Kwa maudhui

Tri etaj demandoj pri iĉismo

ya mbalicki, 7 Agosti 2014

Ujumbe: 91

Lugha: Esperanto

mbalicki (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2014 10:48:37 alasiri

1. Ĉu, se t.n. iĉismo estus universale akceptita, havus ni tiuokaze „ina viro” kaj „vira ino”, kaj ankaŭ „iĉa viro” kaj „vira iĉo” estiel sinonimoj de „virino” kaj „viriĉo”?

2. Mi ie legis, ke la uzado de vorto ekz. „gepatro” (komprenita kiel „patro aŭ patrino; sekso ne gravas, aŭ ne estas konata”) estas kontraŭfundamenta. Sed en „Fundamento” mi nur trovis § 36 de „Ekzercaro”, kiu fakte mencias nur multenombran formojn kiel „gepatroj”, „gefianĉoj” aŭ „bogefratoj”, sed nenie prohibas kombini „ge-” prefikson kun ununombran formon. Ĉu mi ne rimarkis ion? Ĉu mi malkomprenas tiun paragrafon?

Sepa paragrafo klare diras, kion indikas „-j” sufikso, kaj la „Fundamento” nenie sugestias, ke modifanta aliĝanto estas tiuokaze „ge-j” (ambaŭ „ge-” kaj „-j”).

3. Ĉu iu ajn proponis ion, kion mi nomus „moderigita iĉismo”, t.e.
(1) oni uzas vortojn „patro”, „patrino”, „bovo”, „bovino” ktp. laŭfundamente;
(2) kiam sekso ne gravas (aŭ ne estas konata) oni uzas „ge-” kreante vortojn „gepatro”, „gebovo” ktp.;
(3) kiam oni volas emfazi vira (tiam: iĉa?) sekso, oni uzas „-iĉ-” infikso, do oni kreas vortojn „boviĉo” ktp.?

PS: Pardonu miajn erarojn, mi ĵus komencis lerni esperanton. Bonvolu ankaŭ montri al mi ilin, por ke venontfoje mi povos paroli pli bone. ridulo.gif

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 9:43:34 asubuhi

kiam oni volas emfazi viran (tiam: iĉa?) sekson, oni uzas „-iĉ-” infikso, do oni kreas vortojn „boviĉo” ktp.?
Ne on uzas 'vir' kiel prefikson. Ekz virŝafo.
Mi ie legis, ke la uzado de vorto ekz. „gepatro” (komprenita kiel „patro aŭ patrino; sekso ne gravas, aŭ ne estas konata”) estas kontraŭfundamenta
Kontraŭ-fundamenta aŭ ne, 'gepatro' en la senco de aŭ patro aŭ patrino estas jam registrita en PIV (serĉu sub patro). Kaj tio estas neta kaj tuj-komprenebla solvo.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 9:52:59 asubuhi

Rilate 1: "Universala akcepto" ne povas okazi, ĉar tia uzo estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj ĝi estas netuŝebla.

Rilate 2: Legu la difinon de ge- en la Universala Vortaro; ge- signifas "~ambaŭ seksoj kune". Logike ge- kun singularo signifu prefere "patro (ktp.) de ambaŭ seksoj", kio ne estas la intencata signifo.

Rilate 3: Modera iĉismo povas esti tute laŭfundamenta, sed ne laŭ via solvo, sed nur, se oni enkondukas -iĉ- kiel malon de -in-, ne ŝanĝante la signifon de la jam ekzistantaj radikoj (inkl. ge-). Krome la enkonduko de matro, femo ktp. anstataŭ la seksismaj patrino, virino estus same laŭfundamenta.
Kiel sekse neŭtran pronomon oni simple uzu la jaman ĝi.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 10:46:14 asubuhi

mbalicki:Ĉu, se t.n. iĉismo estus universale akceptita
Se io tia okazus, kreiĝus dialekton de Esperanto ĉar ĝi funkicios malsame al Esperanto. Se oni volas paroli pri Esperanto, tiaj demandoj ne havas sencon.

mbalicki:Mi ie legis, ke la uzado de vorto ekz. „gepatro” (komprenita kiel „patro aŭ patrino) estas kontraŭfundamenta. Sed en „Fundamento” mi nur trovis § 36 de „Ekzercaro”, kiu fakte mencias nur multenombran formojn kiel „gepatroj” sed nenie prohibas (plibone: malpermesas) kombini „ge-” prefikson kun ununombran formon. Ĉu mi ne rimarkis ion?…
Zamenhof en la Universala Vortaro de la Unua Libro:ge' les deux sexes réunis; ex. patr' père ― ge'patr'o'j les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr' father ― ge'patr'o'j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr' Vater ― ge'patr'o'j Eltern; mastr' Wirth ― ge'mastr'o'j Wirth und Wirthin | обоего пола, напр. patr' отецъ ― ge'patr'o'j родители; mastr' хозяинъ ― ge'mastr'o'j хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patr' ojciec ― ge'patr'o'j rodzice; mastr' gospodarz ― ge'mastr'o'j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).
Tio estas: la du seksoj kune/ambaŭ seksoj. Tio ne estas unu el la du seksoj. Kvankam verdire li parolis pri gramatika genro ĉar genro ne ĉiam estas sekso. Poste li skribis en lingvaj respondoj:
La prefikso «ge» rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple «de ambaŭ seksoj». Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple «gepatroj», «gemastroj», «gefratoj», «genepoj», «gekuzoj», «getajloroj» (en la senco de «tajloro kaj lia edzino»); sed ni neniam esprimis ekzemple per «getajloroj» la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri «gesinjoroj» pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin «sinjoroj kaj sinjorinoj»). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson «ge» sole en la dirita maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo «ge» signifas simple «de ambaŭ seksoj», kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto «gesinjoroj», li faras nenian eraron…
Tial oni diras ke se oni volas neŭtre paroli, la prefikso ge- ne estas fundamenta.

Tamen, evidentas ke kelkaj personoj uzas senprobleme ge- en ununombraj vortoj, kiel “gepatro”. Mi opinias same komprenblan la vorton “patrulo”, se oni konscias ke tiu vorto sekvus ideon de vortigo de frazeto: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fraz.... Tiel, patrulo estus: ulo kiu havas econ patra, aŭ kiu estas patro aŭ patrino. Same, mi opinias ke -ul bone povus neŭtrigi vortojn, kiuj havas genron. Kvankam mi agnoskas ke tia uzado ne estas fundamenta, ĝi kompletigus la fundamenton sen ŝanĝi ĝin, nek problemigi interkomprenon, same kiel senprobleme kompletigas la fundamenton la uzadon de ge- neŭtre, sen ŝanĝi ĝin. Komprenu ke kompletigi kaj ŝanĝi estas malsamaj aferoj.

Ambaŭ ideoj estas pli bonaj ol ŝanĝi la fundementon kaj ili kompreneblas sen pliaj eksplikoj.

Tamen, mi ne vidas problemon. Oni povas uzi laŭ kunteksto multajn vortojn fundamentajn, por esprimi sin neŭtre.

mbalicki:Ĉu iu ajn proponis ion, kion mi nomus moderigita…
La problemo estas ke oni proponadas senĉese ĉiajn frenezajn aĵojn. Tio estas konfuziga rilate al tiu prefikso ĉar se vi tiel uzus ĝin, okazos ke multaj ne komprenos vin, aliaj miskomprenos vin pro aliaj uzproponoj, kaj preskaŭ neniu komprenos vin.

Ne obsediĝu pri tiaj ideoj. Unue lernu la uzatan lingvon samsintene al aliaj lingvoj. Poste vi vidos ke ne estas vera problemo rilate al tio, kaj ke tiu sufikso ne estas bezonata. Paroli pri ĉi tiuj aferoj estas tute absurda. Tiaj ĉi diskutoj estas jardekaj, centjaraj kaj fine solvas nenion. Mi bonvole petegas al vi eviti ĉi tiajn diskutojn ĉar oni parolas en la forumo pri ĉi tio senĉese, kaj fine oni ŝanĝos nenion. La afero lacigas onin, kaj ne utilos al via lernado ĉar tio ne estas Esperanto.

Lernu! kaj interreto plenas je tiaj diskutoj, serĉu ilin. Neniam oni diros ion novan.
Pardonu miajn erarojn
Dedmandoj estas akcepteblaj, eraroj estas pardoneblaj, voli ŝanĝi la fundamenton estas nek akceptebla nek pardonebla.

Ĝis, Novatago.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 11:30:38 asubuhi

Kirilo81:Rilate 1: "Universala akcepto" ne povas okazi, ĉar tia uzo estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj ĝi estas netuŝebla.
En la publika diskuto kun AdE dum UK en Bonaero mi starigis la demandon, kiel Esperanto povas adaptiĝi laŭ la ŝanĝiĝanta socia interpreto de sekso sen tuŝi la Fundamenton.

Mallongigita respondo: Malfacile.

Do kion fari?

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 11:38:09 asubuhi

Kirilo81: anstataŭ la seksismaj patrino, virino estus same laŭfundamenta.
Kiel sekse neŭtran pronomon oni simple uzu la jaman ĝi.
Esperanto havas nenion seksisman. Kie en la fundamento oni diras ke tiuj vortoj estas kontraŭ virinoj? Kiel eblas ke sufikso, kiu tute forigas viran genron el vorto estu seksisma kontraŭ virinoj (kaj ne, ekzemple, kontraŭ viroj)?

Seksismo estas persona sinteno. Fakte kaj la aĉa reformo al fundamento priparolita en ĉi tiu fadeno kaj la ne Esperantaj vortoj, kiel matro, estas seksisme uzeblaj. Do, bonvole, parolu pli serioze.

Ĝis, Novatago.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 11:40:56 asubuhi

johmue:
Kirilo81:Rilate 1: "Universala akcepto" ne povas okazi, ĉar tia uzo estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj ĝi estas netuŝebla.
En la publika diskuto kun AdE dum UK en Bonaero mi starigis la demandon, kiel Esperanto povas adaptiĝi laŭ la ŝanĝiĝanta socia interpreto de sekso sen tuŝi la Fundamenton.

Mallongigita respondo: Malfacile.

Do kion fari?
Mi en la hispana ne bezonas ion novan. Kial en la Esperanta io nova estus bezonata? La nuna vortaro sufiĉas.

Ĝis, Novatago.

johmue (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 12:44:00 alasiri

novatago:
johmue:En la publika diskuto kun AdE dum UK en Bonaero mi starigis la demandon, kiel Esperanto povas adaptiĝi laŭ la ŝanĝiĝanta socia interpreto de sekso sen tuŝi la Fundamenton.

Mallongigita respondo: Malfacile.

Do kion fari?
Mi en la hispana ne bezonas ion novan. Kial en la Esperanta io nova estus bezonata? La nuna vortaro sufiĉas.

Ĝis, Novatago.
Do kiun pronomon vi uzus por homo, kiu difinas sin nek vira nek virina? Ĉu ĝi?

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 1:42:50 alasiri

johmue:
novatago:
johmue:En la publika diskuto kun AdE dum UK en Bonaero mi starigis la demandon, kiel Esperanto povas adaptiĝi laŭ la ŝanĝiĝanta socia interpreto de sekso sen tuŝi la Fundamenton.

Mallongigita respondo: Malfacile.

Do kion fari?
Mi en la hispana ne bezonas ion novan. Kial en la Esperanta io nova estus bezonata? La nuna vortaro sufiĉas.

Ĝis, Novatago.
Do kiun pronomon vi uzus por homo, kiu difinas sin nek vira nek virina? Ĉu ĝi?
Jes. Se vi parolas ekspliki al mi ke tio ial ne taŭgas, konvservu viajn fortojn por aliaj aferoj. Mi bone komprenas pri kio temas la afero, kaj la pronomo ĝi estas taŭga.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2014 1:45:32 alasiri

Estas nur du biologiaj seksoj, por kiuj oni havas li kaj ŝi, kaj krome ĝi, se oni ne volas esprimi sekson.
Estus tre malsaĝe enkonduki pronomojn por la subjektivaj sociaj seksoj.

Krome, kiel mi skribis, se oni volas simetrian sistemon por esprimi la seksojn (estas dube, ĉu vere oni bezonas tion por ŝanĝi ion), por atingi tion oni bezonas nur ĝeneraligon de ĝi anstataŭ li parolante pri nekonata sekso, la enkondukon de -iĉ- kiel ekvivalenton de -in- kaj la enkondukon de ~20 radikoj por okazoj kiel patro, reĝo, kie la bazo estas maskla.
Nenio el tio estus kontraŭfundamenta.

(Mi tion nur konstatas; tio ne signifas, ke tio estas mia opinio, @Novatago!
Tamen, kvankam seksismo estas subjektiva sento, verŝajne plimulto de la homoj hodiaŭaj sentas ĝuste tion, vidante vortojn kiel virino, kie la hominoj estas vidataj kiel io derivita de la virhomoj).

Kurudi juu