Đi đến phần nội dung

Tri etaj demandoj pri iĉismo

viết bởi mbalicki, Ngày 07 tháng 8 năm 2014

Tin nhắn: 91

Nội dung: Esperanto

morfran (Xem thông tin cá nhân) 15:10:48 Ngày 08 tháng 8 năm 2014

Novatago:patrulo estus: ulo kiu havas econ patra, aŭ kiu estas patro aŭ patrino.
Patreco estas “stato de viro, kiu estas patro”; patrulo, kiel “persono karakterizata de patreco”, estus angle “father figure”, ne “patro aŭ patrino”.

Novatago:-ul bone povus neŭtrigi vortojn, kiuj havas genron.
Jam ekzistas vortoj kiel azenulo, kio signifas “persono simila al azeno, stultulo”, ne “azeno, ĉu vira aŭ ina”.

Krome, sub via propono, preskaŭ ĉiu vorto ne specife vira aŭ ina devus finiĝi per ul.

Novatago:Kvankam mi agnoskas ke tia uzado ne estas fundamenta
Kio?! La viro, kiu pasigas tiom da tempo en kondamno de novaj vortoj kiel kontraŭfundamentaj kaj en denunco de aliaj afiŝintoj kiel Idistaĉoj jam senceremonie agnoskas, ke lia propra preferata propono estas nefundamenta?

Novatago:ŝanĝi la fundamenton estas nek akceptebla nek pardonebla
Tiom, kiom via propono ŝanĝus la signifon kaj intencon de ul, ĝi estas ne nur nefundamenta, sed kontraŭfundamenta, kaj tial estas nek akceptebla nek pardonebla.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 16:26:54 Ngày 08 tháng 8 năm 2014

morfran:
Novatago:patrulo estus: ulo kiu havas econ patra, aŭ kiu estas patro aŭ patrino.
Patreco estas “stato de viro, kiu estas patro”; patrulo, kiel “persono karakterizata de patreco”, estus angle “father figure”, ne “patro aŭ patrino”.

Novatago:-ul bone povus neŭtrigi vortojn, kiuj havas genron.
Jam ekzistas vortoj kiel azenulo, kio signifas “persono simila al azeno, stultulo”, ne “azeno, ĉu vira aŭ ina”.

Krome, sub via propono, preskaŭ ĉiu vorto ne specife vira aŭ ina devus finiĝi per ul.

Novatago:Kvankam mi agnoskas ke tia uzado ne estas fundamenta
Kio?! La viro, kiu pasigas tiom da tempo en kondamno de novaj vortoj kiel kontraŭfundamentaj kaj en denunco de aliaj afiŝintoj kiel Idistaĉoj jam senceremonie agnoskas, ke lia propra preferata propono estas nefundamenta?

Novatago:ŝanĝi la fundamenton estas nek akceptebla nek pardonebla
Tiom, kiom via propono ŝanĝus la signifon kaj intencon de ul, ĝi estas ne nur nefundamenta, sed kontraŭfundamenta, kaj tial estas nek akceptebla nek pardonebla.
Do, denove, vi eĉ ne klopodas kompreni kaj eĉ legi mian mesaĝon kaj vi venas instrui al mi. Bonege! Estas tre tre facile pravi se oni elektas, kiujn partoj de mesaĝo respondi kaj kiujn neglekti. ridulo.gif Estas tre fracile, tamen, ĉar vi ne bone legis la mesaĝon, vi eraras, krom en la unua argumento, tie mi agnoskas ke vi pravas.

Ĝis, Novatago.

ĉevino (Xem thông tin cá nhân) 17:43:21 Ngày 08 tháng 8 năm 2014

Kiel diras la proverbo: ne en unu tago ekestis Novatago...

Mi estas tre maldiligenta esperantulo sed, laŭ mi, la prefikso "ge-" nur uzatas plurale: gepatroj signifas ambaŭ patro kaj matro (pardonu patrino!)...

Pri la sufikso "-iĉ", flanke de "-in", laŭ kion mi scias, ĝi neniam estis oficialigita, kaj mi mem neniam uzis... (Ĉu kapriĉo estu "edzo" de kaprino?)

(Mi preferus -uĉo: kaproj, kapruĉoj, kaprinoj, kapridoj, kapriduĉoj, kapridinoj, kaj kapridinuĉo kiu estus kapra samseksemulino...)

bartlett22183 (Xem thông tin cá nhân) 17:52:04 Ngày 08 tháng 8 năm 2014

Se oni demandas sin, relate al afero de seksismaj pronomoj, oni memoru, ke ekzistas multaj lingvoj en la mondo, kiuj ne distingas inter la seksoj per la pronomoj. Ili uzas un solan pronomon, kio aludas al ambaŭ (aŭ ajnaj) seksoj. Do, ŝajnas al mi, ke la uzado de 'ĝi' por aŭ viroj aŭ inoj, kiam oni ne konas (aŭ ignoras) la sekson, estas valida.

morfran (Xem thông tin cá nhân) 18:16:39 Ngày 08 tháng 8 năm 2014

Novatago:Do, denove, vi eĉ ne klopodas kompreni kaj eĉ legi mian mesaĝon kaj vi venas instrui al mi. Bonege! Estas tre tre facile pravi se oni elektas, kiujn partoj de mesaĝo respondi kaj kiujn neglekti. ridulo.gif Estas tre fracile, tamen, ĉar vi ne bone legis la mesaĝon, vi eraras...
Ĉu vere? Ĉu vi ne efektive proponis ul por neŭtriga ekvivalento de in? Ĉu vi ne agnoskis, ke tiu uzado de ul estus nefundamenta?

Fakte, ĉu vi ne ripete insistis, ke ul jam estas neŭtriga ekvivalento de in en alia fadeno pri iĉ, (“Patrulo: Parent ... It have been always there under the nose of everyone”) kaj versigis tiun kredon sur via blogo per

novatago:Iu, kiu pensas ke seksismas Esperant',
de ĉi-lingvo, tiu ne estas komprenant'.
Multfoje mi legis Esperantan fundamenton,
mi trovis kontraŭ virinoj nenian argumenton.
Neŭtra vorto por patro?” demandas senscia ulo.
Vi trovos respondon, kiam vi mem iĝos patrulo.
Kiujn subtilaĵojn de via mesaĝo en la parto pri ul mi preteratentis?

ĉevino (Xem thông tin cá nhân) 00:26:13 Ngày 09 tháng 8 năm 2014

En la língua franca la pronomoj li/ŝi/ĝi estas EL, sed la lasta povas esti ankaŭ LO...

Pri substantivoj oni klarigas per specifa vorto: UN ELEFENISTE OM / FEM...

Por kelkaj vortoj estas specifaj vortoj (ne sufiksataj):

RE/REA (Reĝo/reĝino)
FIO/FIA (filo/filino)
TIO/TIA (onklo/onklino)
PATRE/MATRE (Patro/patrino)
FRATE/SOR (frato/fratino)
PRINSE/PRINSESA (princo/princino)

novatago (Xem thông tin cá nhân) 09:44:07 Ngày 09 tháng 8 năm 2014

morfran:Kiujn subtilaĵojn de via mesaĝo en la parto pri ul mi preteratentis?
Vi preteratentis:

Novatago:-ul bone povus neŭtrigi vortojn, kiuj havas genron.
Kaj diris stultaĵon en:
morfran:Jam ekzistas vortoj kiel azenulo, kio signifas “persono simila al azeno, stultulo”, ne “azeno, ĉu vira aŭ ina”.

Krome, sub via propono, preskaŭ ĉiu vorto ne specife vira aŭ ina devus finiĝi per ul.
Ĉu la vorto azeno kaj aliaj bestonomoj havas (ne neŭtran) genron? Dankon pro “klerigi” la legantaron per tiuj vortoj.

Azenulo, kiel vi mem difinis estas persono (neŭtra vorto). Sub mia propono nenio pli ŝanĝiĝus ĉar oni ne ŝanĝas, nek forigas la originan signifon de -ul (nek tiun originan de aliaj vortoj), simple oni aldonas al ĝi neŭtrigan uzon NUR en vortoj, kiuj havas ne neŭtran genron. Simile al la radiko “vir”, kiu havas personan signifon, sed kiel prefikso antaŭ bestonomo malinigas, ne personigas, la bestonomon. Do, sub mia propono, ĉiu vorto ne specife vira aŭ ina restus kiel nun. Aldone, tia uzo, ankaŭ estas senproblema en “patrulo” mem, kiu fojfoje oni uzis (eble uzas), por nomi pastrojn kaj monaĥojn.

Nu, la traduko de la vorto patra en la hispana estas kaj vira kaj neŭtra. Mi eraris tial kaj ĉar miaj tagoj ne estas same bonaj inter ili kaj en kelkaj tagoj mi trafas pli ol aliaj kaj en kelkaj mi maltrafas pli ol trafas. Ĉu vi ĉiam trafas? Mi gratulus vin se tio estus tiel, tamen…

Nun, mi (pli) bone komprenis la aferon. Mi, kiel ĉiu alia, rajtas ŝanĝi mian opinion, speciale se mi komprenas ke ĝi eraras. Do, mia propono, ne restu plu, kiel propono, sed nur kiel kontraŭpropono. Alidirite, ĝi restu nur kiel propono kontraŭ aĉajn sennecesajn proponojn, kiuj tute anstataŭigas la signifon de tuta grupo de vortoj kaj viraj, kaj inaj. Kaj la Fundamento restu netuŝebla pro uzeblecaj kialoj (ne religiaj, kiel multaj volas kredi kaj kredigi).

Vi ankaŭ preteratentis ke mi ankaŭ diris en mia blogo ke se iu pruvis al mi tion, ke mi eraris, mi agnoskus la eraron. Jen mia agnosko. Kie estas la problemo? Nu, eble por vi agnoski erarojn estas problema afero kaj tial opinias ke mi devas pardonpeti al iu aŭ al vi mem, hipokrita justigulaĉo, kiu opinias sin mem pli bona ol mi, kvankam evidente agas same home. Se mi opinias ke mi devas pardonpeti iun (kaj ne estus la unuan fojon, kiun mi farus ion tian) mi faros tion propravole ne laŭ volo aŭ postulo de hipokritulo. Fine, komprenu ke rilate al tiu, kiu forlasis ĉi tiun retpaĝon post diskuti kun mi, mi pentas pri nenio ĉar inter aliaj aĵoj, tio estis lia decido, ne mia postulo.

Ĝis, Novatago.

morfran (Xem thông tin cá nhân) 20:34:55 Ngày 09 tháng 8 năm 2014

novatago:Vi preteratentis:
novatago:-ul bone povus neŭtrigi vortojn, kiuj havas genron.
Ĉu? Patro havas genron, kaj mi jam diris en mia “unua argumento”:

morfran:Patreco estas “stato de viro, kiu estas patro”; patrulo, kiel “persono karakterizata de patreco”, estus angle “father figure”, ne “patro aŭ patrino”.
al kio vi respondis:

novatago:Estas tre fracile, tamen, ĉar vi ne bone legis la mesaĝon, vi eraras, krom en la unua argumento, tie mi agnoskas ke vi pravas.
Pri tio, kion ŝanĝus ul sub via propono:

novatago:Sub mia propono nenio pli ŝanĝiĝus ĉar oni ne ŝanĝas, nek forigas la originan signifon de -ul (nek tiun originan de aliaj vortoj) ...
Vi jam agnoskis, ke “persono karakterizata de stato de viro, kiu estas patro” ≠ “patro aŭ patrino”; per insisti nun ke, patrulo ja estas gepatranogepatro, vi ja ŝanĝas la signifon de “persono karakterizata de -eco” al “ekvivalento de, nek vira nek ina”. Same ĉe bestnomoj: stalonulo ne estas “ĉevalo, nek vira, neka ina”. Kondiĉi vian ŝanĝon per “nur en certaj vortoj” ne ŝanĝas la fakton, ke vi ja ŝanĝus ul, kaj farante tion, vi kulpas pri ĉio, pri kion vi akuzas aliaj afiŝistoj.

novatago:... simple oni aldonas al ĝi neŭtrigan uzon NUR en vortoj, kiuj havas ne neŭtran genron.
Kiuj vortoj estas neŭtraj varias de persono al persono, ĉar komence plejmultaj vortoj por vivantaj estaĵoj estis viraj se ili ne havis in, sed nuntempe multaj rigardas ilin estiel neŭtraj. Sub via propono (aŭ kontraŭpropono, aŭ kio ajn), azenulo signifus aŭ “persono karakterizata de azeneco” aŭ “azeno, nek vira nek ina”, depende de kiel oni interpretas azeno, kiun via uzo de ul tute ne klarigus.

novatago:Mi eraris tial kaj ĉar miaj tagoj ne estas same bonaj inter ili kaj en kelkaj tagoj mi trafas pli ol aliaj kaj en kelkaj mi maltrafas pli ol trafas.
Memoru tion — memoru, ke eĉ vi ne ĉiam trafas — kaj eble vi malpli ofte estos tiel absolutista, doktrinema, akuzema, denuncema, kaj ĝenerale malafabla.

novatago:Do, mia propono, ne restu plu, kiel propono, sed nur kiel kontraŭpropono. Alidirite, ĝi restu nur kiel propono kontraŭ aĉajn sennecesajn proponojn, kiuj tute anstataŭigas la signifon de tuta grupo de vortoj kaj viraj, kaj inaj. Kaj la Fundamento restu netuŝebla pro uzeblecaj kialoj (ne religiaj, kiel multaj volas kredi kaj kredigi).
Vi antaŭe akuzis min pri ne kompreni viajn mesaĝojn. Nu, mi konfesu, ke mi tute ne komprenas vian “kontraŭproponon”. Via pozicio ŝajnas same, via sento de nekontestebla praveco ŝajnas same, via sento de rajtigiteco pri absolutistaj akuzoj kaj denuncoj ŝajnas same — aŭ vi ne vere vidas, ke vi antaŭe eraris, aŭ vi lernis de tio tute nenion.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 09:10:52 Ngày 10 tháng 8 năm 2014

morfran: Via pozicio ŝajnas same, via sento de nekontestebla praveco ŝajnas same, via sento de rajtigiteco pri absolutistaj akuzoj kaj denuncoj ŝajnas same — aŭ vi ne vere vidas, ke vi antaŭe eraris, aŭ vi lernis de tio tute nenion.
Vi pruvas esti ne malsama al mi kaj volas lecioni pri kondutmaniero. Ne estos el vi, el kiu mi lernos pri tio. Tamen, mi ne haltos denonci kaj agi simile al ĉiu, ekzemple tiu Clarence, kiu nur venas ĉi tien por altrudi al komencantoj mensogojn pri la lingvo, kaj kiuj nur volas paroli pri reformoj ĉar ili ne ŝatas la lingvon. Por mi ne estas grava ke oni parolu pri tio en alia loko, por mi gravas ke oni fie volas trompi al komencantoj per mensogoj en ĉi tiu loko, kaj ĉi tie oni volu altrudi al ili stultajn diskutojn, kiuj estas sensence kaj sensolvaj sur tablo jam de jardekoj, kvazaŭ la lingvo estus ankoraŭ projekto anstataŭ uzata lingvo. Kian afablan reagon havus vi, se vi estas en klubo (ne gravas kia klubo) kaj insiste ĉeestus la klubon personoj, kiuj ne ŝatas la klubon kaj nur fie parolas pri ĝi? Ne estu hipokrita, nek vi, nek mi, nek iu estus afabla al tiaj personoj. Kaj vi agus tie, same al mi ĉi tie. Tio evidentas laŭ via konduto.

Ĉiu rajtas opinii pri Esperanto, eĉ oni rajtas esti kontraŭ ĝi, sed oni ne rajtas eĉ sugesti ke ĝi ne bone funkcias. Esperanto bone funkcias, tio estas fakto pruvita de la tempo, ne mia opinio.

Cetere, vi pravas, ŝajnas ke vi ankoraŭ ne komprenis bone mian eksplikon, sed la afero nun ja estas bone eksplikita, neniu el viaj argumentoj kontraŭ tia hipoteza uzado de -ul pravas rilate al mia pli detala lasta ekspliko aŭ tio, aŭ vi volas stulte harfendi pri vortoj, kiuj evidente neniam estus uzataj neŭtre, aŭ pri vortoj kiuj laŭ mia ekspliko neniel ŝanĝus ĉar la aldono de tiu uzmaniero ne celas tiujn vortojn. Tamen, ĉar mi ne insistos pri tio, mi ankaŭ ne daŭrigos la diskuton.

Ĝis, Novatago.

morfran (Xem thông tin cá nhân) 11:12:33 Ngày 10 tháng 8 năm 2014

novatago:Vi pruvas esti ne malsama al mi kaj volas lecioni pri kondutmaniero.
Ho, mi dirus, ke estas iometa malsamo — vi pasigas la tempon per ĉagrenadi aliajn afiŝistojn; mi pasigas la tempon per peni konvinki vin ĉesi ĉagrenadi. La malsamo estas subtila, mi cedas, sed ĝi ekzistas. ridego.gif

novatago:Ĉiu rajas opinii pri Esperanto, eĉ oni rajtas esti kontraŭ ĝi, sed oni ne rajtas eĉ sugesti ke ĝi ne bone funkcias. Esperanto bone funkcias, tio estas fakto pruvita de la tempo, ne mia opinio.
Nu! Kiu igis vin la Kim Ĝong-un de Esperantio? ridego.gif

Oni ne rajtas paroli pri problemoj en Esperanto? Kio do estas via (kontraŭ)propono pri ul, se ne ia solvo por problemo? Aŭ ĉu nur vi, la reĝo de Esperantio, rajtas paroli pri problemoj kaj fari proponojn?

Ni supozu, ke Esperanto estas perfekta kaj neplibonigebla, ke ĉiu krom vi eraras pri Esperanto, ke sole vi plej plene komprenas la lingvon. Tamen vi konfesis erari pri la lingvo antaŭe. Ĉu vi ne rajtis erari? Kaj se vi ja rajtis, ĉu ne ĉiuj Esperantistoj rajtas erari? Kaj malpravi? Kaj proponi, stulte aŭ ne, same kiel vi?

Parenteze, “bona” estas, laŭ sia naturo, vorto subjektiva; ke io “bone funkcias” tial ne povas esti “fakto”.

novatago:Kian afablan reagon havus vi, se vi estas en klubo (ne gravas kia klubo) kaj insiste ĉeestus la klubon personoj, kiuj ne ŝatas la klubon kaj nur fie parolas pri ĝi?
La problemo estas, ke via listo de malamikoj de la Klubo estas Nixon-eca en ĝia longo. Ĉiu, kiu ne akordas kun la reĝo de Esperantio estas malamiko, kaj oni povus fari drinkludon baziĝitan sur viaj uzoj de fi kaj .

Pri mi, kiel ano de la sama klubo, mi preferas reagi neafable nur al tiuj, kiuj daŭre kaj insiste ĉagrenas kaj tiranas aliajn afiŝistojn. Nuntempe, tiu persono plejparte estas nur vi. ridego.gif

novatago:Tamen, ĉar mi ne insitos pri tio, mi ankaŭ ne daŭrigos la diskuton.
Mi supozas, ke ni vidos, kiam la temo de leviĝos denove. okulumo.gif

Quay lại