Wpisy: 5
Język: Esperanto
HaleBopp (Pokaż profil) 23 sierpnia 2014, 06:52:16
sudanglo (Pokaż profil) 23 sierpnia 2014, 08:22:46
Ĉu estas diferenco inter diskuti artikolon kaj diskuti pri artikolo? Eble estas nuanco.
Pridiskuti estas ĉiam transitiva.
HaleBopp (Pokaż profil) 23 sierpnia 2014, 08:59:38
sudanglo:En la Tekstaro vi trovos akuzativon post diskuti kaj ankaŭ diskuti pri.Jes kaj ankaŭ vortojn kiel "diskutata afero", kio pruvas ke diskuti povas esti transitiva. Sed tio estas malofta kaj mi min demandas ĉu tiu dirmaniero ne estas evitinda arkaismo. Kaj ĉu oni nun preferu la vorto "pridiskuti".
Urho (Pokaż profil) 28 sierpnia 2014, 11:58:35
HaleBopp:ankaŭ vortojn kiel "diskutata afero", kio pruvas ke diskuti povas esti transitiva. Sed tio estas malofta kaj mi min demandas ĉu tiu dirmaniero ne estas evitinda arkaismo. Kaj ĉu oni nun preferu la vorto "pridiskuti".Laŭ PG (aŭ PAG) oni povas diri pasive "diskutata afero", kvankam la verbo (radiko) estas netransitiva. Se vi havas koncernan gramatikon, bv. legi na § 119 (B. – Pasiva voĉo). Do, miakomprene la verbo diskuti estas netransitiva kaj la verbo pridiskuti transitiva.
HaleBopp (Pokaż profil) 28 sierpnia 2014, 21:42:49
ReVo ne faras tiun diferencon kaj eble nur pro nekompleteco. Sed se oni konsideras tiun verbon netransitiva, do nur la pasiva formo "pridiskutata afero" povas ekzisti.
Mi do faros ekzakte kiel en la franca. Estos tute simple por mi!
Ne estas la unua fojo kiam mi konstatas nekoherecon pri transitiveco inter PIV kaj ReVo (ekzemple kun "zumi", "subiri"...). Bedaŭrinde Esperanto estas ankoraŭ tro juna lingvo. Ĉio ne okazas unuvoĉe.