לתוכן העניינים

Esperanto ludo-semajnfino KoKoLoRES

של es_pi, 29 באוגוסט 2014

הודעות: 1

שפה: Esperanto

es_pi (הצגת פרופיל) 29 באוגוסט 2014, 11:11:28

De la 2a ĝis la 5a de oktobro okazos la ludosemajnfino "KoKoLoRES" en Schwerte (Germanio).
Ni renkontiĝos en domo de la naturamika asocio, vidu: http://www.naturfreundehaus-schwerte.de/haus.html
Dum la semajnfino ni multege ludos, babilos, klaĉos, komune kuiros kaj ekskursos por ekkoni iomete la regionon.
Por komencantoj ni povos organizi kurson.
Bv. informi vin pri detaloj ĉe http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php aŭ skribu al petra.dueckershoff@esperanto.de.

לראש הדף