Đi đến phần nội dung

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero

viết bởi Urho, Ngày 28 tháng 7 năm 2014

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

Urho (Xem thông tin cá nhân) 06:51:58 Ngày 28 tháng 7 năm 2014

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto 26.7–2.8.2014 en Bonaero, Argentino

Vi povas sekvi la kongreson per legi la kongresan kurieron Bonaera Voĉo, bv. elŝuti la PDF-dosieron ĉe la paĝo de UEA:Vi nun povas legi jenajn kongresajn kurierojn:
  • Bonaera Voĉo nr-o 1,
  • Bonaera Voĉo nr-o 2,
  • Bonaera Voĉo nr-o 3,
  • Bonaera Voĉo nr-o 4,
  • Bonaera Voĉo nr-o 5,
  • Bonaera Voĉo nr-o 6.
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-08-03

Urho (Xem thông tin cá nhân) 07:03:52 Ngày 28 tháng 7 năm 2014

Bonvolu legi la unuan raporton/artikolon de Jukka Pietiläinen ĉe la bulteno ”Libera folio”:

Urho (Xem thông tin cá nhân) 11:45:17 Ngày 28 tháng 7 năm 2014

Jen la dua raporto de Jukka Pietiläinen kun komentoj ĉe la bulteno ”Libera folio”:

Urho (Xem thông tin cá nhân) 09:56:47 Ngày 29 tháng 7 năm 2014

Jen la tria raporto de Jukka Pietiläinen ĉe la bulteno ”Libera folio”:Legu ankaŭ la novaĵeton Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson

Urho (Xem thông tin cá nhân) 14:59:13 Ngày 29 tháng 7 năm 2014

Aŭskultu E-elsendojn (podkastojn) ĉe la retejo de Pola RetRadio:
  • E-elsendo el la 28.07.2014 estas aŭskultebla (La lunda raporto el Bonaero, kie daŭras la 99-a UK de Esperanto…)
  • E-elsendo el la 29.07.2014 estas aŭskultebla (La dua rekta raporto el Bonaero plenigas la 356-an E-elsendon realigitan en la kongresurbo.)
  • E-elsendo el la 02.08.2014 estas aŭskultebla (Raporto pri la kelkaj eroj el la ĵaŭda kaj vendreda kongresa programo en Bonaero konsistigas la enhavon de la 357a E-elsendo ĉe [url=http://pola-retradio.org
    /]www.pola-retradio.org[/url])
  • E-elsendo el la 05.08.2014 estas aŭskultebla (La unuaj sonscenoj pri la Solena Fermo de la 99-a UK de Esperanto en Bonaero konsistigas la ĉefan parton de la 358-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org.)
  • E-elsendo el la 08.08.2014 estas aŭskultebla (La 2-a parto de la sonraporto pri la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero konsistigas la enhavon de la 359-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org.)
  • E-elsendo el la 12.08.2014 estas aŭskultebla (La 3-a kaj la lasta parto de la sonscenoj pri la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero konsistigas la enhavon de la 360-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org.)
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-08-13

Urho (Xem thông tin cá nhân) 11:16:19 Ngày 01 tháng 8 năm 2014

Bonvolu legi la kvaran raporton de Jukka Pietiläinen kun komentoj ĉe la bulteno ”Libera folio”:

Urho (Xem thông tin cá nhân) 08:55:02 Ngày 03 tháng 8 năm 2014

REZOLUCIO DE LA 99-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

Konstatinte,

ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,

ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,

kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;

Alvokas

ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj aliaj;

Deklaras,

ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas diversecon, pacon kaj justecon.

laŭ la Gazetara komuniko nr-o 550 de UEA (2014-08-02)

akueck (Xem thông tin cá nhân) 10:36:51 Ngày 03 tháng 8 năm 2014

Urho:REZOLUCIO DE LA 99-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Uf! Almenau ne estas indikoj pri tio, ke tiu kongreso nuligis la bazon de Esperanto okulumo.gif

Urho (Xem thông tin cá nhân) 10:37:16 Ngày 03 tháng 8 năm 2014

Bonvolu legi la kvinan raporton de Jukka Pietiläinen kun komentoj ĉe la bulteno ”Libera folio”:Parenteze, la 100-a UK de Esperanto okazos en Lillo (Francio) en la jaro 2015.

Urho (Xem thông tin cá nhân) 12:38:09 Ngày 16 tháng 8 năm 2014

Bonvolu elŝuti (kaj legi) Kongresajn komunikojn de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA ĉe http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html:
  • Komuniko nr-o 1,
  • Komuniko nr-o 2,
  • Komuniko nr-o 3,
  • Komuniko nr-o 4,
  • Komuniko nr-o 5,
  • Komuniko nr-o 6 kaj
  • Komuniko nr-o 7.

Quay lại