Naar de inhoud

Esperantujo kaj la mondo ĉirkaŭe

door nornen, 28 augustus 2014

Berichten: 14

Taal: Esperanto

nornen (Profiel tonen) 28 augustus 2014 03:48:32

Vi, altestimata leganto, certe estas Esperantujano, ĉar alie vi ne legus tiun ĉi tekston. Esperantujo havas pli mapli 100.000 ĝis 2.000.000 anojn, kio reprezentas pli mapli 0,001% ĝis 0,03% de la loĝantaro de la mondo.
Tamen tio fakte ne gravas. Esperantujo estas mojosega loko, plena je mojosegaj samideanoj. Plena je denaskuloj, spertuloj kaj ĉiamaj komencantoj. Ni Esperantistoj povas ekkoni samideanojn el la tuta mondo, babili kun ili, viziti ilin, interŝanĝi bagatelajn kaj gravajn ideojn kun ili, ekami ilin kaj fari kun ili pliajn denaskulojn.
Ni povas fari ĉion ĉi, dum ni ne forlasas la sekurajn limojn de Esperantujo. Sed: ĉu estas kontaktejoj inter Esperantujo kaj Restujo? Ĉu estas okazoj kiam tiuj ĉi du mondoj miksiĝas?

Mi persone, ekzemple, havas ŝatokupon: kapti katfiŝojn. Mi estas agema ano de katfiŝkapta forumo. Mi legas katfiŝkaptan ĵurnalon. Mi parolas kun samideanoj pri la katfiŝkapto. Eble iam mi partoprenos en Internacia Katfiŝkapta Kongreso. Mi ekkonigis al mia sendefenda filo la katfiŝkapton. Kaj sendube, mi enuigas nekatfiŝkaptulojn –eble kiel vi– per mia katfiŝkaptemeco. Mi neniam skribus en mia vivprotokolo: Mi estas katfiŝkaptisto. Ĉu mi diradis “katfiŝkapto” aŭ “Esperanto”?

Kio okazis pri la celo, igi Esperanton internacia helplingvo? Sendube ĝi ja estas internacia, tamen kiun ĝi helpas? Kiom da malfeliĉaĵoj estas evititaj, ĉar iu parolas Esperanton; kiom da feliĉaĵoj ne okazas, ĉar iu ne parolas Esperanton?

Se mi pasigas la libertempon en Esperanta forumo, mi estas en Esperantujo. Se mi disvolvas Esperantan retpaĝon (t.e. retpaĝon pri Esperanto, kaj ne Esperantlingvan retpaĝon pri alia afero, ekz. la katfiŝkapto) kaj parolas Esperanton kun la teamanoj, mi estas en Esperantujo. Kiam mi iras al Esperanta Kongreso kaj babilas kun samideanoj, mi estas en Esperantujo. Kiam mi aniĝas al loka Esperanto-klubo, mi estas en Esperantujo. Kiam mi abonas #Esperanto, mi estas en Esperantujo.

Do mi volus demandi al vi, altestimata leganto: Kiel helpas vin Esperanto ekster Esperantujo? Kiel uzas vi Esperanton ekster Esperantujo? Kiam vi diris: Ho, se mi ne scius Esperanton, mi ne scius kion mi faru?

Kiam vi proksimiĝis al biletejo en alia lando, kies lingvon vi ne komprenis, kaj vi sukcesis aĉeti viajn biletojn parolante Esperanton? Kiam vi elŝutis la Esperantan version de dokumento, ĉar la origina versio estis en nekonata lingvo? Kiam vi premis “2” en la telefono, ĉar la ĝentila robota voĉo diris al vi: Premu “1” por la angla kaj premu “2” por Esperanto?

Ĉu estas kontaktejoj inter Esperantujo kaj Restujo? Ĉu Esperanto ekzistas nur en Esperantujo mem?

Kie ni estas post pli ol 100 jaroj?

raffadalbo (Profiel tonen) 29 augustus 2014 17:39:56

nornen:Kio okazis pri la celo, igi Esperanton internacia helplingvo? Sendube ĝi ja estas internacia, tamen kiun ĝi helpas? ... Kiel helpas vin Esperanto ekster Esperantujo? Kiel uzas vi Esperanton ekster Esperantujo? ... Ĉu Esperanto ekzistas nur en Esperantujo mem? Kie ni estas post pli ol 100 jaroj?
Esperanto estas kiel semo. Se vi subteras semon de pomarbo, kion vi vidos la postan tagon? Krudan teron aŭ tujajn pomojn? Necesas tempo, antaŭ la unua pomo.

Aldone, vi ne povas certi ke la arbo naskiĝos, ke ĝi kreskos, ke ĝi ne malsaniĝos. Sed vi havas esperon. Espereble, post longa tempo, vi manĝos pomojn; kaj ne nur vi, ankaŭ viaj geamikoj kaj gefiloj.

Doktoro Esperanto ne estis stultulo, kiam li elektis tian kromnomon. Estas pli bele riski pro espero kiu, kvankam malcerte, celas plibonigi la mondon, ol vivi sen tiaj esperoj kaj celi nur tujan utilecon.

Do, Esperanto helpas min kiam mi rigardas min mem ĉe spegulo. Mi povas diri: mi estas kontenta pro miaj esperoj, kaj pro mia eta kontribuo al pli justa estonteco. Kaj helpas min renkonti aliajn homojn kiuj konsentas kun mi pri tiu deziro: do mi ne sentas min sola en miaj esperoj.

nornen (Profiel tonen) 29 augustus 2014 17:49:00

raffadalbo:
nornen:Kio okazis pri la celo, igi Esperanton internacia helplingvo? Sendube ĝi ja estas internacia, tamen kiun ĝi helpas? ... Kiel helpas vin Esperanto ekster Esperantujo? Kiel uzas vi Esperanton ekster Esperantujo? ... Ĉu Esperanto ekzistas nur en Esperantujo mem? Kie ni estas post pli ol 100 jaroj?
Esperanto estas kiel semo. Se vi subteras semon de pomarbo, kion vi vidos la postan tagon? Krudan teron aŭ tujajn pomojn? Necesas tempo, antaŭ la unua pomo.

Aldone, vi ne povas certi ke la arbo naskiĝos, ke ĝi kreskos, ke ĝi ne malsaniĝos. Sed vi havas esperon. Espereble, post longa tempo, vi manĝos pomojn; kaj ne nur vi, ankaŭ viaj geamikoj kaj gefiloj.

Doktoro Esperanto ne estis stultulo, kiam li elektis tian kromnomon. Estas pli bele riski pro espero kiu, kvankam malcerte, celas plibonigi la mondon, ol vivi sen tiaj esperoj kaj celi nur tujan utilecon.

Do, Esperanto helpas min kiam mi rigardas min mem ĉe spegulo. Mi povas diri: mi estas kontenta pro miaj esperoj, kaj pro mia eta kontribuo al pli justa estonteco. Kaj helpas min renkonti aliajn homojn kiuj konsentas kun mi pri tiu deziro: do mi ne sentas min sola en miaj esperoj.
Multan dankon pro via bonega respondo. Ĝi pensigas min multe.

Koracio (Profiel tonen) 31 augustus 2014 18:05:53

ĉevino:Se ja estus 2 000 000 da esperantistoj en la mondo, oni jam estus trovinta la rimedon tion pruvi almenaŭ por pli bone propagandi...

Ĉar tia pruvo ne disponeblas, oni diras inter 100 000 kaj 2 000 000, kiu estas la taksita nombro de personoj kiuj eklernis esperanton, eĉ ne (plu) pratikante kaj supoze ke ili ne forgesis aŭ ne forpasis...

Se oni kalkulos la nombro de kiuj partoprenas iun E-organizaĵon en la tuta mondo, oni penos atingi la 100 000 kaj certe stagnos ĉirkaŭ kelkdek miloj da...

Do la respondo al la demando "kiom da esperantistoj" estu 100 000 maksimume...
Mi ne estas en iu E-organizaĵo, do mi ne estas Esperantistino.

Restujo ne konas pri Esperantujo. Ĝi eĉ ne scias, ke Esperantujo ekzistas.

robbkvasnak (Profiel tonen) 30 september 2014 16:53:16

Do vi estas katfiŝkaptisto - mi estas kuiristo kaj mi havas aparte multajn receptojn por prepari katfiŝaĵon. Eble vi ŝatus havi ilin. Mi eĉ gajnis premion por mia katfiŝkaserolon.

nornen (Profiel tonen) 30 september 2014 17:56:06

robbkvasnak:Do vi estas katfiŝkaptisto - mi estas kuiristo kaj mi havas aparte multajn receptojn por prepari katfiŝaĵon. Eble vi ŝatus havi ilin. Mi eĉ gajnis premion por mia katfiŝkaserolon.
Devige skiigu ilin al mi, mi petas! Mi nur pretigas ĝin ĉiam aŭ fritita aŭ kun stoko sur fajro aŭ en supo (caldo).

Sed nun jam finiĝas la katfiŝ-sezonon kaj komenciĝas la sezono de "jurel". Ĉu vi ankaŭ havas receptojn por ili?

Rangel_Castro (Profiel tonen) 1 oktober 2014 02:08:09

Mi studas biologiajn sciencojn kaj esperanto helpas min pri sciencaj nomoj de specioj. Ekzemple, mi ĵus malkovris, ke la scienca nomo de "tâmara" (portugallinva nomo) estas Phoenix dactylifera, sed unue mi lernis la esperantan vorton "Daktilo". Do, se iam mi provos memori la sciencan nomon, mi scios ke ĝi similas al "daktilo" kaj tio tre helpos. ^^

Alkanadi (Profiel tonen) 2 oktober 2014 13:46:19

raffadalbo:Aldone, vi ne povas certi ke la arbo naskiĝos, ke ĝi kreskos, ke ĝi ne malsaniĝos. Sed vi havas esperon. Espereble, post longa tempo, vi manĝos pomojn; kaj ne nur vi, ankaŭ viaj geamikoj kaj gefiloj.
Mi konsentas. Tio koncernas ion en la vivo. Kiam homoj havas esperon, ili investos tempon kaj monon.

robbkvasnak (Profiel tonen) 2 oktober 2014 14:20:27

Kiam mi estas eksterlande - kaj eĉ foje enlande - mi simple uzas Esperanton en publika vivo kaj vidu! Preskaŭ ĉiu komprenas min sed neniu demandas kiun lingvon mi parolas!

kaŝperanto (Profiel tonen) 2 oktober 2014 15:35:36

robbkvasnak:Kiam mi estas eksterlande - kaj eĉ foje enlande - mi simple uzas Esperanton en publika vivo kaj vidu! Preskaŭ ĉiu komprenas min sed neniu demandas kiun lingvon mi parolas!
Ĉu vere? Kien vi vizitis, kie oni komprenas Esperanton? Se mi parolas Esperante enlande oni aspektus tre konfuzita. Eble miaj hispanparolantaj amikoj povas kompreni iujn de la vortoj.

Terug naar boven