Wpisy: 6
Język: Esperanto
Flower (Pokaż profil) 6 sierpnia 2014, 11:23:50
En franca : vielle à roue
Angla : Hurdy Gurdy
Germana : Drehleir
Hispana : Zanfona
Pola : Lira Korbowa.
Dankegon !
novatago (Pokaż profil) 6 sierpnia 2014, 11:36:30
Flower:Bonvolu diri kiel nomiĝas ĉi tiun instrumenton en esperanto :Vjelo.
En franca : vielle à roue
Angla : Hurdy Gurdy
Germana : Drehleir
Hispana : Zanfona
Pola : Lira Korbowa.
Dankegon !
Ĝis, Novatago.
sergejm (Pokaż profil) 6 sierpnia 2014, 11:44:30
Vortaro de Kondratjev:
gurd/o муз. шарма́нка;
vjel/o муз. вие́ла (средневековый смычковый инструмент).
mbalicki (Pokaż profil) 7 sierpnia 2014, 19:25:31
Estas vero, ke ekde dek-kvina jarcento ĉi tia nomo estis ankaŭ uzata rilate al „hurdy-gurdy” (ang.), sed oni vidas, ke „vièle” (fr.) kun siaj variaĵoj estis internacie populara rilate al la unua instrumento. Do mi opinias, ke esperanta vorto „vjelo” devis rilati ĝuste al tio.
Volante havi vere internacian nomon por „hurdy-gurdy” (ang.) ni havas pli grandan problemon, ĉar diversaj lingvoj uzas por ĉi tiu instrumento diversajn ŝablonojn.
Unue ni havas ĉeĥan „niněra” kaj slovenan „ninera”. Mi tute ne konas la originon de tiaj vortoj. Eble iu povas min helpi?
Due ni havas hispanan „zanfona” kaj portugalan „sanfona”. Mi konstatis, ke fina instrumento havis pli frue du modelon, kiu nomiĝas latine „organistrum” kaj „symphonia”, do verŝajne iberaj lingvoj konservis la duan nomon.
Trie ni havis francan „vielle à roue” (rada vjelo?), alian hispanan nomon „viola de roda” kaj malnovan italan nomon „viola da orbi”. Ĉiuj signifas similecon al vjelo, sed ankaŭ diras pri io rada, kiel grava parto de tiu instrumento.
Kvare ni havis anglan „hurdy-gurdy”, kiu estis fonetike kopiita al hebrea „הארדי גארדי” (hardi gardi), korea „허디 거디” (heodi geodi) kaj japana „ハーディ・ガーディ” (hadi gadi). La origino de tiu vorto estas aŭ sonimita (sonas kiel la instrumento), aŭ ĝi derivas al skotaj kaj nord-anglaj „hirdy-girdy” aŭ „hurly-burly” — malnovaj vortoj por bruado.
Kaj finfine ni havas la plej grandan aron da nomoj: dana „drejelire”, germanaj „Drehleier” kaj „Radleier”, estona „rataslüüra”, latva „rata lira”, hungara „tekerőlant”, nederlanda „draailier”, norvega „dreielire”, pola „lira korbowa”, rusa „колёсная лира” (koljosnaja lira), finna „kampiliira”, sveda „vevlira” kaj ukraina „ліра колісна” (lira kolisna). Ili same diras, ke io tien turniĝas, sed anstataŭ al vjelo ili similas nian instrumenton al liro.
Do mi proponas uzi substantivon „krankliro”.
PS1: Pardonu miajn erarojn, mi estas komencanto en esperanto kaj ĉi tio estas mia unua esperanta skribaĵo. Ankaŭ bonvolu montri ilin (erarojn) al mi, por ke venontfoje mi povos paroli pli bone.
PS2: Mi intence preterlasis italan „ghironda”, ĉar tiu estas varianto ne uzata en aliaj lingvoj.
PS3: Pardonu mian selekton de lingvoj, sed jenaj estis facilaj por trovi.
noelekim (Pokaż profil) 8 sierpnia 2014, 08:45:57
Flower:Bonvolu diri kiel nomiĝas ĉi tiun instrumenton en esperanto :vjelo laŭ Plena Ilustrita Vortaro (1) kaj ReVo (2)
En franca : vielle à roue
Angla : Hurdy Gurdy
Germana : Drehleir
Hispana : Zanfona
Pola : Lira Korbowa.
(1) vortaro.net/#vjelo
(2) www.reta-vortaro.de/revo/art/vjel.html
yugary (Pokaż profil) 13 sierpnia 2014, 02:22:16