Mergi la conținut

“Kredu nur tiun statistikon, kiun vi mem falsigis!”

de Frano, 1 septembrie 2014

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

Frano (Arată profil) 1 septembrie 2014, 12:40:29

En kiu lando Lernu! estas pli populara?
Laŭ Lernu statistiko la plimulto de uzantoj loĝas en:
1 Usono
2 Brazilo
3 Hungarujo
4 Ĉinujo
5 Rusujo

Tamen, unu korespondamiko ĵus memorigis al mi la vortojn de Churchill:
“Kredu nur tiun statistikon, kiun vi mem falsigis!”
Do mi decidis prezenti mian propran statistikon - la nombro de Lernu-uzantoj (el la unua cento de loĝlandlisto por majo 2014) per 10.000 uzantoj de Interreto:

1 Litovujo - 20,4
Vere, ke Vatikano devus esti la unua (10 uzantoj, 839 loĝantoj)!
Sed ĝi estas ekster la unua cento de loĝlandlisto. malgajo.gif
2 Andoro - 18,8
3 Hungarujo - 10,1
4 Nikaragvo - 3,22
5 Israelo - 2,94
6 Slovakujo - 2,86
7 Islando - 2,49
8 Togo - 2,44
9 Kostariko - 2,30
10 Finnlando - 2,08
.............
25 Brazilo 1,33598
50 Usono 0,85377
55 Rusujo 0,81118
89 Cxinujo 0,12508

Vi povas uzi tiun statistikon, kiun vi ŝatas pli ridulo.gif
Aŭ eĉ pli bone - proponu vian propran!

Altebrilas (Arată profil) 1 septembrie 2014, 13:57:04

Kiam statistikoj diras, ke la situacio ĉesis malplibonigi, tio signifas, ke ĝi ne plu povas esti pli malbona.

Frano (Arată profil) 4 septembrie 2014, 10:21:56

Se vi volas hazarde renkonti esperantiston - venu al Vatikano!
10 Lernu! uzantoj sur la areo de 0,44 km2
(kompakteco – 22,73 e-istoj per 1 km2 )
Aldonu grandegan nombron de turistoj kaj vi ricevos preskaŭ garantiitan renkonton (vidu: kiel ekkoni esperantiston). ridulo.gif
La dua lando estas Monako – 2,48

El la unua cento de Lernu! loĝlandlisto la plej trafaj estas:
1 Honkongo - 0,798
2 Singapuro - 0,325
3 Andoro - 0,295
4 Hungarujo - 0,078
5 Litovujo - 0,075
6 Israelo - 0,074
7 Belgujo - 0,045
8 Nederlando - 0,042
9 Tajvano - 0,039
10 Luksemburgo - 0,028

Bonŝancon kaj sukcesan renkontiĝon!

Frano (Arată profil) 9 ianuarie 2015, 13:25:55

Entute nun estas: ĉ. 187000 registritaj uzantoj de Lernu!,
sed el kiuj landoj estas la plej aktivaj uzantoj?

Elektinte ĉe la serĉpaĝo aktivecon inter meza kaj tre alta mi ekvidis:

Usono - 119 uzantoj
Brazilo - 44
Germanujo - 41
Hispanujo - 38
Francujo - 32
Britujo - 28
Pollando - 25
Rusujo - 20
Meksiko - 19
Hungarujo - 16
Ĉinujo - 15
Kanado - 12
Ĉeĥujo - 11
Nederlando - 10
K.t.p.

Aû la nombro de aktivaj uzantoj el 1000 registritaj de tiuj landoj estas:

Ĉeĥujo - 7,4
Hispanujo - 7,3
Germanujo - 6,8
Britujo - 6,2
Pollando - 6,0
Francujo - 5,2
Nederlando - 5,2
Usono - 4,8
Meksiko - 4,2
Kanado - 3,5
Rusujo - 3,1
Brazilo - 3,0
Hungarujo - 2,1
Ĉinujo - 2,1

Înapoi mai sus