Mergi la conținut

Tikla demando pri "tajd'o"

de akueck, 23 august 2014

Contribuții/Mesaje: 32

Limbă: Esperanto

hilex (Arată profil) 24 august 2014, 08:56:32

nornen:
hilex:
UZES:Jen kion skribas PIV:

tajd/o. Alterna k perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas k malflusas;
(f) la koro vane serĉas eskapon de l’ minaca sanga tajdo; ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. ☞ fluso.
alta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
basa tajdo, malalta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
intertajda zono. Zono inter la niveloj de la plej altaj k plej malaltaj tajdoj. ☞ marbordo
morta tajdo. Eksterordinare malalta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras opozicie en la meridiano, t. e. je la lunkvaronoj.
sizigia tajdo. Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno k Luno staras samtempe en la meridiano, t. e. je plenluno k novluno.
"Tajdo" estas senbezona esenco. Tial ĝi ne estas oficialigita ĉar jam estas vortoj por tiu fenomeno.
Kiuj estas tiuj vortoj?
"Alfluo" kaj "refluo" ( aŭ "defluo" ) kiel fenomenoj. "Fluso" kiel tempo kiam okazas tiuj fenomenoj. Ili plene sufiĉas.

UZES (Arată profil) 24 august 2014, 11:21:43

ŝajnas al mi, ke ankaŭ la radiko "subtil'" senutilas ĉi tie !!!

akueck (Arată profil) 24 august 2014, 11:43:38

UZES:Jen kion skribas PIV:

tajd/o. Alterna k perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas k malflusas;
(f) la koro vane serĉas eskapon de l’ minaca sanga tajdo; ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. ☞ fluso.
alta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
basa tajdo, malalta tajdo. Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
Jes. Sed prie estas - lau Sergio Pokrovskij - malperfektajhoj:

"Nek la senco de tia duvorta termino (= «la alta oscilo»?), nek la difinanta teksto («la du tajdoj» = «la du osciloj»?) akordigeblas kun la ĉi-supra difino de «tajdo». Kompreni ĉi tiujn difinojn maleblas, ĉar ili estas logike difektaj. Ekzemploj mankas. Sed estas klare, ke «alta tajdo» certe ne estas speco de «tajdo»; t.e. ke la senco de la vortokombino «alta tajdo» ne deriveblas el la sencoj de ĝiaj partoj. Oni tamen povas supozi, ke temas pri fazo de «tajdo», pri tia fazo kiu entenas la fluspinton. Tio povus esti simple «fluso» —resp. «malfluso» (efektive, en la Reto troveblas tia identigo: fluso = alta tajdo), aŭ eble tia fazo de tajdo, dum kiu la marnivelo (mal)superas la averaĝan. Tia uzo efektive troveblas en la literaturo ..."

Do kion fari?

hilex (Arată profil) 24 august 2014, 12:00:38

UZES:ŝajnas al mi, ke ankaŭ la radiko "subtil'" senutilas ĉi tie !!!
Sed "tajdo" estas nur paŭsaĵo de angla "tide". Por kio oni bezonas ĝin? Ĉu efektive mankas internaj ebloj de Esperanto por reprodukti tiujn subtilaĵojn?
Se anstataŭ penoj trovi la eblojn fari subtilaĵojn ene de Esperanto ni enprenos vortojn de naciaj lingvoj, tiam estos malordo. Mi, ekzemple, povus voli aldoni al Esperanto iun rusan vorton bonege transdonanta iun subtilaĵon, kiu mankas en alia lingvo.

akueck (Arată profil) 24 august 2014, 13:02:27

hilex:

Sed "tajdo" estas nur paŭsaĵo de angla "tide".
Kredeble jes. Prie indikas precipe la transpreno de "high tide" en Esperanton, nome kiel "alta tajdo".

hilex:Por kio oni bezonas ĝin?
En Germanujo chiujare estas publikigata la "Gezeitenkalender" (tajdkalendaro). Esprimi tiun chi vorton nur per oficialaj/Fundamentaj radikoj rezultigas monstrojn, kiel ekzemple "Kaldendaro de alflu- kaj reflu-ches-tempoj" au "Kalendaro de la tempoj de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj".

hilex (Arată profil) 24 august 2014, 13:25:31

akueck:

Ruse ankaŭ ne eblas fari tion mallonge --- "Календарь приливов и отливов". Esperante oni povas skribi --- "Kalendaro de flusoj kaj malflusoj". Estas senbezone plene kopii eblojn de via lingvo.

akueck (Arată profil) 24 august 2014, 14:14:15

hilex:
akueck:
hilex:

Sed "tajdo" estas nur paŭsaĵo de angla "tide".
Kredeble jes. Prie indikas precipe la transpreno de "high tide" en Esperanton, nome kiel "alta tajdo".

hilex:Por kio oni bezonas ĝin?
En Germanujo chiujare estas publikigata la "Gezeitenkalender" (tajdkalendaro). Esprimi tiun chi vorton nur per oficialaj/Fundamentaj radikoj rezultigas monstrojn, kiel ekzemple "Kaldendaro de alflu- kaj reflu-ches-tempoj" au "Kalendaro de la tempoj de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj".
Ruse ankaŭ ne eblas fari tion mallonge --- "Календарь приливов и отливов". Esperante oni povas skribi --- "Kalendaro de flusoj kaj malflusoj".
Sed via propono malobeas la premison uzi nur oficialajn/Fundamentajn radikojn: "Flus'" ne estas tia.

Rugxdoma (Arată profil) 24 august 2014, 18:50:25

En la finna oni diras "vuorovesi". Tiu signifas "alternakvo", aŭ "periodakvo".

hilex (Arată profil) 24 august 2014, 22:32:54

akueck:
hilex:
akueck:
hilex:

Sed "tajdo" estas nur paŭsaĵo de angla "tide".
Kredeble jes. Prie indikas precipe la transpreno de "high tide" en Esperanton, nome kiel "alta tajdo".

hilex:Por kio oni bezonas ĝin?
En Germanujo chiujare estas publikigata la "Gezeitenkalender" (tajdkalendaro). Esprimi tiun chi vorton nur per oficialaj/Fundamentaj radikoj rezultigas monstrojn, kiel ekzemple "Kaldendaro de alflu- kaj reflu-ches-tempoj" au "Kalendaro de la tempoj de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj".
Ruse ankaŭ ne eblas fari tion mallonge --- "Календарь приливов и отливов". Esperante oni povas skribi --- "Kalendaro de flusoj kaj malflusoj".
Sed via propono malobeas la premison uzi nur oficialajn/Fundamentajn radikojn: "Flus'" ne estas tia.
Bone, se ni volas la plenan purecon de la lingvo, ni povas stariĝi sur la simplaj "alfluo" kaj "defluo" ( aŭ "refluo" ) kaj ankaŭ aldoni al ili la tempan sencon, kiel en rusa lingvo. Tiele "Kalendaro de alfluoj kaj defluoj".

hilex (Arată profil) 24 august 2014, 23:30:29

Terurĉjo:
hilex:Ruse ankaŭ ne eblas fari tion mallonge --- "Календарь приливов и отливов". Esperante oni povas skribi --- "Kalendaro de flusoj kaj malflusoj". Estas senbezone plene kopii eblojn de via lingvo.
ge-flus-kalendaro lango.gif
Ankaŭ mi pensis pri tiu problemo. ridulo.gif
Estus bone, se kiel en ĉina lingvo oni povus fari novajn vortojn per la kombinado de du malaj laŭsence vortoj. Ekzemple, en la ĉina 多少 egalas "kiom" kaj konsistas el du partoj 多=multe kaj 少=malmulte. Esperante tamen tio aspektus ne tre bele ( "multemalmulte" ). Tial estus bone elpensi iun prefikson por tio.

Înapoi mai sus