訊息: 10
語言: Esperanto
parxium (顯示個人資料) 2014年8月9日下午9:16:25
Mi havas demandon pri prefikso 'ek', ĉu povas uzi nur kun verboj aŭ ankaŭ kun substantivoj? Ekzemple: 'Ekjulio', aŭ dovu paroli 'komenco de julio'?
Dankon!
fcovitor (顯示個人資料) 2014年8月9日下午10:05:22
I
1) labori → eklabori = komenci labori;
2) kuri → ekkuri = komenci kuri;
3) sidi → eksidi = komenci sidi, ktp.
II
1) fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi;
2) brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon;
3) bati → ekbati = fari unu subitan baton, ktp.
Ĝis revido!
tommjames (顯示個人資料) 2014年8月9日下午11:26:13
fcovitor (顯示個人資料) 2014年8月10日上午12:06:07
brilo> brili> ekbrili> ekbrilo
Iel, "ekbrilo" ne signifas 'subita brilo', sed 'la ago de ekbrili'.
hilex (顯示個人資料) 2014年8月10日上午12:13:31
parxium:Saluton!Reguloj de nia lingvo ne baras la uzadon de substantivoj en rolo de ago konvertinte ilin en agecajn vortojn. Ekzemple, "julias" povas signifi ke estas daŭra procezo de fenomenoj kiuj ĉiam okazas en tiu tempo de la jaro. Tial kaj "ekjulio" kaj "ekjuliis" plenrajteblas, miaopinie.
Mi havas demandon pri prefikso 'ek', ĉu povas uzi nur kun verboj aŭ ankaŭ kun substantivoj? Ekzemple: 'Ekjulio', aŭ dovu paroli 'komenco de julio'?
Dankon!
Xitsa (顯示個人資料) 2014年8月15日上午8:54:35
nornen (顯示個人資料) 2014年8月18日上午3:51:47
fcovitor:Probable la derivado de la vortoj klarigos la kazon. Jen:Almenaŭ laŭ la Akademio de Esperanto la ordo estus: bril'i > ek'bril'i > ek'bril'o.
brilo> brili> ekbrili> ekbrilo
Iel, "ekbrilo" ne signifas 'subita brilo', sed 'la ago de ekbrili'.
BRIL/ ja baze estas i-vorteca radiko.
Tiel ankaŭ estas klare ka "ekbrilo" signifas "ago de ekbrili".
yugary (顯示個人資料) 2014年9月7日下午12:12:31
fcovitor:Laŭ la PMEG, "ek" signifas 'komenco de ago' (I) aŭ 'subita ago' (II). Tial, tiu prefikso estu uzata nur ĉe agaj vortoj, ĉar ĝi ĉiam montras manieron de la ago. Ekzemple:"Komenci labori" kaj "eklabori", "komenci kuri" kaj "ekkuri", kaj tiel plu ne estas tute samsignifaj. Se vi scipovas la anglan, la diferenco similas al "begin to work" vs. "start a job," "begin to run," vs. "take off running," ktp. La nuancaj diferencoj estas gravaj. Ekzemple, se mi dirus "Ni iru", sen iu kunteksto oni ne povas scii kiam ni iru. Sed se mi dirus "Ni ekiru", estas klare ke ni iru jam nun.
I
1) labori → eklabori = komenci labori;
2) kuri → ekkuri = komenci kuri;
3) sidi → eksidi = komenci sidi, ktp.
II
1) fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi;
2) brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon;
3) bati → ekbati = fari unu subitan baton, ktp.
Ĝis revido!
amigueo (顯示個人資料) 2014年10月20日下午1:53:37
ĉu MALEK?
malekjulio?
julifino?
finjulio?
eljulio?
plenjulio?
ĉu EKO DE JULIO? ĈESO DE JULIO?
ĉu JULIEKO?
ĉu JULIMALEKO?
julimezo? mezjulio? duonjulio? juliduono?
antaŭdankon
amigueo (顯示個人資料) 2014年10月22日下午4:13:19
preskaŭ same praktika ol "malek-sidi".
"ekdormi" vi devas ĉiutage, ankaŭ "malekdormi"
tamen, mia dubo estas:
dormiĝi =/= ekdormi
ĉu?