Към съдържанието

Ĉu skajpi aŭ skajpumi?

от haydn, 19 август 2014

Съобщения: 7

Език: Esperanto

haydn (Покажи профила) 19 август 2014, 06:04:14

Ĉu "skajpi" aŭ "skajpumi"?

PMEG: Superfluaj UM

Krome estas aliaj simile firmaaj neologismoj. Ekz. "gugli" - ĉu kun aŭ sen UM? Mi preferas la senan, ĉar estas evindente, kion oni faras per Skajpo, tamen mi iom hezitas. Ĉu estiĝos rigoraj opinioj ĉi-rilate?

Alkanadi (Покажи профила) 19 август 2014, 14:54:31

haydn:Ĉu "skajpi" aŭ "skajpumi"?

PMEG: Superfluaj UM

Krome estas aliaj simile firmaaj neologismoj. Ekz. "gugli" - ĉu kun aŭ sen UM? Mi preferas la senan, ĉar estas evindente, kion oni faras per Skajpo, tamen mi iom hezitas. Ĉu estiĝos rigoraj opinioj ĉi-rilate?
Mi estas nur komencanto sed mi kredas ke ĝi devus esti:
Skajpo = Programo
Skajpi = Nomi iun uzante Skajpo

Ĉi tiu estas mia fonto

Se mia posteno havas gramatikajn erarojn, diru al mi. Dankon

tommjames (Покажи профила) 19 август 2014, 15:36:29

Ŝajnas al mi ke Skajp' estas sufiĉe nova aldono al la lingvo ke la signifo de la verbformo verŝajne ne estas firme fiksita. Tial oni rajtas uzi "skajpi" por la plej oportuna signifo, kaj laŭ mi tio estas "uzi Skajpon por komuniki kun homoj". Tio ankaŭ kongruas kun la kutima senco de verbigita ilo en Esperanto, kiu estas "uzi tiun ilon".

Se la verbo jam havus alian fiksan signifon tio necesigus uzi -um, sed ĉar tia alia signifo ne ekzistas, laŭ mi oni ne devas uzi -UM kaj sekve oni ja povus nomi tion iom "superflua". Sed mi feliĉe uzus ambaŭ formojn.

haydn (Покажи профила) 21 август 2014, 17:58:57

Mi iom cerbumis la aferon. Jen rezulto:

Skajpo ja estas nur unu ilo por rete telefoni. Eble oni prefere verbigu ĝeneralan pri reta interparolado terminon. Do kia nomiĝus tia aplikaĵo, se ĝi nomiĝus logike? Mm... Eble rettelefonilo, retinterparoliloretbabililo.

Aliflanke...
rettelefonil(um)i
retinterparolil(um)i
retbabilil(um)i
...aĉ, tro komplike!

Bonvolu komenti mian vanetan cerbumadon. ridego.gif

nigrarozo (Покажи профила) 21 август 2014, 18:06:58

Por ne tro cerbumi mi konsilas "skajpumi". ridulo.gif

Rugxdoma (Покажи профила) 21 август 2014, 21:04:26

Skajp-paroli, skajpdiskuti,... Mi preferus pli ĝeneralajn terminojn, sed "retinterparoli" estas tro ĝenerala. Ĝi povas enhavi en si ankaŭ retposton, skribitan tujmesaĝilon k.t.p.

haydn (Покажи профила) 24 август 2014, 06:57:05

nigrarozo:Por ne tro cerbumi mi konsilas "skajpumi". ridulo.gif
ridulo.gif

Baldaŭ versioj ŝajnas sufiĉe disvastiĝintaj... Mi pensas, ke mi mem venonttempe tamen uzu "skajpi".
Jen interesaĵo: Neceso kaj sufiĉo

Обратно нагоре