Tartalom

Ĉu iu povas rekomendi al mi e-legilon?

robbkvasnak-tól, 2014. szeptember 7.

Hozzászólások: 31

Nyelv: Esperanto

sergejm (Profil megtekintése) 2014. szeptember 20. 15:14:57

$1100 estas tro multe. 4 novaj Kindle kostus $796 por vidi kvaronon de la folio en ĉiu.
Krome, granda ekrano estas pli frakasebla. Ĉu ĝi estas glasa aŭ fleksebla?
Se mi estus en Usono kaj volus aĉeti legilon, mi aĉetus novan Kindle Voyage. Krom pligrandigo de ppi (tiu estas honesta), oni diras, ke blankaj pikseloj iĝis pli blankaj kaj la nigraj pli nigraj. Laŭ sperto pri la malnovaj modeloj, kiam oni diras pri 50% plibonigo, fakte estas nur 10%, tamen ĝi estas plibonigo.
Tio ke Kindle subtenas malmultaj formatoj povas esti solvata per konverto per komputilo, pli bona ekrano pli gravas.
Mi havas Onyx M90 Perseus 9,7" kaj Onyx i62ML Aurora 6" - kiam mi aĉetis ilin, Kindle ne estis aĉetebla en Rusia, kaj Onyx havis pli bonan ekranon ol PocketBook.
Mi pli ofte uzas Aurora, mi povas enmeti ĝin en poŝon,
Ekranon de Perseus mi foje frakasis kaj la riparo kostis duonon de la prezo.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. szeptember 20. 16:44:57

Sergejm, dankon por la info - mi rigardos ĉe Amazon pri tio. Jes, ja, $1100 estas multe pli ol mi povas elspezi. Mi ne volas pagi pli ol $200 sed mi ne volas esti ĉiam frustrata. Mi ne tre ŝatas Amazon pro ilia politiko sed se tiu e-legilo taŭgas, tio gravas pli al mi ol esti politike korekta ridulo.gif

sergejm (Profil megtekintése) 2014. szeptember 20. 19:37:03

Zorgu pri viaj okuloj - la novajn ne aĉetos. Por tio necesas havi pli bonan ekranon, por tio oni aĉetas e-legilon, per kiu oni povas nur legi (kaj iam aŭdi legatan libron en mp3), anstataŭ ol aĉeti pli malmultekostan tabulkomputilon kun kolora ekrano, kiu utilas ne nur por legi, sed por foti, ludi, spekti filmojn, skajpi ktp.
Amazon aĉetas ĉiujn novajn ekranojn, por aliaj ne povu fari legilojn kun nova ekrano, Kindle havas malmultajn formatojn por oni aĉetu e-librojn ĉe Amazon. Ruslinvgaj libroj malmultas ĉe Amazon, do rusoj malmulte aĉetos ĉe Amazon, tial Amazon ne hastas vendi Kindlojn en Rusio. Tamen oni nun povas aĉeti Kindlon en Rusio, ne la novan modelon, certe.

kaŝperanto (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 13:17:11

robbkvasnak:kaŝperanto, vi loĝas en Usono kaj plej verŝajne povas respondi al mia demando: de kiu firmao estas pli bone aĉeti e-legilon ĉi-tie? Mi ege malŝatas Brandsmart kaj Best Buy ĉar ili ne ofertas iun ajn konsilon (la vendistoj plej ofte nenion scias). Ĉu vi aĉetas viajn elektronikajn ilojn en la reto aŭ persone en vendejo? Comp USA nun nomiĝas Tiger. Ĉu vi havas spertojn kun ili? (Oni diras ke Radio Shack baldaŭ bankrotos). Kion vi konsilas al mi? (Mi tute ne eĉ iros al Walmart pro la maniero laŭ kio ili traktas la dungitojn tie. Vere estas honto.)
Mi aĉetis mian e-legilon de Kobo. Mi aĉetis Kobo Aura HD, kiu aĉeteblas por $170 kaj havas tre altan PPI kaj grandan ekranon. Ĝi ankaŭ subtenas SD karton. ligilo

La kobo subtenas multajn formatojn, kaj iu afiŝis instrukcioj por instali vortaron en la kobo: kobo vortaro. Mi mem ankoraŭ ne provis instali, ĉar mi uzas vortaron per mia telefono.

Ne ekzistas Brandsmart ĉe mi, kaj mi neniam aŭdis pri Tiger aŭ Comp USA. Mi fojfoje aĉetas de Best Buy, sed mi normale ne bezonas konsilon pri elektronikoj. okulumo.gif
Tri jaroj antaŭ mia androida telefono paneis subite. Tiam min ankoraŭ sklavigis Verizon-o, kaj mi nur kompletigis unu jaron de 2 jara kontrakto, do mi aĉetis antaŭposeditan telefonon de e-bay. La malnova telefono havis normalan SIM-karton, kaj la nova telefono havis "mikro-SIM-karton". Do mi esploris la reton kaj trovis ke oni povas tranĉi la normalan karton por krei mikro-karton, kaj mi faris tion. Sed kiam mi telefonis al Verizon-o por aktivigi la telefonon, oni diris ke mi ne povis fari tion. Mi insistis ke ili provu ĉiaokaze, kaj jen, ĝi funkciis perfekte. okulumo.gif

Mi normale provas aĉeti miajn elektronikojn en la reto, post multe da esplorado.

kaŝperanto (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 13:19:55

robbkvasnak:Sergejm, dankon por la info - mi rigardos ĉe Amazon pri tio. Jes, ja, $1100 estas multe pli ol mi povas elspezi. Mi ne volas pagi pli ol $200 sed mi ne volas esti ĉiam frustrata. Mi ne tre ŝatas Amazon pro ilia politiko sed se tiu e-legilo taŭgas, tio gravas pli al mi ol esti politike korekta ridulo.gif
Mi tute ne rekomendis la Sony e-legilon. $1100 ja estas tro multekosta, sed eble en 5 jaroj ĝi nur kostos $200.

sergejm (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 14:00:22

Komparo de Kindle Voyage kaj Kobo Aura H20
Iuj volas havi ambaŭ.
Certe, por komforta legado necesas 12"-a (aŭ iom pli) ekrano, kaj la ekrano estu ne glasa, sed fleksebla. Post kelkaj jaroj tia legilo certe aperos kaj iĝos malpli multekosta. Sed ni volas havi legilon nun.
Kiel mi kalkulis, kobo havas 6,8"-an ekranon. Tio ne estas multe pli granda, ol Kindle.
Kian kontraston inter blanko kaj nigro havas kobo?
Ĉu ĝi havas kovrilon en kompleto kaj ĉu ĝi estas komforta?
Ĉu vi provis legi kun grandiga lenso?

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 15:36:53

Kaŝperanto, okej, mi informiĝis pri Kobo - mi povas aĉeti Kobo7 por $149 aŭ Kobo7HD por $199 - novajn. Ĉu HD vere donas pli da legofacileco? Mi konvikiĝis ke tio estas bona ideo - mi ŝatus eviti Amazon ridulo.gif .

sergejm (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 16:52:11

robbkvasnak:Kaŝperanto, okej, mi informiĝis pri Kobo - mi povas aĉeti Kobo7 por $149 aŭ Kobo7HD por $199 - novajn. Ĉu HD vere donas pli da legofacileco? Mi konvikiĝis ke tio estas bona ideo - mi ŝatus eviti Amazon ridulo.gif .
Kobo Arc 7(HD) estas tabulkomputiloj, Kobo Aura (HD,H2O) estas legiloj. H2O estas akvorezista.
Se vi volas aĉeti tabulkomputilon, indas aĉeti kun 10"-a ekrano. Tiuj havas koloran ekranon kaj povas montrigi videon.
Legiloj havas papersimilan ekranon, kiu ne tro lacigas viajn okulojn. Tiuj ankoraŭ estas nigra-blankaj. Ĉi tie pli gravas kontrasto inter blanko kaj nigro, kiu ankoraŭ ne atingis tiun de papero. HD ne tiom gravas (se vi ne volas uzi malgrandajn literoj kaj grandigan lenson).
HD estas honesta, sed la kontrasto dependas de tio, kiel oni ĝin mezuras, do povas esti trompo pri ĝi.

kaŝperanto (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 20:01:50

robbkvasnak:Kaŝperanto, okej, mi informiĝis pri Kobo - mi povas aĉeti Kobo7 por $149 aŭ Kobo7HD por $199 - novajn. Ĉu HD vere donas pli da legofacileco? Mi konvikiĝis ke tio estas bona ideo - mi ŝatus eviti Amazon ridulo.gif .
Mi ne havas multe da sperto kun aliaj e-legiloj, krom se la elmontraj modeloj de Kindle Paper White kaj Nook. La HD estas multe pli klara ol ĉiuj la aliaj legiloj kiujn mi vidis krom se la Kindle Paper White. Mi nur elektis la Kobo pro la pli granda ekrano kaj eviti la regado de Amazon. La Kindle estas tre bela e-legilo alie. La plejmulto da aliaj legiloj havas 600x800 ekranoj, dum la HD havas 1440x1080.

Mi ankaŭ ne konas la aliaj Kobo legiloj, nur la Aura HD. Sergej pravas, atentu ne aĉeti tabulkomputilon. Ĉe la Kobo retpaĝaro kiam vi alklakas Devices vi tiam devas alklaki Explore eReaders.

Se vi havas problemojn legi malgrandan tekston, tiam vi eble ne dezirus la HD ekrano. Mi povas legi tre malgrandan tekston (mi estas tre "proksima vidpova" ).

sergejm (Profil megtekintése) 2014. szeptember 22. 20:19:25

Dekomence elektu, kion vi volas: e-legilon aŭ tabulkomputilon.
Prefero de e-legilo: ne tro lacigas okulojn, legebla dum suna tago kaj funkcias ĉirkaŭ unu monaton sen ŝarĝo. Ĉio. Por komforta legado necesas 12"-a ekrano, sed tiaj nun estas multekostaj kaj frakaseblaj. 6,8"-a ekrano estas bona elekto, eble oni eĉ meti ĝin en grandan poŝon. Elektu e-legilon, se vi legas pli ol 2 horojn ĉiutage.
Se vi legas malpli ol 1 horon tage, vi povas elekti tabulkomputilon. Plej bonan ekranon havas iPad, sed vi povas mendi el Ĉinio malmultekostan tabulkomputilon kun sama ekrano, kun Android inside, kiu aspektas kiel iPad, nur sen mordita pomo.

Vissza a tetejére