目次へ

Saluton!

GorkiT,2014年8月7日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

GorkiT (プロフィールを表示) 2014年8月7日 16:22:26

Kiel vi fartas, novaj amikoj? ridego.gif

Mi estas homiĉo de dudek tri jaroj kaj komencanto de ses monatoj. Mi ŝatas la bicikladon, la bieron, kaj la inon. Mi ankoraŭ faras multajn erarojn, sed mi scias, ke mi lernos rapide. Mi esperas, ke ĉiu vi pardonos mian senspertan parolon. ridulo.gif

AllenHartwell (プロフィールを表示) 2014年8月7日 16:42:23

GorkiT:homiĉo
Foriru. Idistoj ne estas bonvenaj.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月7日 17:35:03

AllenHartwell:
GorkiT:homiĉo
Foriru. Idistoj ne estas bonvenaj.
Kial "foriru"?

Li ja skribis en esperanta lingvo.

AllenHartwell (プロフィールを表示) 2014年8月7日 18:42:24

"Homicxo" ne estas vorto. Li ne estas Esperantisto. Li povis diri homo aux viro. Cxi tiuj vortoj estas bonaj.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月7日 18:50:31

AllenHartwell:"Homicxo" ne estas vorto. Li ne estas Esperantisto. Li povis diri homo aux viro. Cxi tiuj vortoj estas bonaj.
Li ja estas komencanto.

johmue (プロフィールを表示) 2014年8月7日 19:14:44

AllenHartwell:"Homicxo" ne estas vorto. Li ne estas Esperantisto. Li povis diri homo aux viro. Cxi tiuj vortoj estas bonaj.
Trankviliĝu. La Esperanto-mondo eble estas iom pli kompleksa ol vi pensas.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2014年8月7日 20:00:59

Ha,ha! Estas aminda vorto, homiĉo! Multe amuzas min. Ĉapelon!

vincas (プロフィールを表示) 2014年8月7日 20:30:12

GorkiT:Kiel vi fartas, novaj amikoj? ridego.gif

Mi estas homiĉo de dudek tri jaroj kaj komencanto de ses monatoj. Mi ŝatas la bicikladon, la bieron, kaj la inon. Mi ankoraŭ faras multajn erarojn, sed mi scias, ke mi lernos rapide. Mi esperas, ke ĉiu vi pardonos mian senspertan parolon. ridulo.gif
Saluton :]

orthohawk (プロフィールを表示) 2014年8月8日 13:07:51

ratkaptisto:
AllenHartwell:
GorkiT:homiĉo
Foriru. Idistoj ne estas bonvenaj.
Kial "foriru"?

Li ja skribis en esperanta lingvo.
Ne, li ne skribis esperante. "Homiĉo" ne estas esperanta vorto. La vorto kiun li volis, estas "viro"

alfavera (プロフィールを表示) 2014年8月8日 16:29:36

orthohawk:
ratkaptisto:
AllenHartwell:
GorkiT:homiĉo
Foriru. Idistoj ne estas bonvenaj.
Kial "foriru"?

Li ja skribis en esperanta lingvo.
Ne, li ne skribis esperante. "Homiĉo" ne estas esperanta vorto. La vorto kiun li volis, estas "viro"
Stranga afero! Nia vortaro Eo-Eo sur ĉi tiu retpaĝo klarigas ke iĉo estas neologismo (= nova, nekutima vorto) kaj -iĉo estas neoficiala sufikso por viro, masklo, virbesto. Do nia gasto uzis la lingvon kun iom da fantazio.

先頭にもどる