შეტყობინებები: 20
ენა: Esperanto
robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 22 სექტემბერი, 2014 18:51:32
Mi spertis komencantojn en Esperanto ekparoli bone post kelkaj tagoj en kongreso! Memkompreneble temas pri tiuj kiuj jam parolis aliajn lingvojn. Ili gramatike eraris foje sed ĉar ili ne celis esti perfektaj kaj jam spertis lingvolernadon, ili ekbabilis.
Kiom da tempo oni bezonas por lingvolernado? Ĉiam dependas je la celoj kaj la nivelo, kion oni volas atingi. Ankaŭ temas pri la precizo atendata de la lernanto.
Mi plejverŝajne neniam parolos Esperanton kiel miajn du unualingvojn ĉar mi nenie povas uzi ĝin por ĉion fari en la vivo.
kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 22 სექტემბერი, 2014 19:39:39
Christa627:Mi senĉese lernas Esperanton dum 9 monatoj kaj povas facile legi, skribi, kaj paroli. Tamen mi ankoraŭ bezonas plibonigi mian vortprovizon, kaj ne certas pri mia aŭskulta kompreno.En mia sperto estas la vortprovizo kiu estas la fina obstaklo, almenaŭ por skribita Esperanto. Mi mem uzas muzikon kaj videojn aŭ foje podkastojn por aŭskulti Esperanton, kaj mi nur praktikas la parolado en mia aŭto nun (kaj en mia kapo kiam skribante/legante Esperanton). La aŭskultanta kaj parolanta vortprovizoj ĉiam estas malpli granda ol la leganta kaj skribanta vortprovizoj.
Centaŭro:Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 6 jaroj, ĉiutage mi studas iomete; nun mi parolas flue,sed ne sukcesas skribi sen eraroj. Laŭ mi vi ĉiuj estas vere geniuloj aŭ mensoguloj, aŭ estas mi, kiu estas ega azeno.Do vi povas paroli kaj aŭskulti Esperanton pli bone ol legi kaj skribi? Mi ne facile kredus tion, ĉar se vi povas paroli flue tiam vi povas skribi flue ankaŭ. Krom se viaj "eraroj" vere estas "mistajpaĵoj", vi ne povas flue paroli se vi ne povas flue skribi.
Pri via alia komento, mi pensas ke iuj etikedas ilin mem "altnivelaj" aŭ "fluparolantoj" kiam ili ankoraŭ ne ellernis la vortprovizon aŭ la etajn detalojn aŭ la kulturon. Mi forte dubas ke iuj estas "fluparolanto" antaŭ pluraj jaroj kaj multaj kongresoj. Kiel Robb diris, estas multe pli malfacila ol oni pensas lerni eĉ simplan lingvon kiel Esperanto. Vi pravas ke iuj estas aŭ geniuloj aŭ mensoguloj aserti ke ili estas fluparolantoj. Eble la parolantoj de tre similaj lingvoj povas progresi tre rapide, sed eĉ ili ne ellernos la vortprovizon sen iuj jaroj de studado. Eble estas pli facila ŝajni fluparolanto ol vere esti fluparolanto.
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 22 სექტემბერი, 2014 21:40:42
Do mi faris liston de oftaj radikoj / vortetoj, skribis ilin sur A4-paĝon kaj surskribis flave ĉiujn, kiujn mi jam sciis. De tempo al tempo, mi kontrolis tiele mian vortsciadon. Mi devigis min skribi tekstojn nur per tiuj vortoj, kaj kiam ne eblis, mi serĉis la vorton en vortaro. Iom post iom mi lernis nevole aliajn vortojn, sed provis mi lerni nur la tutan milvortan liston.
antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 22 სექტემბერი, 2014 22:07:01
Centaŭro:Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 6 jaroj, ĉiutage mi studas iomete; nun mi parolas flue,sed ne sukcesas skribi sen eraroj. Laŭ mi vi ĉiuj estas vere geniuloj aŭ mensoguloj, aŭ estas mi, kiu estas ega azeno.Ha ha ha!! Ne, ne, estas vi kiu estas vera geniulo. Ha ha!!
Mi ĝoje kaj laŭte ridis legante vian spritan komenton.
Kaj ne diru ke vi faras skribajn erarojn. Viatekste mi rimarkis neniun.
Miaflanke, mi ankaŭ komencis lerni E-on antaŭ 6 jaroj, sed ne sukcesas paroli tiel flue kiel mi volus. (Bone, estas ankoraŭ multe pli malbone koncerne la anglan)
Amike.
Oijos (მომხმარებლის პროფილი) 22 სექტემბერი, 2014 22:32:51
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 23 სექტემბერი, 2014 06:41:33
Centaŭro:Kvin jara infano jam parolas kun flueco, sed skribi sen eraroj certe estas alia afero. Notu bone! Mi volas konvinki neniunKvin jara denaskulo ĝuste uzas akuzativon (se liaj gepatroj ĝuste uzas ĝin).
Se vi ne estas denaskulo, vi foje faros misuzon de akuzativo, eĉ se via denaska lingvo havas akuzativon.
Pri vortprovizo: Esperanto enhavas sufiĉe multajn internaciajn vortojn, vi jam dekomence havas grandan pasivan (por legi kaj aŭdi) vortprovizon (se via denaska lingvo estas Eŭropa).
kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 23 სექტემბერი, 2014 13:19:32
Oijos:kaŝperanto, el•lerno de vortoprovizo ne eĉ eblas. Oni povas esti flua parolanto ne eĉ sciante multege da grav•etaj vortoj (mez•nivelaj). Kaj iuj ne parolas flue•maniere eĉ sian plej bonan lingvon, kvankam ilia vortoprovizo povas esti bonega.Mi ne intencis diri ke ellerni vortprovizon signifas lernado de 100% de la vortoj, sed certe estas subaro de vortprovizo kiun ĉiu fluparolanto devas koni. Mi difinus ellernadon de vortprovizo kiel la lernado de ĉi subaro.
Kaj vortproviza ellernado necesas por esti fluparolanto, sed ne male (kiel vi elmontris).
Oijos (მომხმარებლის პროფილი) 23 სექტემბერი, 2014 13:29:10
kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 23 სექტემბერი, 2014 15:00:29
Centaŭro: Kiam oni kapablas fari kaj respondi demandojn facile li/ŝi jam parolas kun flueco, eĉ se oni fuŝas kelkajn akuzativojn, ili flugas kun la vento, sed se oni skribas temas pri dokumento. Jen estas por mi la granda problemo mia kara, ĉu vi dubas? Sendu al mi vian skajpan adreson por ke ni interparolu. Kvin jara infano jam parolas kun flueco, sed skribi sen eraroj certe estas alia afero. Notu bone! Mi volas konvinki neniunJes, mi ĵus elserĉis la difinon, kaj vi priskribas la vortaran difinon de "flua". Mi supozis ke mi mem pensis ke "flua" signifas ke oni plejparte ellernis la tutan lingvon kaj skribas/parolas/pensas per ĝi kiel denaskulo.
Sed mi elmontrus ke por plenkreskuloj estas multe pli facila lerni skribi novan lingvon ol paroli ĝin. Unu el miaj samdomanoj flue parolas la hispanan lingvon, sed ne scias multe de la gramatikon. Li estas denaskulo kaj ofte parolas hispane kun siaj gepatroj, kaj mi ne povas tute kompreni lin. Sed mi vere scias pli da hispanan gramatikon ol li, kaj mi certe ne estas flua. La lernado de denaskulo estas tute malsama de la lernado de plenkreskuloj. Ni bezonas racie studi la lingvon kaj formi regulojn por lerni novan lingvon, kaj denaskuloj (infanoj) povas lerni nature nur per senĉesa praktikado.
Mi neniam renkontis kvinjaraĝulon, kiun mi taksus flua.
kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 23 სექტემბერი, 2014 15:04:14
Oijos:ellerni = lerni ĝis plena sciado, tute lerni. Tio estas la signifo de 'el' + iu verboEble la angla tradukado de ellerni estas malĝusta, tiam. Mi dirus ke "to master" iun lingvon estas sama kiel "to be fluent in" iun lingvon, sed mia difino de "flua" ne ĝustas laŭ iuj difinoj el la vortaro.