Al la enhavo

Jen mi trovis

de Terurĉjo, 2007-decembro-16

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-16 21:39:07

Kuba anekdoto:
Iras viro laŭstrate kaj vidas plorantan kaj dancantan junulinon.
- Kial vi ploras? - demandas li la junulinon.
- Mia patrino morte malsaniĝis, - respondas la junulino.
- Kial ja vi dancas?
- Muziko estas tre bela.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-16 21:46:14

Alilandanoj pravas. 64 % de rusia loĝantaro estas ursoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-16 21:49:35

Rusa anekdoto:
- Kial vi tiom malŝatas usonanojn?
- Kiam mi imagas, ke ili ne bezonas konstante ŝanĝi komputil-klavaron...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-16 22:20:46

Prezidentoj Putin kaj Buŝ sidas ĉe river-bordo kaj fiŝkaptas. Buŝon konstante kuloj pikas, dume Putin sidas trankvile.
Fin-fine Duŝ demandas al Putin:
- Vladimir, kial vin kuloj ne pikas?
- Malpermesite, - respondas Putin.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-16 22:36:23

- Bonvolu klarigi, kia diferenco estas inter tiu kaj ĉi tiu poŝtelefonoj?
- La diferenco estas tia, ke tiu telefono estas fotilo, kaj ĉi tiu - mp3-ilo.

(Parenteze, kiel nomiĝas mp3-ilo?).

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-17 18:59:31

Edzo revenas hejmen post fiŝkaptado.
Malferminte la pordon, li singardeme demandas al edzino: "Ĉu la kato estas hejme?"
La edzino laŭte respondas al la edzo: "Eniru kaj ne timu, mi jam aĉetis fiŝojn en magazeno por ĝi."

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-25 13:14:39

Mi serĉas novan bildeton por mia avataro, kaj jen, kion mi trovis.
Opinioj bonvenu!
Via Terurĉjo!

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-27 05:10:44

Terurĉjo:Mi serĉas novan bildeton por mia avataro, kaj jen, kion mi trovis.
Opinioj bonvenu!
Via Terurĉjo!
Ne apliku tion al vi!

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-27 21:37:07

Terurĉjo:Mi serĉas novan bildeton por mia avataro, kaj jen, kion mi trovis.
Opinioj bonvenu!
Via Terurĉjo!
Njarĉ! Terure malplaĉa!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-28 12:35:17

Vidu, mi obeis kaj ne ŝanĝis la bildeton.

Reen al la supro