Al la enhavo

Ruseca Esperanto

de sparksbet, 2014-septembro-02

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sparksbet (Montri la profilon) 2014-septembro-02 20:02:38

Por amuziĝi, mi penas traduki la videoludon "Papers, Please." Ĝi estas videoludo pri la pasaportokontrolisto de komunista lando. Kvankam la ludo enhavas fikciajn landojn, la kreinto volis doni impreson orienteŭropan. En la angla, li faris tion per la preterlasado de "the" kaj "a" en multaj frazoj. Tio ŝajnigas la dialogon ruseca. Li ankaŭ al la trandukantoj de aliaj lingvoj ordinis, ke ili penu rekrei tiun impreson (se ebla) per siaj denaskaj lingvoj.

Mi volas peni fari tion per mia Esperanta traduko. Ĉu multaj Rusiaj esperantistoj parolas Esperanton iel malsimile al parolantoj kun aliaj denaskaj lingvoj? Ĉu estas eraroj, kiojn rusoj ofte faras? Aŭ ĉu estas pli bona metodo por traduki la impreson de la anglalingvaĵoj?

Ankaŭ, la kreinto trege volis, ke la tradukantoj ne uzu la vorton "comrade" aŭ la egalvorton en aliaj lingvoj. Li ne volis ofendi iun aŭ ŝajni kiel la ludo estas en la vera Sovetio. Kio estas la vorto "comrade" en Esperanto? Mi ne volas fari ĝin hazarde!

Dankegon!

noelekim (Montri la profilon) 2014-septembro-03 04:31:52

'Celante realismon, ne la realon', artikolo el Le Monde Diplomatique kun alineo pri 'Papers Please', eble interesos legantojn de ĉi tiu fadeno: eo.mondediplo.com/article2038.html

yugary (Montri la profilon) 2014-septembro-07 10:58:13

Kiel ne uzi la vorton "kamarado"? Ĝi tute taŭgas. Kaj se vi forlasos la artikolon "la", eĉ unu fojon ĝin ne uzante en la Esperanta teksto pri la parolado de la "alilandanoj" (rusoj?), ŝajnas ke vi kreos tian etoson kian vi celas.

sparksbet (Montri la profilon) 2014-septembro-07 21:44:43

yugary:Kiel ne uzi la vorton "kamarado"? Ĝi tute taŭgas.
En la angla, la vorto "comrade" estas uzita sole pri la Sovetio, kaj la kreinto de la videoludo ne volas, ke la fikcia lando estas la Sovetio. Ĝi estas por eviti politikan ofendadon, mi pensas.

yugary (Montri la profilon) 2014-septembro-09 03:29:15

sparksbet:
En la angla, la vorto "comrade" estas uzita sole pri la Sovetio, kaj la kreinto de la videoludo ne volas, ke la fikcia lando estas la Sovetio. Ĝi estas por eviti politikan ofendadon, mi pensas.
Vidu PIV:
kamarado:

1. Tiu, kiu familiariĝis kun alia, dividante ties loĝlokon aŭ okupojn aŭ distrojn ktp

2. Alparola termino kaj titolo de ĝentileco, uzata en la laboristaj organizaĵoj (mll: k-do)

sparksbet (Montri la profilon) 2014-septembro-14 02:20:31

yugary:
sparksbet:
En la angla, la vorto "comrade" estas uzita sole pri la Sovetio, kaj la kreinto de la videoludo ne volas, ke la fikcia lando estas la Sovetio. Ĝi estas por eviti politikan ofendadon, mi pensas.
Vidu PIV:
kamarado:

1. Tiu, kiu familiariĝis kun alia, dividante ties loĝlokon aŭ okupojn aŭ distrojn ktp

2. Alparola termino kaj titolo de ĝentileco, uzata en la laboristaj organizaĵoj (mll: k-do)
Mi ne kreis tiun videoludon. La kreinto ne volis, ke la tradukantoj uzu la vorton "comrade." Tial mi ne uzos la vorton "comrade" eĉ en Esperanto. Tamen ĝi ne taŭgas en la teksto.

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-14 07:13:22

sparksbet:Mi ne kreis tiun videoludon. La kreinto ne volis, ke la tradukantoj uzu la vorton "comrade." Tial mi ne uzos la vorton "comrade" eĉ en Esperanto. Tamen ĝi ne taŭgas en la teksto.
Ĉu eble vi volos uzi "amigo" anstataŭ "comrade" - "kamarado"? Post civitana milito en Hispanio multaj hispanaj komunistoj fuĝis en USSR, ĉi tiu vorto estas konata ĉi tie.

Ivalbe (Montri la profilon) 2014-septembro-14 09:33:41

Eble vi povus uzi la vorton "kolego" anstataŭ kamarado.

sparksbet (Montri la profilon) 2014-septembro-18 03:28:33

Ivalbe:Eble vi povus uzi la vorton "kolego" anstataŭ kamarado.
Eble, sed mi ne bezonos uzi ion ajn anstataŭ kamarado, mi pensas. La vorto "comrade" ne estas en la angla teksto do mi ne bezonos anstataŭigi ĝin.

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-18 05:17:38

Krom ne uzi aktrikolon, vi povas meti komojn laŭ ruslingvaj reguloj kaj uzi rusecan vortordon.
- ĉiam metu komon antaux "ke", "ĉar" k.t.p.
- ne uzu infinitivon post akuzativo, ekz. "mi vidis lin veni" => "mi vidis, ke li alvenis"
- ne uzu aktivajn kunmetitajn verboformojn, ekz. "mi estas veninta" => "mi alvenis"
- uzu "sia" (?), kiam la subjekto estas mi, ni kaj vi.
- uzu "sia" (?), kiel malo de "alia/fremda"
- ne uzu "estas" (?).

Reen al la supro