Į turinį

Ĉu Lernu.net povas esti ankaŭ lernilo por aliaj lingvoj ?

morico, 2014 m. liepa 29 d.

Žinutės: 4

Kalba: Esperanto

morico (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 29 d. 14:15:16

Plenkreskulo kaj aŭtodidakto, mi lernis anglan kaj esperantan lingvojn.
Multe da lernantoj de la angla lingvo uzas lernu.net en angla por plibonigi ilian scipovon de la du lingvoj.
Ĉu oni povas favori tiun uzon de Lernu.net por la angla kaj por aliaj lingvoj? Multe da junuloj kiuj lernas la anglan povus koni esperanton kaj lerni pli rapide kaj efike.
Por mi la unua problemo de la angla estas la prononco. Ĉu la vortoj povus esti legotaj en la du lingvoj ? La sama legado povus esti farota por diversaj lingvoj. Eta gramatiko devus esti proponota kaj komparota kun la 16 reguloj de esperanto?
Tio estas eble rimedo por konigi esperanton, Lernu.net kaj ricevi monon de la registaroj por la lernado de la diversaj lingvoj.

Alkanadi (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 1 d. 14:24:35

Ĝi estas bona ideo. Sed, oni devus faros alian retejon pro tio. Mi vetas Rosetta Stone aĉetos ĝin.

Uridium (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 1 d. 20:29:43

Personale mi pensas ke Lernu utilas nur por Esperanto: se vi volas lerni novajn lingvojn eble vi devus priskribi en aliaj retejoj (pli-malpli senkosta) kiel Livemocha, Busuu, Babbel ktp.

novatago (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 4 d. 11:26:35

E@I estas la organizo, kiu realigis la retejon de Lernu!. Ĝi ankaŭ havas retejojn por lerni la slovakan, la germanan, la hispanan (por komercado), tokiponon kaj aliaj projektojn pri lingvoj: Speak & Learn kaj lingvo.info inter aliaj.

Ĝis, Novatago.

Atgal į pradžią