Hozzászólások: 14
Nyelv: Esperanto
Rodrigoo (Profil megtekintése) 2008. március 14. 21:40:24
Dum ilia vojaĝado lia patro faradis ekzercojn por ke li ne forgesu la lingvojn.
Sammondane,
Ĥod
TESS (Profil megtekintése) 2008. március 14. 22:56:58
Rodrigoo:Mi gastigis belgan esperantan familion. Hejme ili parolas nur esperanton, kaj la vivo intruis la nederlandan al la knabo. La knabiĉo post 3 monatoj en Usono jam lernis la anglan, jes, mi mem vidis lin angle komukikiĝi. La knabo jam eklernis la francan kaj la germanan.
Dum ilia vojaĝado lia patro faradis ekzercojn por ke li ne forgesu la lingvojn.
Sammondane,
Ĥod
Bert (Profil megtekintése) 2008. március 16. 13:38:58
En la monda asocio UEA ekzistas "Familia Rondo" por Esperanto-familioj: http://uea.org/rondo_familia/index.html
Ĝi eldonas revuon "Familia Esperanto".
Ekzistas dissendolisto "DENASK-L", kiu diskutas pri hejma uzo de Esperanto kiel denaska kaj familia lingvo, do temas ankaŭ pri denaskuloj: http://www.helsinki.fi/~jslindst/denask-l.html
Ekzistas ĉiusomera "Renkontiĝo de Esperanto-Familioj" (REF), kiu en 2008 okazas en la franca kastelo Grezijono: http://bertosch.free.fr/ref2008
Krome, por infanoj, kies gepatroj iras al Universala Kongreso, 2008 en Roterdamo, ekzistas "Internacia InfanKongreseto" (IIK): http://bertosch.free.fr/iik2008/index.html
Informas Bert SCHUMANN el Francujo. Por havi pli da informoj, kontaktu min je retadreso: bertox ĉe free.fr (Mi ne legas ĉi tie viajn reagojn*)
vmel (Profil megtekintése) 2008. március 17. 8:49:00
Bert:Esperanto-familioj ekzistas delonge kaj tutmonde. Ambaŭ gepatroj estas e-istoj, foje el la sama lando kaj lingvo, foje el diversaj. Kutime al la infano parolas, la patrino la enlandan lingvon, la patro E-on....k ĝuste tio estas la principa eraro!
La patrino pasigas kun la infano 10-20-oble pli da tempo ol la patro, tial se ŝi uzos la lingvon de la medio - do nur tiun lingvon la infano ekposedos. Maloftaj diroj de la patro NE SUFIĈOS, se neniu krom li parolos E-on en ĉeesto de la infano.
Do, ke la infano libere ekposedu E-on, ĝin devas sisteme uzi LA PATRINO (k dezirinde ankaŭ la patro).