Naar de inhoud

scii aŭ koni?

door Dustin2557, 25 augustus 2014

Berichten: 5

Taal: Esperanto

Dustin2557 (Profiel tonen) 25 augustus 2014 20:37:01

Kio estas la diferencon inter la du?

Ĉu ne ambaŭ la samon?

orthohawk (Profiel tonen) 26 augustus 2014 00:02:46

Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?

Ĉu ne ambaŭ la samon?
scii estas kiel hispana saber.
koni estas kiel hispana conocer.

yugary (Profiel tonen) 7 september 2014 11:19:59

Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?

Ĉu ne ambaŭ la samon?
Oni scias fakton. Oni konas personon aŭ aĵon.
"Mi konas vian amikinon, sed mi ne scias kie ŝi loĝas."

Clarence666 (Profiel tonen) 17 september 2014 13:16:01

Terurĉjo:
Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?
Ĉu ne ambaŭ la samon estas sinonimoj?
kiu estas diferenco inter ili? - ĉar vin interesas diferenco de la signifoj de la verboj, sed ne la signifo de la vorto "diferenco" mem
Kio estas la problemo pri la vorto "diferenco"?

Eble ankaux "kia estas la diferenco inter" ... ?

> Oni scias fakton. Oni konas personon aŭ aĵon.

Sed kia estas la diferenco inter "scio" kaj "kono"?

akueck (Profiel tonen) 17 september 2014 13:51:34

Dustin2557:Kio estas la diferencon inter la du?
En PIV, sub "koni", estas jena klarigo: "Inter scii k koni la diferencon bone montras jenaj ekz-oj: mi konas tiun poemon = mi ghin legis k iom scias pri ghia enhavo; mi scias tiun poemon = mi povas ghin lauvorte reciti."

Terug naar boven