Kiuj landoj eblas esti sendependaj?
de piotrek92, 2007-decembro-16
Mesaĝoj: 92
Lingvo: Esperanto
Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-25 19:43:45
cursbenicassim:Ĉiuj popoloj (forviŝu la mapoj de via kapo) rajtas esti liberaj kaj festemaj kaj sendependaj kaj feliĉaj.Tiu estas la fundamento de nia komuna internacia lingvo
novatago (Montri la profilon) 2008-julio-26 09:58:21
cursbenicassim:Kia stulta argumento ke unu esperanto-partolanto diras "ĉu ne estas utopio la sendependecon de la popoloj?", hahahahaEsperanto estas lingvo kaj kiel lingvo ne estas utopia. Zamenhof havis iajn ideojn kaj li ligis ilin al la lingvo. Nur tiuj ideoj povus esti utopiaj, la lingvo ne. Kaj esperanto-parolanto estas homo kiu parolas esperanton kaj eble konsentas kun tiaj ideoj plene aŭ nur parte aŭ eble li ne konsentas kun ilin. Ĉiu havas siajn proprajn ideojn kaj kialojn por lerni la lingvon.
cursbenicassim:La plej bona administracio por modernaj kaj bone organizitaj landoj estas "malgrandaj landoj" kaj descentrigi la ŝtatojn en plurdiversaj regionoj.Tio ĉi nun ne temas pri kulturaj aferoj kaj verŝajne neniam temis pri tio.
Tamen, kiu diras kion estas granda kaj kion malgranda?. Ĉu ĉiu lando devas havi pli-malpli la saman dimension? Multaj landoj grandaj kaj malgrandaj atingis sendependecon sed ne atingis liberon aŭ ili perdis liberon post kelkaj jaroj aŭ ne ĉiu popolo el tiuj landoj atingis liberon. Nek dependeco nek sendependeco garantias bonan administracion. Tio ne dependas de la landa dimensio sed de bonaj administrantoj. Malmultaj landoj havas ilin.
Kompreneble multaj homoj vivas mallibere nuntempe kaj tion oni devas ŝanĝi. Sed ankaŭ mi scias pri multaj homoj kiuj atingis liberon multaj jaroj antaŭ kaj nek vidis ĝin nek permesis vidi ĝin al siaj gefiloj. Foje, libero temas pri mensa stato kaj ne estas pli malbona blindulo ol tiu, kiu ne volas vidi.
Ĝis, Novatago.
cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-julio-27 20:24:19
Vidu... Kubo sendependiĝis, Kosovo sendependiĝis, Filipinoj sendependiĝis, Finlandio sendependiĝis, Islandio sendependiĝis...
La sola utopio en la nuntempa mondo estas ke NE povas ekzisti pacon aŭ egalecon en la kapitalismo, ĉar la kapitalismon bezonas detruon, militon kaj malegalecon por ekzisti kaj ekonomie kreski.
cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-julio-27 20:29:05
Ĉar unu ŝtato NE ĉiam estas unu sola lando, aŭ sola kulturo aŭ sola popolo.
novatago (Montri la profilon) 2008-julio-28 08:14:44
cursbenicassim:Ĉiuj landoj rajtas esti sendependaj de reĝoj, diktatoroj aŭ ŝtatoj.Do kial vi mencias Kubon? Se vi pensas ke tio estas aŭ estis iam sendependeco aŭ libero, mi timas pri via popolo. Kaj ne menciu la usonan embargon al Kubo. La embargo ne estas justa sed Kubo sub diktatoreco neniam estos libera.
cursbenicassim:Mi ne amas kapitalisman sistemon sed vi denove troigas. Laŭ mi nur detruas kaj ĉiam detruis estraroj kun ferma kaj malmola menso sendepende de iliaj ideoj.
La sola utopio en la nuntempa mondo estas ke NE povas ekzisti pacon aŭ egalecon en la kapitalismo, ĉar la kapitalismon bezonas detruon, militon kaj malegalecon por ekzisti kaj ekonomie kreski.
Kaj oni ne bezonas krii.
Ĝis, Novatago.
Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-julio-30 06:05:11
Nenio garantias,ke en la ondo de batalo por sendependeco la potencon prenos bonaj homoj kaj kutime okazas tute kontraŭe.
SSSR estis grandega ŝtato kaj la popoli vivis en ĝi sufiĉe bone kaj nun multaj novaj landoj estas en postaĵo kaj multaj iliaj ŝtatanoj venas al la Rusio por trovi laboron,exemple:el Ukrainio,Azerbaidĝano,Georgio,Taĝikistano,Kazakstano kaj aliaj.
Oni devas memori bone,ke kiel lando estas pli malgranda, tiel dependa de pli grandaj.
cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-julio-30 08:35:25
Kaj ĉu vere vi kredas ke kiam la landoj estas malgrandaj (Suislando, Luksemburgo, Danio, Finlandio, Monaco, Andoro, Irlando) dependas de la grandaj? Vi multe eraras. Katalunio aŭ Euŝkio estus ege multe pli riĉaj se ili estus sendependaj ŝtatoj, ĉar Hispanio multe ŝtelas ilin per malĝustaj impostoj kaj leĝoj.
La estonteco estas la demokratio, pro tio, en la estonteco la landoj sendependiĝas de la Ŝtatoj kiuj subpremas ilian propran evoluon. Pro tio, iom post iom, Rusio rompiĝas... ĉar Rusio ne temas pri UNU lando... sed pri UNU Ŝtato kiu kontrolas MULTAJ landoj.
Mi deziras al ĉiuj landoj la Liberecon, Demokration, Sendependiĝon, Egalecon kaj Internacian Respekton.
novatago (Montri la profilon) 2008-julio-30 12:26:53
cursbenicassim:Ĉu vere vi kredas ke en Rusio la homoj vivis/vivas bone?Vi jam diris ĝin klare. Ne temas pri kulturo. Temas pri mono. Ĉu hispanio ŝtelas? Vi mensogas. Vi parolas kiel se katalunoj estus sklavuloj kaj fakte la laborantoj kiuj laboras en la kataluna regiono kutime estas el aliaj hispanaj regionoj kaj ili ne estas sklavuloj. La kataluna regiono kaj la eŭska regiono jam estas ege riĉaj, ne "estus". Ĉiu povas vidi tion. Kaj tio estas pro la laboro de ĉiuj hispanoj. Tiuj leĝoj kaj impostoj estas pli maljustaj por aliaj regionoj hispanaj ĉar favoras al la regionoj kiuj volas sendependecon. Ĝi estas tiel vere ke mi pensas ke estas la aliaj regionoj kiuj dependas de tiuj regionoj kiuj volas sendependecon (ne nur ekonomie, ankaŭ politike). Se la katalunaj politikistoj volus vere sendependecon, ili petus nur sendependecon, ne monon kaj povon.
Kaj ĉu vere vi kredas ke kiam la landoj estas malgrandaj (Suislando, Luksemburgo, Danio, Finlandio, Monaco, Andoro, Irlando) dependas de la grandaj? Vi multe eraras. Katalunio aŭ Euŝkio estus ege multe pli riĉaj se ili estus sendependaj ŝtatoj, ĉar Hispanio multe ŝtelas ilin per malĝustaj impostoj kaj leĝoj.
La estonteco estas la demokratio, pro tio, en la estonteco la landoj sendependiĝas de la Ŝtatoj kiuj subpremas ilian propran evoluon. Pro tio, iom post iom, Rusio rompiĝas... ĉar Rusio ne temas pri UNU lando... sed pri UNU Ŝtato kiu kontrolas MULTAJ landoj.
Mi deziras al ĉiuj landoj la Liberecon, Demokration, Sendependiĝon, Egalecon kaj Internacian Respekton.
Ne fuŝu ŝteli kun dividi. Dividi estas bone (ĉu ne?). Mi ne ŝatas kiel oni dividas en hispanio la impostan monon ĉar tia divido ne lasas plibonigi la staton de malriĉaj regionoj. Kaj tio (komprenu ĝin) ne favoras sendependecon por neniu. Se la divido estus justa, ĉiu hispano havus vere la samajn rajtojn, ĉiu povus labori en sia regiono kaj verŝajne la kataluna regiono havus pli facilan vojon al sendependeco.
Vi jam ne povas mensogi plu pri la stato de kataluna regiono. Ĉiuj en Eŭropo scias ke la kataluna regiono estas riĉega kaj tiel libera (aŭ pli) kiel la aliaj hispanaj regionoj. Kaj en la eŭska regiono la problemo ne estas Hispanio sed la terorismo.
Ne vidu plu Hispanion kiel malamiko. Kunlaboro helpos pli vian sendependecon ol malkunlaboro. Kaj rimarku finfine: la diktatoreco finiĝis jam multaj multaj jaroj antaŭ. Ne luktu kontraŭ fantomojn.
Ĝis, Novatago.
cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-julio-30 18:48:58
Fakte, mi donas alia: Vi scias ke en la orienta Rusio laboras homojn el Ĉinio, ĉu pro tio Rusio devus aparteni al Ĉina Ŝtato? Ĉar ŝajnas ke vi defendas la hispaniecon de Katalunio ĉar ekzistas hispanoj laboranta tie, ĉu ne?
Kaj en Hispanio estas daŭre faŝismajn politik-partiojn (Falange, Democracia Nacional, FE/JONS, AUN, España2000, Frente Nacional), manifestojn pro la malegaleco lingva en la tuta Ŝtato favore al la kastiliana, unu reĝo starigita de la diktatoro Francisco Franco, la tranĉado de eŭskaj leĝoj, la torturo en prizono ĉiam denuncita de 'Interncia Amnistio', ktp, ktp, ktp... do, VI havas fantomojn pensante ke Hispanio estas UNU lando kaj UNU demokratio.
Mi, ĝis ke VI parolis pri ekonomio, nur parolis pri Demokratio, Libereco, Egaleco kaj Internacia Respekto. Ne miksu ideojn.
Por fini, mi ripetas: Ĉiuj landoj (ne gravas la grandigo de la geografio, de la lingvoj, de la mono aŭ de la grandigo de la penisoj) rajtas esti sendependaj kaj internacie respektataj.
novatago (Montri la profilon) 2008-julio-30 22:01:10
cursbenicassim:Ne, ne... mi parolis pri mono respondante al VIA antaŭa ekonomia konkludo : "la malgrandaj landoj fine dependas de la grandaj". Ne miksu ideojn, VI parolis pri ekonomio, mi nur donis kontraŭa ekzemplo.Mi ne diris tion. Fakte mi pensas ke foje estas tiel. Mi ne scias ĉu estas tiel ciam.
cursbenicassim:Vi komprenas kion vi volas. Se vi vere komprenis tion el kion mi skribis vi havas komprenan problemon. Mi ne diris tion nek proksimume. Fakte tio estas freneza ideo.
Fakte, mi donas alia: Vi scias ke en la orienta Rusio laboras homojn el Ĉinio, ĉu pro tio Rusio devus aparteni al Ĉina Ŝtato? Ĉar ŝajnas ke vi defendas la hispaniecon de Katalunio ĉar ekzistas hispanoj laboranta tie, ĉu ne?
Mi nur donis eta kaj ne tute ĝusta (mi scias ĝin) priskribon de la nacia situacio.
cursbenicassim:Jes, jes... Hispanio ne estas perfekta. Kia surprizo... kuru al amaskomunikiloj por anonci ĝin.
Kaj en Hispanio estas daŭre faŝismajn politik-partiojn (Falange, Democracia Nacional, FE/JONS, AUN, España2000, Frente Nacional), manifestojn pro la malegaleco lingva en la tuta Ŝtato favore al la kastiliana, unu reĝo starigita de la diktatoro Francisco Franco, la tranĉado de eŭskaj leĝoj, la torturo en prizono ĉiam denuncita de 'Interncia Amnistio', ktp, ktp, ktp... do, VI havas fantomojn pensante ke Hispanio estas UNU lando kaj UNU demokratio.
Fakte tiaj faŝismaj grupoj ekzistas en multaj landoj. La problemo ne estas nur la faŝismaj grupoj. Ĉiu ekstremisma grupo (kiuj ankaŭ estas en katalunio) estas problemo por libero kaj paco ĉie kaj ĉiam. En Hispanio, en Eŭropo kaj monde.
Mi ankaŭ scias ke kelkaj katalunoj (eĉ en la kataluna registaro) ne favoras la multlingvismon (almenaŭ kiam oni parolas pri la kastilia) kaj klopodas forigi la kastilian lingvon el sia regiono. Eble ne estas la lingvo de la kataluna popolo sed se oni parolas pri rajtoj, oni parolas pri rajtoj por ĉiu. Kaj ĝis tiu ĉi momento katalunoj havas la rajton kaj la devigo konstitucie por lerni kaj paroli kaj la kataluna kaj la hispana kaj la okcitana. La hispana konstitucio estis aprobita demokratie de ĉiu hispana regiono, ankaŭ la kataluna regiono.
Pri torturoj al teroristoj... Mi ne scias se tio estas vera aŭ ne. Eble jes. Mi kontraŭas al tio kompreneble sed mi ankaŭ kontraŭas al terorismaj atencoj. Kaj vi? Mi vere scivolemas pri tio...
cursbenicassim:Vi nur diras memkontraŭdiraĵon post memkontraŭdiraĵo. Viajn teoriojn la historio ne apogas. La paco kaj la libero ne ĉiam venas post sendependeco. Kaj vi volas la kataluna sendependeco ĉar tiu regiono estas riĉa. Sed se katalunio estus malriĉa via parolado pri libero kaj paco kaj rajtoj estus tre tre tre malsama. Kaj tio oni povas kompreni el ĉio, kion vi diras. Al mi ne gravas multe via sendependeco ĉar mia regiono daŭros malbone kun aŭ sen vi sed mi kredas je kunlaboro kaj kvankam mi ne kontraŭas la kataluna sendependeco malankaŭ apogas ĝin.
Mi, ĝis ke VI parolis pri ekonomio, nur parolis pri Demokratio, Libereco, Egaleco kaj Internacia Respekto. Ne miksu ideojn.
Por fini, mi ripetas: Ĉiuj landoj (ne gravas la grandigo de la geografio, de la lingvoj, de la mono aŭ de la grandigo de la penisoj) rajtas esti sendependaj kaj internacie respektataj.
Mi nur volas diri ke malgraŭ via opinio, Hispanio estas libera lando por ĉiu hispano. Kaj mi tre dubas ke eksterlandanoj kiuj, vizitas la katalunan regionon, diras ion kontraŭe.
Ĝis, Novatago.