Al la enhavo

pripensas, pensas pri.

de evanwilde, 2014-aŭgusto-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

evanwilde (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 14:43:46

what are the rules about connecting prepositions with words or placing them after words.

kioj estas la regularoj pri konektas prepozicioj kun vortoj aŭ metas ili post vortoj?
(pardonas pri mia gramatiko, mi estas komencanto)

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 06:44:45

Bonvenon en la forumo! ridulo.gif

"kioj estas la regularoj" -> "kia estas la regulo"

Vi elfosis malfacilan gramatikajxon, LMS ne ekzistas simpla regulo, oni lernu la vortojn aparte:

iri al (ntr) - aliri al (ntr)
pensi pri (ntr) - pripensi (tr)
jugxi (tr) - prijugxi (tr)
...

Rejsi (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 03:32:36

Clarence666:"kioj estas la regularoj" -> "kia estas la regulo"
Mi pensas, ke cxi tio malgxustas!

Ekzemplo de respondo al "Kia estas la regulo?"...

"La regulo estas bona."

Oni ne povas demandi tiun demandon tiamaniere. Eble "Kiuj estas la reguloj?" estas pli bona.

novatago (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 08:20:46

Rejsi:
Clarence666:"kioj estas la regularoj" -> "kia estas la regulo"
Jen. Kaj li volas ŝanĝi la lingvon. XD

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 09:00:35

evanwilde:
kioj estas la regularoj pri konektas prepozicioj kun vortoj aŭ metas ili post vortoj?
(pardonas pri mia gramatiko, mi estas komencanto)
Kiuj estas la reguloj, pri kunmetado de prepozicioj kun vortoj kaj pri uzado de prepozicioj post vortoj?

En http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fraz... estas eksplikita tia kunmetado. Mi supozas ke via nivelo ne sufiĉas por legi tion. Do, la respondo de Clarence (malgraŭ ĉio) ĝustas: oni devas aparte lerni la signifon de tiaj kunmetitaj vortoj kun prepozicio ĉar ili havas neregulan propran signifon. Tamen, oni povas diri ke la regulo estas tio, ke oni devas lerni ilin aparte. XD

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 12:30:20

Kiuj principoj regas la uzon aŭ ne-uzon de prepozicio post kunmetita verbo en la formo prepozicio+verbo.

Mi supozas ke tio estas la demando. [Notu ke en Esperanto oni ne diras kiob]j[/b]. Oni dirus Kio estas via aĝo, nomo kaj adreso - ne kioj]

Mi dirus ke se la kunmetita verbo kreas potenciale transitivan ideon tiam la verbo akceptas rektan objekton, sed se ne, tiam necesas prepozicio (ĉu ripeto de la sama aŭ ne) por ligi kun posta substantivo.

Estas pli facile kompreni per ekzemploj.

Ne forgesu kunporti vian pasporton.
Ni kunvenis kun la aliaj en la urbodomo.
.. por prilumi al ili la vojon
Ni alvenis post unu tago al Romo.
... aliĝi al grupo.
Mi ĉeestis la kongreson.

Ofte se la nuda verbo estas transitiva, tiel ankaŭ estas la kunmetita verbo (ĉu ĉiam?). Foje kunmeto kun antaŭa prepozicio transitivigas ne-transitivan verbon.

Reen al la supro