Sporočila: 6
Jezik: Esperanto
evanwilde (Prikaži profil) 01. avgust 2014 14:43:46
kioj estas la regularoj pri konektas prepozicioj kun vortoj aŭ metas ili post vortoj?
(pardonas pri mia gramatiko, mi estas komencanto)
Clarence666 (Prikaži profil) 02. avgust 2014 06:44:45
"kioj estas la regularoj" -> "kia estas la regulo"
Vi elfosis malfacilan gramatikajxon, LMS ne ekzistas simpla regulo, oni lernu la vortojn aparte:
iri al (ntr) - aliri al (ntr)
pensi pri (ntr) - pripensi (tr)
jugxi (tr) - prijugxi (tr)
...
Rejsi (Prikaži profil) 03. avgust 2014 03:32:36
Clarence666:"kioj estas la regularoj" -> "kia estas la regulo"Mi pensas, ke cxi tio malgxustas!
Ekzemplo de respondo al "Kia estas la regulo?"...
"La regulo estas bona."
Oni ne povas demandi tiun demandon tiamaniere. Eble "Kiuj estas la reguloj?" estas pli bona.
novatago (Prikaži profil) 03. avgust 2014 08:20:46
Rejsi:Jen. Kaj li volas ŝanĝi la lingvon. XDClarence666:"kioj estas la regularoj" -> "kia estas la regulo"
Ĝis, Novatago.
novatago (Prikaži profil) 03. avgust 2014 09:00:35
evanwilde:Kiuj estas la reguloj, pri kunmetado de prepozicioj kun vortoj kaj pri uzado de prepozicioj post vortoj?
kioj estas la regularoj pri konektas prepozicioj kun vortoj aŭ metas ili post vortoj?
(pardonas pri mia gramatiko, mi estas komencanto)
En http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fraz... estas eksplikita tia kunmetado. Mi supozas ke via nivelo ne sufiĉas por legi tion. Do, la respondo de Clarence (malgraŭ ĉio) ĝustas: oni devas aparte lerni la signifon de tiaj kunmetitaj vortoj kun prepozicio ĉar ili havas neregulan propran signifon. Tamen, oni povas diri ke la regulo estas tio, ke oni devas lerni ilin aparte. XD
Ĝis, Novatago.
sudanglo (Prikaži profil) 03. avgust 2014 12:30:20
Mi supozas ke tio estas la demando. [Notu ke en Esperanto oni ne diras kiob]j[/b]. Oni dirus Kio estas via aĝo, nomo kaj adreso - ne kioj]
Mi dirus ke se la kunmetita verbo kreas potenciale transitivan ideon tiam la verbo akceptas rektan objekton, sed se ne, tiam necesas prepozicio (ĉu ripeto de la sama aŭ ne) por ligi kun posta substantivo.
Estas pli facile kompreni per ekzemploj.
Ne forgesu kunporti vian pasporton.
Ni kunvenis kun la aliaj en la urbodomo.
.. por prilumi al ili la vojon
Ni alvenis post unu tago al Romo.
... aliĝi al grupo.
Mi ĉeestis la kongreson.
Ofte se la nuda verbo estas transitiva, tiel ankaŭ estas la kunmetita verbo (ĉu ĉiam?). Foje kunmeto kun antaŭa prepozicio transitivigas ne-transitivan verbon.