前往目錄

Nova Prezidanto de la Eŭropa Unio

貼文者: mbalicki, 2014年8月30日

訊息: 56

語言: Esperanto

klmn (顯示個人資料) 2014年8月30日下午11:35:03

ustra:Sinjoro Tusk estas bona marioneto (same kiel aliaj kandidatoj). Li mastras neniun solan fremdan lingvon...
Politiko estas naŭza.
Ĉu vi povus nomi 3 malmarionetajn aŭ sendependajn politikistojn aux ĉefgvidantojn, laŭ vi

ustra (顯示個人資料) 2014年8月31日上午8:04:09

mbalicki:
ustra:Sinjoro Tusk estas bona marioneto (same kiel aliaj kandidatoj).
Bona marioneto? ridego.gif Ĉu vi scias kion ajn pri Tusk?

Kies marioneto povus esti la prezidanto de partio, kiu ne melvenkas neniun elektadon ekde 2007 jaro, kaj la sola ĉefministro en tempo de la Tria Pola Respubliko, kiu estris je la tuta parlamenta oficperiodo, kaj post kio lia partio venkis ree?
Mi esperas ke vi komprenas ke mi ne atakas vin. La polan lingvon mi parolas kaj mi regule vizitas Pollandon. Ankaŭ mia intenco ne estas forpreni vian ĝojon pri tiu politka decido se vi ŝatas lin.

Koncerne politiko mi nur estas elrevigata. Tusk estas marioneto ĉar ĉiuj politikistoj estas marionetoj de ekonomio. Se li estas sukcesa signifas ke li farigas bonan laboron por la establo. Plej verŝajne estas lia nomumo nur rekompencon al Pollando por ĝia rolo en Ukrainio. Ĉu Ŝikorski, ĉu Tusk - ne gravas. Ankaŭ ne gravas kion lingvon li parolas, ĉar li estas dirata kion li devas paroli.

Voltaire:
"La arto de registaro estas, forpreni de unu klaso de burĝoj tiun multan monon kiel eble, por doni ĝin al alia klaso."

Altebrilas (顯示個人資料) 2014年8月31日上午8:32:26

Bedaŭrinde, mi ne konas lin. La eŭropaj aferoj ne ricevas grandan famon en Francio. Nur estis la debato dum la eŭroparlamentaj balotoj, sed aliiam oni evitas paroli pri Eŭropunio en mia lando. Eŭropunio kaj globalizado estas tiklaj temoj, kiujn la politikistoj (krom de la ekstremaj partioj) preferas eviti.

Mi aŭdis, ke li ne konas fremdajn lingvojn, kaj ke oni riproĉas tion al li. Sed se li estas malstulta, li povas tiuokaze elmemorigi, ke iu el liaj samlandanoj kreis neŭtralan kaj facilan lingvon, kaj proponi ĝin al la eŭropanoj...

Lakiro (顯示個人資料) 2014年8月31日上午8:56:46

ridulo.gif Necesas inviti Tuskon al nia forumo, ke instruu lin posedi Esperanton. Eŭropo devas konversacii en E-o, ja rusa hebreo el Polio verkis tiun ĉi lingvon. Cu ne? ridulo.gif

mbalicki (顯示個人資料) 2014年8月31日上午9:55:41

ustra:Koncerne politiko mi nur estas elrevigata. Tusk estas marioneto ĉar ĉiuj politikistoj estas marionetoj de ekonomio.
Do mi tute ne komprenas la vorton, kiun vi uzas. Bona politikisto volas bonan ekonomion de sia lando, sed ĉu tio signifas, ke ĝia decidoj estas determinita de ekonomio? Cetere: kiel ekonomio influas politikon, tiel ankaŭ ekonomion influas politiko.

Altebrilas:Sed se li estas malstulta, li povas tiuokaze elmemorigi, ke iu el liaj samlandanoj kreis neŭtralan kaj facilan lingvon, kaj proponi ĝin al la eŭropanoj...
Tiu propono ne povas esti de politikisto, eĉ plej grava, sed de ordinaraj eŭropanoj. Unue ni propagu esperanton, lernu ĝin al geinfanoj en antaŭlernejoj, enkonduku al populara kulturo, trovu novaj lobiuloj kiuj estos dignaj posteuloj de Claude Piron, kaj tiam esperantaj politikistoj trovos sin mem.

Lakiro:ja rusa hebreo el Polio verkis tiun ĉi lingvon. Cu ne? ridulo.gif
Beloruslingva pola hebreo el rusia urbo loĝita de germanoj. ridego.gif

ustra (顯示個人資料) 2014年8月31日上午10:32:31

Jes, ĝiaj decidoj estas determinita de ekonomio. "Bona" ekzemplo estas la masiva subteno de Hitler per usonaj konzernoj (kaj interalie per Prescott Bush, la avo de George Bush Jr.). Facile vi trovos aliajn fontojn, se vi malŝatas tiun ĉi fonton.
La dua mondmilito estis ankaŭ komerco.

Hermann (顯示個人資料) 2014年8月31日上午10:51:17

Li mastras neniun solan fremdan lingvon...

Laŭ mia opinio bedaŭrinde preskaŭ neniu de la aliaj regas la polan lingvon!

Altebrilas (顯示個人資料) 2014年8月31日上午10:54:19

mbalicki:
Altebrilas:Sed se li estas malstulta, li povas tiuokaze elmemorigi, ke iu el liaj samlandanoj kreis neŭtralan kaj facilan lingvon, kaj proponi ĝin al la eŭropanoj...
Tiu propono ne povas esti de politikisto, eĉ plej grava, sed de ordinaraj eŭropanoj. Unue ni propagu esperanton, lernu ĝin al geinfanoj en antaŭlernejoj, enkonduku al populara kulturo, trovu novaj lobiuloj kiuj estos dignaj posteuloj de Claude Piron, kaj tiam esperantaj politikistoj trovos sin mem.
Li ne bezonas proponi esperanton, sed nur mencii, ke ĝi ekzistas. La ĉefa argumento de la kontraŭantoj de nia lingvo - ĉar ili ne havas argumentojn - estas eviti paroli pri ĝi. Do, se politikisto mencias esperanton, nur por diri ke ne estas tuta interkonsento pri la angla, mi taksas tion sufiĉe granda helpo al nia movado.

Estas nia rolo pruvi, ke esperanto estas kredebla solvo; estas ilia rolo agnoski, se ili estas honestaj, ke iuj eŭropaj civitanoj proponas aliajn solvojn ol la angla.

vincas (顯示個人資料) 2014年8月31日下午12:04:07

mbalicki:
Lakiro:ja rusa hebreo el Polio verkis tiun ĉi lingvon. Cu ne? ridulo.gif
Beloruslingva pola hebreo el rusia urbo loĝita de germanoj. ridego.gif
Nu, laŭ mem Zam, li naskiĝis en Litovio [:

url=https://www.facebook.com/pages/Liudvikas-Lazaris-Zamenhofas/180428751994097]https://www.facebook.com/pages/Liudvikas-Lazaris-Zamenhofas/180428751994097[/url]

Mikaelo (顯示個人資料) 2014年8月31日下午2:54:17

vincas:
mbalicki:
Lakiro:ja rusa hebreo el Polio verkis tiun ĉi lingvon. Cu ne? ridulo.gif
Beloruslingva pola hebreo el rusia urbo loĝita de germanoj. ridego.gif
Nu, laŭ mem Zam, li naskiĝis en Litovio [:

url=https://www.facebook.com/pages/Liudvikas-Lazaris-Zamenhofas/180428751994097]https://www.facebook.com/pages/Liudvikas-Lazaris-Zamenhofas/180428751994097[/url]
L. Zamenhof naskiĝis en Rusio kaj estis rusia civitano. Lia gepatra lingvo estis la rusa.

回到上端