Al la enhavo

Helppeto pri prononco

de nornen, 2014-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 3

Lingvo: العربية

nornen (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-11 20:13:18

Bonan tagon,

mi ekstudis iomete la Araban lingvon, kaj mi havas demandon. Eble iu el vi povus esti tiel bona kaj respondus gxin al mi:

Mi uzas e-lernejon, kaj mi uzas google translate. Nun la problemo estas, ke en mia libro ofte oni pronocas la vortojn malsame ol je google translate.

Ekzemple:
القط prononcas "al-qitt'u" aux "al-qutt'u"?
الجمل prononcas "al-jamalu" aux "al-jumal"?
الكلب prononcas "al-kalbu" aux "al-kalab"?
الديك prononcas "ad-dīku" aux "al-adaīka"?
نعم prononcas "na'an" aux "na'ma"?

Dankon por via helpo.

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-12 15:08:11

nornen:Nun la problemo estas, ke en mia libro ofte oni pronocas la vortojn malsame ol je google translate.
Ne fidu neniun elektronika tradukanto. Ankaŭ, vi devas scii ke la araba havas plurajn dialektojn. Eĉ norma araba ne estas perfekte normigitaj.

Bonvolu korekti mian gramatikon erarojn

nornen (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-12 23:49:19

Alkanadi:
nornen:Nun la problemo estas, ke en mia libro ofte oni pronocas la vortojn malsame ol je google translate.
Ne fidu neniun elektronikan tradukanton. Ankaŭ, vi devas scii ke la araba havas plurajn dialektojn. Eĉ norma araba ne estas perfekte normigita-.

Bonvolu korekti miajn gramatikajn erarojn
Dankon por via respondo. Mi ektimas ke la malsamecoj estas sxuldataj al la malsameco inter CA kaj MSA.

Reen al la supro