Til indholdet

Demandoj...

af Dustin2557, 21. aug. 2014

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

Dustin2557 (Vise profilen) 21. aug. 2014 03.09.56

Kio estas la diferencoj de "ke" kaj "tio"?

Ankaŭ, Kiel faras vi uzi "ĉu" kaj "ĉi" en oni kondamnon?

Kaj, se io mi havas diris esti malĝustan. Bonvole lasu min konas.

Mi komencis lerni Esperanton tri kvar semajnoj ,kaj Mi estas oni indiĝino angla parolanto.

Do, Saluton kaj Mi estas feliĉa esti tien.

Ankaŭ, Ekzemploj bonvole!

Dankon!

nornen (Vise profilen) 21. aug. 2014 07.00.37

"Ke" ekigas subpropzicion.
Ekzemploj:

Mi vidas, ke vi estas komencanto.
Ke vi estas komencanto, estas bonege.
Mi diras ĉi tion, por ke vi plu lernu.

"Tio" estas montrilo.
Ekzemploj:

Kion vi volas? - Tion!
Ĉu vi vere diris tion? - Mi ne diris tion, mi diris alian aferon.
Tio ĉi ĉangrenas min.

"Ĉi" signas proksimecon.
Ĉu vi volas tion (apud vi) aŭ tion ĉi (apud mi)?

"Ĉu" ekigas demandon sen demanda vorteto.
Ĉu vi volas? - Jes, mi volas.
Ĉu estas danĝere resti kun leono? - Jes, resti kun leono estas danĝere.
Ĉu? - Hm.

sergejm (Vise profilen) 21. aug. 2014 07.12.49

Mi korektos viajn erarojn:
«Kio estas la diferenco inter "ke" kaj "tio"?

Ankaŭ, Kiel vi uzas "ĉu" kaj "ĉi" en oni kondamnon(?, mi ne komprenis kion vi volis diri; "ĉu" komencas demandon, "ĉi" proksimigas "tiun", t.e. faras "this" el "that" )?

Kaj, se io, kion mi diris, estas malĝusta, bonvolu ekspliki, ke mi konu.

Mi komencis lerni Esperanton tri-kvar semajnojn antaŭ, kaj mi estas denaska angla parolanto.

Do, Saluton kaj mi estas feliĉa esti ĉi tie.

Ankaŭ, ekzemplojn, bonvolu!

Dankon!»
"Ke" komencas frazparton, kiu tuta estas objekto aŭ subjekto de alia frazparto.
Se objekto de la unua frazparto estas subjekto de la dua frazparto aŭ male, oni uzas "tion, kio", "tio, kion", "tiun, kiu" aŭ "tiu, kiun"

sudanglo (Vise profilen) 21. aug. 2014 08.50.30

Esperanto distingas inter du kazoj, kie la angla povas uzi saman vorton (that). Anglalingve oni dirus:

I didn't say that.

I didn't say that you were stupid.

En la unua kazo oni dirus en Esperanto mi ne diris tion. La 'tio' rolas pronome. Iel kiel 'it' en la frazo I didn't say it.

Sed en la dua kazo oni ligas du ellaboritaj ideoj I didn't say kaj You are stupid. Por tio oni uzas 'ke' por enkonduki la duan ideon. Do, mi ne diris ke vi estas stulta.

Foje oni eĉ uzas ambaŭ 'tio' kaj 'ke'. La problemo estas tio, ke vi ĉiam malfruas (the problem is (this), that you are always late). Tio povas estis afero de stilo. Oni ankaŭ povas diri la problemo estas, ke ....

Sed uzante prepozicion oni devas uzi kaj tio kaj ke.

mi ankoraŭ ne parolis pri tio, ke ...
la problemo kuŝas en tio, ke ..

Oni ne povas diri 'pri, ke' aŭ 'en, ke'

Dustin2557 (Vise profilen) 21. aug. 2014 17.58.44

Dankon por la klarigoj kaj por la ekzemplojn. Mi komprenas nun. Dankon ĉiu!

Tilbage til start