Til innholdet

Lernejo / Universitato

fra Esperantovědec,2014 8 9

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

Esperantovědec (Å vise profilen) 2014 8 9 17:42:20

Kiam oni parolas pri lernejo kaj universitato, ĉu oni uzas la prepozicion "ĉe" aŭ "en"?

Ekzemple, ĉu oni devas diri "mi studas ĉe universitato" aŭ "mi studas en universitato"?

Dankon multe!

sergejm (Å vise profilen) 2014 8 9 17:59:44

Oni diru "mi studas en lernejo/universitato".
Sed oni uzu "ĉe" okaze de najbareco:
"Ĉe la lernejo estas stadiono, kie lernantoj ludas futbalon."
La stadiono estas najbare de la lernejo, ne en la lernejo mem.
"Ĉe la universitato estas loĝejoj, kie loĝas studentoj de aliaj urboj."
"Ĉe la universitato estas preparaj kursoj, kie studas abiturientoj, kiuj volas esti studantoj venontjare."
La kursoj estas en la universitata konstruaĵo, sed abiturientoj ankoraŭ ne estas studentoj. Ekzemple, ili estas alilandanoj kaj studas lingvon. Ĉi tie mi ne certas pri uzo de "ĉe". Se jes, "mi studas ĉe universitato" signifas ke mi studas tiujn ĉeajn kursojn.
Oni povas studi neĉeestante, tiam "mi studas en universitato korespond(kurs)e."
Do okaze de prepara studo, "mi studas en universitato preparkurse."

Rujo (Å vise profilen) 2014 8 9 18:34:47

Viaj klarigoj estas senriproĉe bonegaj. Mi ankaŭ al vi dankas!

Rejsi (Å vise profilen) 2014 8 9 21:37:20

sergejm:Oni diru "mi studas en lernejo/universitato".
Sed oni uzu "ĉe" okaze de najbareco:
"Ĉe la lernejo estas stadiono, kie lernantoj ludas futbalon."
La stadiono estas najbare de la lernejo, ne en la lernejo mem.
"Ĉe la universitato estas loĝejoj, kie loĝas studentoj de aliaj urboj."
"Ĉe la universitato estas preparaj kursoj, kie studas abiturientoj, kiuj volas esti studantoj venontjare."
La kursoj estas en la universitata konstruaĵo, sed abiturientoj ankoraŭ ne estas studentoj. Ekzemple, ili estas alilandanoj kaj studas lingvon. Ĉi tie mi ne certas pri uzo de "ĉe". Se jes, "mi studas ĉe universitato" signifas ke mi studas tiujn ĉeajn kursojn.
Oni povas studi neĉeestante, tiam "mi studas en universitato korespond(kurs)e."
Do okaze de prepara studo, "mi studas en universitato preparkurse."
Mi komprenas vian kialon...sed mi ne tute samopinias.

Se oni deziras, oni povas trovi malsamecetojn inter la du, sed mi pensas, ke ĉi tiuj ne gravas. Ĉiu lingvo uzas la prepoziciojn malsame. Tial ĉiuj eble havas malsamajn sentojn pri aferoj. En ĉi tiu okazo, mi pensas, ke ambaŭ prepozicioj havas preskaŭ la saman signifon.

Ekzemploj:

EO: "Mi frapis je la pordo." - La prepozicio ne estas klara, do oni uzas la nedifinita vorton "je."
EN: "I knocked at/on the door." - En la angla, du prepozicioj sufiĉas (ĉe kaj sur).
ES: "Yo toqué/llamé a la puerta." - "A" estas la prepozicio ĉi tie, kaj kutime signifas la vorton "al." Mi ankaŭ legis, ke iafoje oni ne bezonas la prepozicion.

EO: "Antaŭnokte, mi sonĝis pri/de amasoj da mono." - Mi pensas, ke multaj prepozicioj sufiĉas.
EN: "Last night, I dreamed about/of piles of money." - Ĉi tio ŝajnas esti simile kiel Esperanto.
ES: "Anoche, soñé con montones de dinero." - Ĉi tiu prepozicio estas kiel "kun."

Vere, en la originala mesaĝo, la prepozicio estas pli difinita. Sed ne estus konfuzo, se oni uzus iun el la du.

sudanglo (Å vise profilen) 2014 8 10 09:27:28

Iru al la Tekstaro kaj faru du serĉojn. Unu per 'en la universita' en la serĉkampo, la duan per 'ĉe la universitat' en la serĉkampo.

Vi vidos ke ambaŭ prepozicioj estas uzataj. Juĝu mem la nuancan diferencon.

Kun 'lernejo' ŝajnas esti multi pli ofta la uzo de 'en'.

Sed, kompreneble, se la oni celas la tempon kiam oni estis lernejano pli ol en la konstruaĵo de la lernejo, kaj necesas fari la distingon, tiam 'ĉe' utilas.

Ekz. Ĉu vi memoras, kiel vi ĉe la lernejo faris neĝofigurojn - oni supozeble ne faris la neĝulojn en la klasĉambro, tamen tio teorie eblas.

Verŝajne estas malmulta diferenco inter mi lernis la francan ĉe la lernejo kaj mi lernis la francan en la lernejo/. Tiu lasta eble estas la klara prefero de la Esperantistoj.

Aliflanke mi probable dirus Jones estas profesoro de la franca ĉe la Universitato.

Universitato estas pli abstrakta kaj malpli fizike konkreta ol lernejo.

Esperantovědec (Å vise profilen) 2014 8 10 22:32:18

Dankon multe al vi, kiuj respondis al la mia demando.

Mi konsentas, ke ĉar ordinare lernejo estas facile definebla konstruaĵo, do havus sencon uzi la prepozicion "en" en ĉi tiu kazo, dum universitato estas ofte malpli facile definebla, kaj sekve oni preferus uzi "ĉe".

Flanke, ĉu ekzisitas vorto por priskribi la areo de urbo, kiam lokas universitataj konstruaĵoj? Eble universitatejo, universitatareo aŭ universitatzono?

sudanglo (Å vise profilen) 2014 8 11 09:03:40

Flanke, ĉu ekzisitas vorto por priskribi la areo de urbo, kiam lokas universitataj konstruaĵoj? Eble universitatejo, universitatareo aŭ universitatzono?
Ĉu vi celas la universitatan kampuson?

Mi ne kontrolis en PIV ĉu kampuso estas tie registrita, sed la vorto ŝajnas esti allasebla sub regulo 15 (internaciaj vortoj).

sergejm (Å vise profilen) 2014 8 11 09:15:45

sudanglo:Mi ne kontrolis en PIV ĉu kampuso estas tie registrita, sed la vorto ŝajnas esti allasebla sub regulo 15 (internaciaj vortoj).
En ReVo ĝi ĉeestas:
http://reta-vortaro.de/revo/art/kampus.html
En PIV ĝi mankas.
http://vortaro.net/#kampuso

Terurĉjo (Å vise profilen) 2014 8 11 15:58:37

Tibake til toppen