До змісту

Nova Prezidanto de la Eŭropa Unio

від mbalicki, 30 серпня 2014 р.

Повідомлення: 56

Мова: Esperanto

Iippa (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 16:03:10

Gratulon al la novaj EU-konsilejprezidanto Sro Tusk kaj EU-eksterlandadelegito Srino Mogherini.
EU estas plejbona kaj plej civilizita vivoloko en la mondo.

ustra (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 16:32:47

Altebrilas:Li ne bezonas proponi esperanton, sed nur mencii, ke ĝi ekzistas. La ĉefa argumento de la kontraŭantoj de nia lingvo - ĉar ili ne havas argumentojn - estas eviti paroli pri ĝi. Do, se politikisto mencias esperanton, nur por diri ke ne estas tuta interkonsento pri la angla, mi taksas tion sufiĉe granda helpo al nia movado.

Estas nia rolo pruvi, ke esperanto estas kredebla solvo; estas ilia rolo agnoski, se ili estas honestaj, ke iuj eŭropaj civitanoj proponas aliajn solvojn ol la angla.
Mi konsentas kun Altebrilas. Esperanto devus esti nur ĉeestanta - nenio plie. Intertempe la okcidentaj amaskomunikiloj diskreditis sin mem. Mi kredas ke tio malfermas pordon por alternativaj informadaj kanaloj. Jen povus montri Esperanto ĉeeston. Ekz. la politikaj analizoj de Reto Voltaire jam estas tradukata en plenego da lingvoj - krom Esperanto...

vincas (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 16:43:00

Mikaelo:
vincas:
mbalicki:
Lakiro:ja rusa hebreo el Polio verkis tiun ĉi lingvon. Cu ne? ridulo.gif
Beloruslingva pola hebreo el rusia urbo loĝita de germanoj. ridego.gif
Nu, laŭ mem Zam, li naskiĝis en Litovio [:

url=https://www.facebook.com/pages/Liudvikas-Lazaris-Zamenhofas/180428751994097]https://www.facebook.com/pages/Liudvikas-Lazaris-Zamenhofas/180428751994097[/url]
L. Zamenhof naskiĝis en Rusio kaj estis rusia civitano. Lia gepatra lingvo estis la rusa.
Mi nur citas Zamenhofon. Do laŭ Zamenhof, lia patrujo estas Litovio.

mordaunt (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 16:53:00

vincas:Mi nur citas Zamenhofon. Do laŭ Zamenhof, lia patrujo estas Litovio.
Ĉu li mem skribis tion en Facebook? La urbo Bjalistoko ne estis litova, kvankam ĝi situis proksime al litova limo.

vincas (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 17:07:40

mordaunt:
vincas:Mi nur citas Zamenhofon. Do laŭ Zamenhof, lia patrujo estas Litovio.
Ĉu li mem skribis tion en Facebook? La urbo Bjalistoko ne estis litova, kvankam ĝi situis proksime al litova limo.
Iu alia skribis. Sed Z skribis: mia patrujo estas Litovio, mi naskiĝis en Litovio. Tio estas faktoj.

mordaunt (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 17:11:20

Oni povas parte konsenti, ĉar laŭ la artikolo, Bjalistoko apartenis al Litovio en la mezepoko, kaj estis fondita de litova duko Gediminas.

Lakiro (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 17:26:00

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..."

El vikipedio

Kaj unua lernolibro estis skribita en la rusa. ridulo.gif

vincas (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 19:37:06

"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore, kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!"

http://www.gutenberg.org/files/26359/26359-h/26359...

"Sed, kvankam Zamenhof naskiĝis kaj vivis dum 14 jaroj en la litova Bjalistoko, la plej grandan parton de sia vivo li pasigis en la pola ĉefurbo Varsovio."

http://www.nodo50.org/esperanto/artik88.htm

[:

Altebrilas (Переглянути профіль) 31 серпня 2014 р. 22:22:06

En la tempo de Zamenhof jam estis disputoj pri kiu urbo apartenas al kiu lando. Estas unu el la kialoj pro kiuj li imagis esperanton...

sergejm (Переглянути профіль) 1 вересня 2014 р. 05:06:40

Terurĉjo:kial nova ekster-afera ministro (tre ĉarma knabino, mi opinias) ne uzas kosmetikaĵojn?
Tio estas ŝia propra ekster-afero.

Назад до початку