目次へ

Imperio de la malbono

Lakiro,2014年8月3日の

メッセージ: 168

言語: Esperanto

ustra (プロフィールを表示) 2014年11月10日 14:02:41

ĉevino:Jes ja sed mi persone, prefere ol teĥnika analizo de la kialoj/kieloj, rigardas analogie, relokante en antikvan periodon antaŭ 2160 jaroj, laŭ ciklologia hipotezo, kiu prezentas avantaĝan distancon disde la faktoj kaj ideologioj, kaj ĉefe permesas datadon. Tiel la datoj obtenitaj de la Kartaga-Romia periodo, krucante la indikilon de planetkoncentrado (alproksimiĝo/malproksimiĝo), kiu indikas ekvilibron kaj malekvilibron, kaj sekve la mondokrizojn sur infinita spektro de jarcentoj pasintaj kaj venontaj, montras kritikan jardekon de 2014 ĝis 2024 kiam ĝi reatingas pozitivan nivelon...
Ĉia perspektivo estas interesa kaj la scio pri la historio estas de plej alta graveco por kompreni la estantecon.
Kion mi volis esprimi antaŭe estas, ke kapitalistoj ne havas naciecon. Al ili ne gravas ĉu iu nacio aŭ raso "venkas". Gravas nur la ekspansio de ilia potenco. Kapitalisto povas esti Usonano, Brito, Ruso, Ĉino aŭ iu ajn ŝtatano sed ili ĉiuj havas la saman celon: la instalo de tutmonda registaro.

En la lasta jarcento Wall Street financis la Bolŝevikojn, Hitler kaj Mao Zedong. Tiuj estis "socialaj eksperimentoj" por ili. Ĉio surbaze de interezoj.
James Corbett faris raporton pri la rolo de Ĉinio.

ustra (プロフィールを表示) 2014年11月10日 18:20:43

Post la validiĝo de la diversaj zonoj de libera komerco (en Eŭropo: CETA, TTIP, TISA) naciaj ŝtatoj oficiale ne plu ekzistas. Tiuj zonoj reprezentas la sekvontan paŝon al tutmonda diktaturo.

klmn (プロフィールを表示) 2014年11月11日 9:46:40

klmn (プロフィールを表示) 2014年11月11日 15:27:24

Terurĉjo:

PSS: mi tre ŝatus vidi ekzemple native USA territory aŭ Great Britain aŭ Germany aŭ Italy aŭ Hungary aŭ Polland
Nu kiel homo sovieticus povas respondi ion ajn sen mencii Usonon ridulo.gif

Tamen iome vi pravas, almenaŭ pri Litovio la mapo enhavas erarojn.

klmn (プロフィールを表示) 2014年11月11日 16:33:12

Terurĉjo:nuna lithuanio (ŝtato de ĵemajtoj kaj aukŝtajtoj) havas neniun rilaton al la Granda Litva duklando.
ne havu iluziojn
Nu Grandan Litovian Duklandon bazis nome aŭkŝtajtoj sed mi temis pri aparteno al svedoj en la mapo

Lakiro (プロフィールを表示) 2014年11月16日 6:00:57

Vanga orakolis: Barak Ĥusejn Obama fariĝos "Lama anaso". ridulo.gif

Clarence666 (プロフィールを表示) 2014年11月16日 15:04:30

Lakiro:Estimataj kamaradoj, sinjoroj, amikoj!
Ni longe disputas pri diversaj politikaj pozicioj kaj agoj de niaj landoj. Mi longe aŭdas kia estas malbona mia lando
Cxiuj landoj estas fasxismaj, kelkaj (Israel, Ruslando, USA, China) estas nur iomete pli fasxismaj ol la aliaj.

Kial sxtatoj estas pritaksitaj kiel fasxismaj? Kelkaj cxefaj kauxzoj:

- sxtata religio, makno de religia libereco
- tro granda armeo, amasneniigaj armiloj
- ekonomia imperiismo
- lingva imperiismo
- sxtata seksismo, makno de seksa libereco
- agresemaj militoj
- sxtata terorismo
- damagxado de medio
- baritaj landlimoj
- transferego de mono de malricxuloj al ricxeguloj
- korupto de justico, polico kaj aliaj organizajxoj
- tre povhava sekreta polico
...

ustra (プロフィールを表示) 2014年11月16日 15:28:46

Clarence666:
Lakiro:Estimataj kamaradoj, sinjoroj, amikoj!
Ni longe disputas pri diversaj politikaj pozicioj kaj agoj de niaj landoj. Mi longe aŭdas kia estas malbona mia lando
Cxiuj landoj estas fasxismaj, kelkaj (Israel, Ruslando, USA, China) estas nur iomete pli fasxismaj ol la aliaj.
Faŝismo estas nur la neevitebla rezulto de la monsistemo. La ĉefaj centroj de la monsistemo estas sendube Wall Street kaj City of London. La tutmonda teroro devenas de tie kaj Israelo estas nur produkto de ĝi. Ankaŭ ili financis la Bolŝevikojn, Hitler kaj Mao Zedong.

先頭にもどる