Aller au contenu

Kiom da tempo vi studis Esperanton?

de basica, 30 août 2014

Messages : 20

Langue: Esperanto

basica (Voir le profil) 30 août 2014 10:45:11

Ankaŭ, kiom da tempo ĝi prenis lerni esperanton por vi povas kompreni plejn librojn aŭ retejojn?

Mi studas esperanton eble kvin aŭ ses semajnoj (mi komencis kaj haltis multajn tempojn) kaj mi povas kompreni pli ol malpli kio homoj skribis ĉi tie aŭ ankaŭ vikipedio. Tamen, mi ne komprenas ĉiujn vorton mi vidis (eble 20% aŭ pli mi ne komprenas), sed kiam mi legis la tuta frazo mi komprenas la ideon ĝi volas diri plejparte. Mi ŝatus se mi ne bezonas la vortaro kiam mi legas, sed mi pensas tio povo estas malproksima de mi por nun.

Alkanadi (Voir le profil) 31 août 2014 17:03:46

Mi lernis Esperanton dum kelkaj monatoj. Mi legis vian tutan fosto kaj mi nur devis alklaku unu vorton, kiu estas Vikipedio. Mi komprenis cxion sen ajna helpo. Mi estas denaska angla parolanto.

Sed, estas malfacila por mi legi multe. Mi ne pensas ke mi ĝuus legi libron ĉar mi verŝajne ricevos kapo doloregas. Do, mi kredas ke ĝi prenas proksimume unu jaro se persono studas ĉiutage.

Christa627 (Voir le profil) 6 septembre 2014 19:29:16

Mi senĉese lernas Esperanton dum 9 monatoj kaj povas facile legi, skribi, kaj paroli. Tamen mi ankoraŭ bezonas plibonigi mian vortprovizon, kaj ne certas pri mia aŭskulta kompreno.

manfazil (Voir le profil) 17 septembre 2014 17:19:04

Mi lernas Esperanton dum 10 monatoj kaj povas nur legi. Mi jam provis kompreni esperantajn musikojn sed mi maltrafis! Mi studas Esperanton preskaŭ du horoj ĉiutage.

saxsoprano99 (Voir le profil) 17 septembre 2014 17:33:24

Mi studas esperanton ekde unu semajno pli kaj malpli

sergejm (Voir le profil) 17 septembre 2014 19:37:32

manfazil:Mi lernas Esperanton dum 10 monatoj kaj povas nur legi. Mi jam provis kompreni esperantajn musikojn sed mi maltrafis! Mi studas Esperanton preskaŭ du horoj ĉiutage.
Ĉe esperanto.us (kaj verŝajne ankaŭ aliloke) estas libroj samtempe en .mp3 kaj .epub . Vi povas aŭdi kaj samtempe vidi la tekston.
Por mi, estas plej malfacile aŭdi nombroj, ĉar legante mi plej ofte vidas nombrojn skribitajn per ciferoj.

Altebrilas (Voir le profil) 22 septembre 2014 07:02:05

Kompreneble, tio dependas de la denseco de la studado. Po unu horo semajne, oni bezonas almenaŭ 3 jaroj. Tio, kio estas demandinda, estas kiom da horojn vi uzis ĝis nun por lerni esperanton, por kiu rezulto? (studado+ ekzercoj + legado+ skribado en la forumoj, ktp...)

kaŝperanto (Voir le profil) 22 septembre 2014 13:23:40

ĉevino:Mi neniam studis ĝin.
Kio estas Esperanto? okulumo.gif

COUARAIL (Voir le profil) 22 septembre 2014 14:29:35

kaŝperanto:
ĉevino:Mi neniam studis ĝin.
Kio estas Esperanto? okulumo.gif
Mi estas lernonta Esperanton.

dobri (Voir le profil) 22 septembre 2014 18:40:49

Centaŭro:Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 6 jaroj, ĉiutage mi studas iomete; nun mi parolas flue,sed ne sukcesas skribas sen eraroj. Laŭ mi vi ĉiuj estas vere geniuloj aŭ mensoguloj, aŭ estas mi, kiu estas ega azeno.
Mi eklernis Esperanton malfacile jam antaŭ 40 jaroj. Unue mi nur korespondis (kun vortaro), nur post 20 jaroj mi havis eblecon paroli kun viva esperantisto. Fakte nur tiam mi lernis ankaŭ paroli. Nun mi regule legas, skribas kaj foje eĉ parolas, tamen mi ne konsideras mian konon de la lingvo eminenta. Necesas ĉiam lerni aŭ ripeti lernaĵon.

Retour au début