Partoprenu la Oranĝan Renkontiĝon!
글쓴이: martin_kjellin, 2014년 8월 29일
글: 2
언어: Esperanto
martin_kjellin (프로필 보기) 2014년 8월 29일 오후 9:24:15
Por la sepa fojo, Hernusanda Esperantista Klubo (HEK) organizos la Oranĝan Renkontiĝon, kiu estis kaj estos bonetosa esperantista semajnfino kun muziko, ludoj, diskutoj, naturaj ekskursoj kaj artaj metiejoj en la vilaĝo Aspnäs ekster Hernusando (Svedio). La renkontiĝo komenciĝos la 3-an de oktobro je 18:00 kaj finiĝos la 5-an de oktobro je 13:30.
Por ricevi pli da informo kaj aliĝi al la renkontiĝo, bonvolu viziti www.esperantosverige.se.
Bonvenegon!
Por ricevi pli da informo kaj aliĝi al la renkontiĝo, bonvolu viziti www.esperantosverige.se.
Bonvenegon!
martin_kjellin (프로필 보기) 2014년 9월 9일 오후 7:57:09
Pro neatendita malkresko de la organizantaro, ni bedaŭrinde devas nuligi la planitan Oranĝan Renkontiĝon. Ni tamen esperas ke ni povos organizi ĝin aŭ/kaj alian renkontiĝon ĉi-jare aŭ venontjare.