Al la enhavo

Kiel mi (aŭ ni) povas malfreneziĝi?

de baibaibibi, 2014-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-septembro-10 13:23:04

kaŝperanto:
baibaibibi:Do, ŝajnas ke la frenezeco estas plejparte socia ol individua, kaj se estas tiel, en freneza socio ni devus klopodi eviti esti influataj de la socio. Mi nun klopodas ke la socio, la tv, la amaskomunikiloj, ktp. influas min kiel eble malpli, tiel mi suferos nur mian frenezecon kaj ne ĉies, kio estus multe pli serioza.
Tute vere. Estas la socio kiu frenezas pli. La normalaj homoj estas la plej frenezaj. La mensa bildo de normala tre malsamas ol la vera bildo de normala. Ĉiu homo estas malsama, kaj nei tion estas frenezeco. La amaskomunikiloj mensogas per reklamoj, novaĵoj, programoj, ktp, sed la plej grava mensogisto estas nia propra pensado.

Eble, laŭdifine, vi ne povas esti frenezulo se vi pensas vin freneza.
Mi pensas ke mi estas freneza ĉar mi ne estas tute feliĉa, ĉar mi suferas kaj havas diversajn psikologiajn konfliktojn. Mi pensas ke mi ne estas la sola frenezulo, sed mi vidas ke ankaŭ estas multaj feliĉaj malfrenezuloj en lernu, pro kio mi ĝojas.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-10 17:11:17

baibaibibi:
kaŝperanto:
Tute vere. Estas la socio kiu frenezas pli. La normalaj homoj estas la plej frenezaj. La mensa bildo de normala tre malsamas ol la vera bildo de normala. Ĉiu homo estas malsama, kaj nei tion estas frenezeco. La amaskomunikiloj mensogas per reklamoj, novaĵoj, programoj, ktp, sed la plej grava mensogisto estas nia propra pensado.

Eble, laŭdifine, vi ne povas esti frenezulo se vi pensas vin freneza.
Mi pensas ke mi estas freneza ĉar mi ne estas tute feliĉa, ĉar mi suferas kaj havas diversajn psikologiajn konfliktojn. Mi pensas ke mi ne estas la sola frenezulo, sed mi vidas ke ankaŭ estas multaj feliĉaj malfrenezuloj en lernu, pro kio mi ĝojas.
Ĉu vi estas tiom malmodesta ke vi pretendas scii ke aliaj homoj ne trasuferas similajn aferojn? Ne vere eblas esti feliĉa ĉiame; kaj se ies feliĉeco devenas el nescio aŭ malklero aŭ frenezeco aŭ drogoj, ĉu ĝi estas vera feliĉeco?

Ĉu vi sciiĝis pri la libro "The Giver"? Oni kreis filmon bazita sur ĝi kiun mi spektis antaŭ nelonge, do ĝi tre freŝas en mia memoro. Ĝi temas pri socio ideala, kie ĉiuj estas drogita por forigi homajn dezirojn kaj pasiojn. Neniu povas vidi kolorojn; neniu aŭskultas muzikon. La registaro (pliaĝuloj) elektas vian profesion kaj eĉ vian familion. Morto estas venkita, ĉar ili nur sendas la maljunuloj "aliloken", kaj la malsanaj/malfortaj infanoj estas simile forĵetitaj; neniu eĉ scias pri morto. Ĝentileco estas deviga. Neniu scias pri la homa historio, krom unu persono. Li/ŝi memoras ĉion pri la antaŭa civilizo, kaj posedas memorojn de multegaj antaŭaj homoj, nur por konsili la registaron per sia sciado.

En tia socio, ĉiuj sentas sin feliĉa, sed laŭ mi ili ne eĉ kapablas esti feliĉa. Ne estas militoj, malsategoj, malsanoj, kaj neniu eĉ ploras, sed tiaj homoj ne feliĉas, nur ekzistas. Ili ne povas senti ĝojon aŭ amon; ili ne povas deziri, tuŝi, amori. Estas bona "ad infinitum" (malfinien) ekzemplo por la nunaj "normalaj" homoj. Nia populara kulturo evitas ian ajn specon de vera persona kreskado, individua pensado, kaj aliaj tre gravaj aferoj por la plenumiĝo de la animo. Plimulto da homoj estas tre malprofundaj, kaj nur ŝajnigas feliĉecon.

Do, demandu de vi, se vi preferus esti malfeliĉa foje kun la kapablo esti feliĉa/ĝoja/ktp. fojfoje, aŭ se vi preferus vivi kiel stultulo kiu pensas sin feliĉa?

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-septembro-11 20:23:16

baibaibibi:
Estus malfeliĉe se en riĉaj landoj kun lerta popolo devus okazi revolucio, ĉar oni ne scias kio okazos dum kaj post la revolucio. Sociaj problemoj forte influas nian psikologian bonfarton sed tamen mi ne dezirus ke la ekomomiaj problemoj estus tiel gravaj ke necesus revolucio por solvi ilin. Aldone, mi dubas ke revolucio malfrenezigus min. Tamen mi esperas ke okazos paca revolucio kiu ŝanĝos la socion kaj nin, por tio estus necese revolucio en la pensmaniero de la homoj, malfacila afero sed ebla.
Neniu deziras revolucion, krom tiuj, kiuj esperas profiti pri la malordoj. Sed revolucioj okazas malgraŭ tio. Kiam sia situacio iĝas netolerebla, la homo provas unue adaptiĝi, due elmigri al alia lando, sed se tio ne eblas, finfine li ribelas.

Ĉiuj esperas pacan revolucion, sociajn ŝanĝojn sen pagi ilian prezon, sed por tio devas esti komunan vidon pri la stariginda nova socio. Estas la plej malfacila afero, ĉar ĉiuj pacaj revoluciemuloj konsentas pri neceso ŝanĝi la nunan socion, sed ne konsentas pri la dezirindaj ŝanĝoj.

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-12 05:29:16

Terurĉjo:
ĉu vi ĉiuj rezonas pri februara ukrajna revolucio de digno?
estas interese, ke la revoluciistoj tuj post la venko decidis pereigi la samajn revoluciistojn en orienta ukrajnujo, kiuj agis sam-maniere.
unue la orientaj revoluciistoj pace mitingis, postulante referendumojn, poste ili okupis po unu ĉefan domon en kelkaj grandaj urboj de orienta ukrajnujo.
poste ĝustaj revoluciistoj sendis armeon kaj taĉmentojn de ĝustaj naciistoj kontraŭ malĝustaj revoluciistoj.
sed kulpas, kiel ĉiam, rusujo.
kiu estas freneza?
Revolucio okazas, kiam subuloj ne volas vivi laŭ malnova modelo kaj superuloj ne povas regi laŭ malnova modelo.
Okcidentaj ukrainanoj ne volis vivi laŭ malnova modelo, Janikoviĉ ne povis regi laŭ malnova modelo, okazis revolucio. Orientaj ukrainanoj ne volas vivi laŭ nova modelo, do ili estas kontraŭrevoluciistoj, kvankam agas sammaniere. Ĉiu revolucio finiĝas per kontraŭrevolucio kaj mortigas siajn revoluciistojn, ukraina revolucio en okciento ankoraŭ ne fariĝis kontraŭrevolucio.

leporinjo (Montri la profilon) 2014-septembro-14 11:13:06

baibaibibi:
leporinjo:La nursola diferenco inter frenezulo kaj ekstercentrulo estas memakcepto.
La nursola diferenco inter stultulo kaj malstultulo estas kapablo ekspliki siajn pensojn al la aliaj.
Fakte, la diferenco inter stultulo kaj malstultulo (saĝulo) estas la rezonadaj eraroj de la stultulo. Ekzemple, argumentoj al la persono.

baibaibibi:se mi suferas pro psikologiaj konfliktoj, timo, malfelicxo... mi povas memakcepti, sed restas frenezulo.
Sed se vi akceptus vin mem, kiel vi povus havi psikologiajn konfliktojn? Kion timi? Kial malfeliĉi?

Reen al la supro