malsamaj jaroj havas malsamajn mezumojn) (sed ĉi tiu somero estas iomete malvarmeta); oni povas naĝi ekstere
  • la aŭtuno - la folioj iĝas ruĝaj, flavaj, oranĝa, ktp. kaj falis de la arboj; la temperaturo estas malvarmeta kaj oni bezonas supervesteton
  • la vintro - kutime ĉirkaŭ -5°C, sed estas pli granda atingopovo ol la somero (eble -10 al 3°C, malsamaj jaroj havas malsamajn mezumojn); neĝas ofte dum la pli poste monatoj
  • la printempo - la temperaturo estas iomete kiel aŭtono, sed ofte ankoraŭ estas tre malvarma (ofte neĝas dum marto); la floroj floras kaj estas multaj ŝtormoj

nornen (Voir le profil) 1 août 2014 07:51:32

Fakte, ĉi tie en Gvatemalo, ni nur havas du sezonojn: varmseka kaj varmmalseka.
Tamen ĉar po ĉiu jaro estas du varmsekaj kaj du varmmalsekaj sezonoj, la sumo fakte estas kvar po jaro.

kaŝperanto (Voir le profil) 4 août 2014 20:41:07

Rejsi:Nu en mia loĝloko (Miĉigano), mi pensas ke, estas bona ekzemplo de kvar sezonoj. Tamen, la malvarmo daŭras dum pli longa tempo ol la sud-usono. Iafoje la vintro ŝajnas daŭri eterne.
  • la somero - kutime pli ol 25°C (eble 20-33°C, malsamaj jaroj havas malsamajn mezumojn) (sed ĉi tiu somero estas iomete malvarmeta); oni povas naĝi ekstere
  • la aŭtuno - la folioj iĝas ruĝaj, flavaj, oranĝa, ktp. kaj falis de la arboj; la temperaturo estas malvarmeta kaj oni bezonas supervesteton
  • la vintro - kutime ĉirkaŭ -5°C, sed estas pli granda atingopovo ol la somero (eble -10 al 3°C, malsamaj jaroj havas malsamajn mezumojn); neĝas ofte dum la pli poste monatoj
  • la printempo - la temperaturo estas iomete kiel aŭtono, sed ofte ankoraŭ estas tre malvarma (ofte neĝas dum marto); la floroj floras kaj estas multaj ŝtormoj
Ankaŭ en Indianio (Indiana) estas kvar veraj sezonoj. Ĉi vintre mi kaj miaj domanoj faris neĝviron kiu altis 10 futojn (3 metrojn), kaj unufoje estis tiom malvarme ke miaj okulharoj frostiĝis kiam mi ŝovelis neĝon. La someroj estas varma (80-90°F) kaj foje humida.

Alie, nia vetero estas iomete pli varma ol la Miĉigana.

Retour au début