Skip to the content

Esperantujo kaj la mondo ĉirkaŭe

by nornen, August 28, 2014

Messages: 14

Language: Esperanto

Christa627 (User's profile) October 2, 2014, 6:29:59 PM

Koracio:
ĉevino:Se ja estus 2 000 000 da esperantistoj en la mondo, oni jam estus trovinta la rimedon tion pruvi almenaŭ por pli bone propagandi...

Ĉar tia pruvo ne disponeblas, oni diras inter 100 000 kaj 2 000 000, kiu estas la taksita nombro de personoj kiuj eklernis esperanton, eĉ ne (plu) pratikante kaj supoze ke ili ne forgesis aŭ ne forpasis...

Se oni kalkulos la nombro de kiuj partoprenas iun E-organizaĵon en la tuta mondo, oni penos atingi la 100 000 kaj certe stagnos ĉirkaŭ kelkdek miloj da...

Do la respondo al la demando "kiom da esperantistoj" estu 100 000 maksimume...
Mi ne estas en iu E-organizaĵo, do mi ne estas Esperantistino.
Ankaŭ mi ne estas membro de organizaĵo. Mi certas, ke ekzistas multaj aliaj Esperantistoj kiuj ne estas membroj de organizaĵoj.

Koracio:Restujo ne konas pri Esperantujo. Ĝi eĉ ne scias, ke Esperantujo ekzistas.
Jes, en mia sperto, kiam mi mencias Esperanton al iu, tiu demandas al mi kio ĝi estas, aŭ diras ke ĝi estas morta lingvo kiun neniu uzas.

Christa627 (User's profile) October 2, 2014, 6:40:57 PM

Rangel_Castro:Mi studas biologiajn sciencojn kaj esperanto helpas min pri sciencaj nomoj de specioj. Ekzemple, mi ĵus malkovris, ke la scienca nomo de "tâmara" (portugallinva nomo) estas Phoenix dactylifera, sed unue mi lernis la esperantan vorton "Daktilo". Do, se iam mi provos memori la sciencan nomon, mi scios ke ĝi similas al "daktilo" kaj tio tre helpos. ^^
Jes, en sciencaj nomoj estas multe da la latina, kaj en Esperanto estas multe de la latina. Iuj diras, ke oni lernu la latinan por pli bone kompreni la anglan kaj aliajn lingvojn, kaj por kompreni sciencan terminologion. Sed por mi, Esperanto jam funkcias tiel, kaj estas pli facila ridulo.gif. Laŭ la Interlingvaa Vikipedio, Interlingvao estas la "nova latina." Kiu bezonas tion? Esperanto sufiĉas, kaj estas (miaopinie) multe pli bela kaj kohera.

kaŝperanto:
robbkvasnak:Kiam mi estas eksterlande - kaj eĉ foje enlande - mi simple uzas Esperanton en publika vivo kaj vidu! Preskaŭ ĉiu komprenas min sed neniu demandas kiun lingvon mi parolas!
Ĉu vere? Kien vi vizitis, kie oni komprenas Esperanton? Se mi parolas Esperante enlande oni aspektus tre konfuzita. Eble mi hispanparolantaj amikoj povas kompreni iujn de la vortoj.
Se mi parolas Esperanton enlande, tiuj kiuj konas min forkuras, kaj tiuj kiuj ne konas min aspektas konfuzita.

kaŝperanto (User's profile) October 2, 2014, 8:08:05 PM

Christa627:
kaŝperanto:
robbkvasnak:Kiam mi estas eksterlande - kaj eĉ foje enlande - mi simple uzas Esperanton en publika vivo kaj vidu! Preskaŭ ĉiu komprenas min sed neniu demandas kiun lingvon mi parolas!
Ĉu vere? Kien vi vizitis, kie oni komprenas Esperanton? Se mi parolas Esperante enlande oni aspektus tre konfuzita. Eble miaj (oops) hispanparolantaj amikoj povas kompreni iujn de la vortoj.
Se mi parolas Esperanton enlande, tiuj kiuj konas min forkuras, kaj tiuj kiuj ne konas min aspektas konfuzita.
Hah, ja. Mi estis iom antaŭtima kiam mi diskutigis ke me parolas Esperanton al mia koramikino. Sed ŝi jam konis aliulo kiu parolas la elfa, do mi eble ne ŝajnis tro stranga. okulumo.gif
Eble mi konvinkus ŝin lerni Esperanton iam...

Mi fojfoje diskutigas Esperanton kun miaj geamikoj, sed neniu zorgas. malgajo.gif

domestro (User's profile) October 7, 2014, 5:31:08 PM

Koracio:Mi ne estas en iu E-organizaĵo, do mi ne estas Esperantistino.

Restujo ne konas pri Esperantujo. Ĝi eĉ ne scias, ke Esperantujo ekzistas.
Mi malkonsentas kun ambaŭ asertoj.

Esperantisto estas vorto kun sufikso "-isto", sed tio ne nepre signifas iun "-ismon" komunan por ĉiuj Esperantistoj. Male. Laŭ Bulonja deklaracio "Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo." Do Koracio estas Esperantist(in)o, ĉar ŝi uzis Esperanton por diskuti en ĉi-forumo.

Restujo konas pri Esperantujo. Mi mem parolis pri Esperanto en Slovaka Radio (6:15) kaj raportaĵo de SES 2014 Nitra elsendiĝis en Televido Markíza. Nature, tio ne estas interesa por ĉiuj.

Sed kontaktoj inter Esperantujo kaj Restujo laŭ mi ekzistas danke al Esperantistoj kiuj aktivas en Restujo (fakte en variaj restujaj mondoj, ĉar ne estas unu). Ekzemple Benny Lewis kaj Judith Meyer estas Esperantistoj sukcese aktivaj en mondo de lingvolernantoj. La kontakto ne estas nepre en Esperanto, sed iam eĉ komercistoj negocas en Esperanto.

Tamen estas stranga dividi mondon en "Esperantujon" kaj "Restujon", ĉar tio estas kontraŭ la interna ideo. Homo estas homo, ne anglo, ne franco, ne Esperantisto. Internacia planlingvo estas por unuigo, ne por divido de homoj. Ekzistado de Esperanta kulturo (kaj "Esperantujo" ) estas sendependa fenomeno, ĉar verŝajne lingvo sen kulturo ne eblas. Kromesperantaj planlingvoj volonte ne havas identecan funkcion, kio povas esti kialo de iliaj malsukcesoj kompare al Esperanto.

Back to the top