לתוכן העניינים

La suffikso -iĝ

של ustra, 8 באוגוסט 2014

הודעות: 12

שפה: Esperanto

ustra (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2014, 07:54:23

Ĉu estas iu enhava diferenco inter la sekvantaj esprimoj?

1.
li estas devigata

2.
li devigiĝata

Antaŭe multan dankon!

PS
Mi dezirus, ke mi povus korekti la titolon. =)

tommjames (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2014, 08:07:54

La ĉefa diferenco estas ke la unua formo estas ĝusta kaj la dua estas fuŝa.

Oni povas uzi -at nur ĉe verboj kiuj povas havi objekton. -iĝ verbo ne povas havi objekton, sekve devigiĝata estas malĝusta.

sudanglo (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2014, 09:56:24

2. li devigiĝata
Kiun ideon vi volas esprimi per tiu formo? Mi eble povus kompreni ke iu devigo estiĝis aŭ estiĝos) sed verdire devigo ĝenerale aŭ ekzistas aŭ ne ekzistas, kaj la ideo ke devigo povas establiĝi iom post iom, streĉas la menson.

ustra (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2014, 10:17:45

Mi nur volis scii, ĉu ambaŭ formoj havas la saman signifon.
Evidente mi ankoraŭ ne komprenas la ekzaktan uzon de "-iĝ". Sed viaj mesaĝoj estas jam helpemaj.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2014, 21:14:42

Kun stataj verboj, adjektivoj kaj substantivoj -iĝ- signifas la ŝanĝon de la subjekto al tiu stato/objekto: sidi: sidiĝi (~sidigi sin, eksidi), bela: beliĝi, reĝo: reĝiĝi.
Kun transitivaj verboj -iĝ- signifas, ke la ago celas la subjekton, kaj nenion alian. Kiu kaŭzas la agon, estas neklare: ruli (ion): ruliĝi (de si mem/pro iu, kiu rulas).

(Parenteze: Zamehof foje uzis -iĝ- kun netransitivaj verboj por montri, ke la subjekto ne kontrolas la agon: morti: mortiĝi, bruli: forbruliĝi (pro akcidento). Tio hodiaŭ estas arkaismo).

sudanglo (הצגת פרופיל) 10 באוגוסט 2014, 09:39:38

(Parenteze: Zamehof foje uzis -iĝ- kun netransitivaj verboj ..... morti: mortiĝi, bruli: forbruliĝi (pro akcidento). Tio hodiaŭ estas arkaismo).
Verŝajne mi estas mem iom arĥaika.

Ĉar mi, tute sen embaraso, ankaŭ dirus droniĝi, boliĝi, mortiĝi (ktp) anstataŭ droni, boli, morti por esprimi nuancon.

Rugxdoma (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2014, 19:41:08

ustra:Ĉu estas iu enhava diferenco inter la sekvantaj esprimoj?

1.
li estas devigata

2.
li devigiĝata

Antaŭe multan dankon!

PS
Mi deziras mi povus korekti la titolon. =)
Vi volas esprimi pasivan frazon dumaniere. La unua estas ĝusta. La dua ne. Oni ja povas uzi "-ĝi" por esprimi pasivon, sed tiam oni devas uzi finitan verbformon, kiel "-as". Do "*li devigiĝas" estus pli bona. Sed la triobla finaĵo "-ig-iĝ-as" malbelas.

amigueo (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2015, 19:27:21

miro pri -iĝ

mi devas lerni esperanton por iĝi akademiano
lerno de esperanto deviĝas por iĝo de akademiano

neniu devigas al mi lernon de esperanto
mia lerno de esperanto ne devigiĝas

deviga: la policisto estis deviga min eniri la kamioneton
devigiĝa: mia eniro la kamioneton estis devigiĝa

??

akueck (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2015, 07:06:44

ustra:Ĉu estas iu enhava diferenco inter la sekvantaj esprimoj?

1.
li estas devigata

2.
li devigiĝata
Estas diferenco inter 1) kaj 2):

1) esprimas per pasivo (Regulo 6), ke iu au io devigas lin.

2) ne estas kompleta frazo, char mankas la predikato. Teorie 2) povas esti komprenata tiel, ke "*devigighata" estas atributo de "li":
"li, *devigighata, [faras ion]".
Sed "*devigighata" per si mem estas malghusta Esperanto, char el gramatika vidpunkto neniu kaj nenio povas "*devigighi lin", sed nur "devigi lin". Eble vi intencis kompari 1) kun

au 3) "Li devigighas"

au 4) "Li devigatas"

au 5) "Li devigatighas".

3) esprimas, ke li ighas deviga. Gramatike ghusta, sed enhave estas por mi malfacile ilustri, kiel persono povas esti au ighi deviga (germane: "verbindlich"). Ajho ja, ekzemple:
"Partopreni en tiu kurso, tio devigighas."
Sed por esti komprenata tuj, estas rekomendinde vortigi:
"Partopreni en tiu kurso, tio ighas deviga."

4) estas "dev'ig'at'" plus "-as"-finajho. Tio chi estas ghusta Esperanto nur, se oni akceptas, ke oni rajtas esprimi "li estas devigata" (kp. Regulon 6) alternative per "li devigatas". Pri io tia estas lingva respondo de Zamenhof (mi nun ne povas citi ghin). Mia kompreno je ghi estas, ke io tia postulas oficialan aprobon, do vastasence ja estas ia formo nova koncerne Regulon 6.
Se temus pri la semafora faz-sinsekvo verda -> flava -> rugha, mi, kiel germano, dirus, ke tiu
"-at'as" estas jam "tieforange" = intens-orangh-kolora:
Se oni ne haltas, oni - okaze de tio, esti kaptita - estas tre proksima al tio, perdi dumtempe sian permeson stiri auton okulumo.gif
Germanoj komprenos tion!

5) esprimas, ke "li ighas devigata". Lau mi estas jena nuanco:
1) emfazas la procedon "esti devigata";
5) emfazas la venon en la staton "devigata".
Germanen mi tradukas 1) per: "Er wird gezwungen", kaj
5) per: "Er kommt in den Zustand, wo er gezwungen wird."

ustra (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2015, 07:42:19

Akueck, mi dankas vin pro la detala ekspliko. Tiaj analizoj estas ĉiam interesegaj.
Ĉi tiun fadenon mi malfermis kiam mi ĵus komencis lerni Esperanton. Tial estas ĉi tiu demando ne plu aktuala por mi, ĉar mi intertempe komprenis la funkcion de tiu sufikso. Mi tamen ankoraŭ studas la lingvon ĉiutage...

Espereble ĉi tiu fadeno helpos ankaŭ aliajn komencantojn. =)

לראש הדף