Al la enhavo

winter is coming

de Terurĉjo, 2014-aŭgusto-31

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 05:31:11

kiel traduki esperanten plej ĝuste kaj adekvate la frazon "winter is coming"?

kion konsilos niaj anglalingvaj samideanoj?

morfran (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 05:41:26

Terurĉjo:kiel traduki esperanten plej ĝuste kaj adekvate la frazon "winter is coming"?
Mi tradukus ĝin “venas la vintro”.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 06:28:50

morfran:
Terurĉjo:kiel traduki esperanten plej ĝuste kaj adekvate la frazon "winter is coming"?
Mi tradukus ĝin “venas la vintro”.
kial la? kial vi uzis la difinitan artikolon?

kiun vintron vi mencias?

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 06:39:25

Printempo alvenas ne haste,
Tremante dum frosta aŭror’,
Kun ĝuo kaj kun embaras’
de Postvintra vekiĝo de l’ kor’.

Printempo alvenas sentriste
Senzorga, feliĉa fraŭlin’
Kun bona aŭgur’, kun surpriz’
de Jam tre forgesita inklin’.

Printempo alvenas tempeste
Eksente junaĝa maten’
Kaj mi ne scivolas pri prez’
de Diluva droniga alven’.

Mikaelo Bronŝtejn

morfran (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 06:48:28

Terurĉjo:kial vi uzis la difinitan artikolon?

kiun vintron vi mencias?
Jen:

PMEG:Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. (La printempo = ĉiuj printempoj.)
Zamenhof:post la vintro venas la printempo, post malbonaj tempoj venas bonaj
sed

Zamenhof:kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro
Finfine, la tradukisto estas vi; faru laŭplaĉe.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 06:50:26

Terurĉjo:kial la? kial vi uzis la difinitan artikolon?
kiun vintron vi mencias?
Ah temis nur pri problemo de difina artikolo! Mi ne komprenis kial vi starigis tiel simplan demandon.

PMEG:

Sezonoj (printempo, somero, aŭtuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas ĉiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la tute laŭ la normalaj reguloj:
En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34 = En somera tempo... en vintra tempo...
En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.FE.39 Ĉi tiu ekzemplo estas tute simila al la antaŭa, sed ĉi tie ja aperas la. Kiam oni parolas ĝenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aŭ forlasi la depende de la stilo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 08:34:41

verdire min pli interesas ne uzado de la artikolo, sed ĝusta traduko de la frazo, ĉar ruse mi dirus: скоро зима! (io simila al "baldaŭ vintro (estos, okazos)".
ĉu baldaŭ estos vintro aŭ vintro estas venonta aŭ vintro venas aŭ vintro venos aŭ vintro venadas???

kiel anglavingvanoj sentas la ĝustan tradukon?

morfran (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 10:27:44

Terurĉjo:verdire min pli interesas ne uzado de la artikolo, sed ĝusta traduko de la frazo, ĉar ruse mi dirus: скоро зима! (io simila al "baldaŭ vintro (estos, okazos)".
ĉu baldaŭ estos vintro aŭ vintro estas venonta aŭ vintro venas aŭ vintro venos aŭ vintro venadas???

kiel anglavingvanoj sentas la ĝustan tradukon?
En la angla, ke io estas coming estas, ke ĝi proksimiĝas — aŭ en la spaco aŭ en la tempo. En Esperanto, proksimiĝanto en la spaco estas “venanta”, sed ial ĉe la tempo veni signifas ion pli proksiman al alveni, do jaro proksimiĝanta estas jaro “venonta”, kio por mi ne vere havas la sencon de proksimiĝo, nur de ankoraŭa neokazo.

Pli bona traduko, tial, estus, “proksimiĝas” aŭ “estas jam proksima”, kiel en la hispana (Se acerca el invierno) aŭ rusa (Зима близко) en Vikipedio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 10:36:49

wow, dankegon

vintro alproksimiĝas!!!

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 11:58:01

kiel anglavingvanoj sentas la ĝustan tradukon?
Mi ne sentas ke anglalingvanoj havus tiun aŭ alian preferon.

La senco estas ke baldaŭ estos la vintro. Oni foje dirus rimarkinte ŝanĝon en la vetero, aŭ kiam oni volas atentigi ke ne restas multe da tempo por fari ion por kio necesas bona vetero.

Do,

La vintro proksimas/alproksimiĝas.
Baldaŭ estos/venos la vintro.
La vintro venas.

Reen al la supro