შინაარსის ნახვა

Ĉu iu povas rekomendi al mi e-legilon?

robbkvasnak-ისა და 7 სექტემბერი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 31

ენა: Esperanto

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 22 სექტემბერი, 2014 22:37:13

Ja mi ne bezonas tabulkomputilon - ni jam havas du tablokomputilojn kaj tekkomputilon. Mi volas 1) eviti la paperon (ĉiun semajnon mi havas du plenajn sakojn da forĵetota papero; kaj 2) mendi librojn kaj ĵurnalojn en lingvoj krom la angla - ĉi-tie oni tute ne vendas legaĵojn neanglajn (krom en la hispana - sed la elekto estas malgranda) - ni vivas kiel sur insulo! Eĉ ne en la internaciaj flughavenoj!!! tio sufokas min sed ŝajne ne ĝenas aliajn usonanojn malgajo.gif .
Mi havas la impreson ke samas en aliaj grandaj landoj. Kiam mi vizitis Brazilon, mi ne vidis legaĵojn en io krom la portugala kaj ĉinaj kaj rusaj studentoj kiujn mi konis en la universitato diris ke ili ne facile havas al si librojn kaj ĵurnalojn fremdlandajn.
Kvankam en Germanio, Svislando kaj Norgegio oni vidas ĉie tiajn legaĵojn. En la metroo de Berlino mi ofte rigardis la ĵurnalojn de la kunvojaĝantoj kaj eĉ ne povis ekkoni la lingvojn!

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 23 სექტემბერი, 2014 05:29:17

robbkvasnak:Ja mi ne bezonas tabulkomputilon - ni jam havas du tablokomputilojn kaj tekkomputilon.
Tablokomputilo estas "Desktop computer".
Tekkomputilo estas "Notebook". Ĝi havas propran ekranon kaj klavaron, sed oni rekomendas, ke hejme oni konektu al ĝi eksterajn ekranon kaj klavaron kaj uzu ĝin surtable.
Tabulkomputilo estas "Tablet PC". Ĝi estas ortangulo kun ekrano sur unu flanko. Same aspektas e-legiloj. Preskaŭ ĉiuj tabulkomputiloj nun havas koloran ekranon, kiu lumas kaj uzas elektron ĉiam. E-legiloj havas nigra-blankan papersimilan ekranon, kiu uzas elektron nur kiam bildo sur la ekrano ŝanĝiĝas. Se ĝi havas fonlumon, ĉi tiu lumo lumas deflanke, ne en viajn okulojn, kiel en tabulkomputilo.
Pri lingvoj vi ne devas zorgi: dank' al Unikodo oni povas legi ajnajn lingvojn.
Se iuj signoj mankas en Unikodo (ekz. antikva egipta lingvo) oni povas uzi bildan libron. Tiu estas bilda pdf, djvu aŭ mangao (zip kun jpeg inside). PDF estas subtenata ĉie, djvu kaj mangao ne ĉie. Sed estas alia problemo: multaj pdf estas preparita por presi sur A4 papero (aŭ preskaŭ samgranda Usona letera formato), por komforta legado necesas 12"-a ekrano. Oni povas trovi malmultekostan tabulkomputilon el Ĉinio kun 10"-a ekrano. E-legiloj plejparte havas 6"-an ekranon, kiu ne sifiĉas.
Se vi legas libron en formatoj ebub, mobi, fb2 ktp., vi povas elekti grandecon de tiparo, la paĝoj estas formatitaj laŭ elektita tiparo. Por legi librojn en ĉi tiuj formatoj sufiĉas 6"-a ekrano kun 1024x768 pikseloj. Por kompensi nesufiĉan kontraston, oni ofte uzas tiparon kun iom pli dikaj leteroj ol normale, ekz. Georgia EInk.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 24 სექტემბერი, 2014 08:39:08

Onyx ankaŭ havas 6,8"-an legilon kun Android. Vidu recenzon de Onyx Boox T68.
Komparo kun Kobo Aura HD
Versio por Rusio nomiĝas ONYX Boox T76ML Cleopatra. Mi ne komprenis, kia estas diferenco inter T76ML kaj T68, krom ke T76ML ne havas sonon, kiel ĉiuj Onyx por Rusio (sed havas Bluetooth, do eblas ricevi sonon per ĝi).
PS: Cleopatra havas procesoron Freescale i.MX6 (Cortex-A8, 1000 MHz, unu kerno), Т68 - Cortex-A9 1 GHz (ARMv7 rev 10).

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 25 სექტემბერი, 2014 06:10:17

Oni povas ebligi Kindlon kaj Kobon legi novajn formatojn per instali CoolReader Legu ĉi tie (ruslingve). Ĉu vi perdas garantion, se vi faron tion, mi ne scias.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2014 08:58:20

Mi aĉetis ONYX Boox T76ML Cleopatra. 8990 rubloj ($225), kovrilo kaj ŝargilo en kompleto.
Mi adonas ekzrankopion (screenshot) de pdf libro (Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta) en ĝi (pere de Androida sencimigilo (debugger), mi ne succesis fari bonan foton per poŝtelefono; la reala ekrano malpli blanka (se ne estas ŝaltita fonlumo), kaj estas 6,8 colojn granda).
Ĉiaokaze, la reala ekrano estas malpli blanka ol sur fotaĵo.
Kobo Aura H2O havas samgrandan ekranon, same 1440x1080 pikselojn, sed devas esti pli blanka (Carta, kiel en nova Kindle, sed pli granda).

Kaj pli: elektu legilon en nigra aŭ griza korpo, ne blanka, same pri la koloro de la kovrilo. Kun la blanka korpo/kovrilo la grizeco de la ekrano estas pli rimarkebla.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 6 ოქტომბერი, 2014 14:50:43

Mi provis legi PAG per mia nova legilo. 1440x1080 pikseloj sufiĉas por legi, kvankam estus pli bone havi pli grandan ekranon. Sed por foliumi sekvan paĝon iam necesas ĉirkaŭ 10 sekundoj. Do necesas pli rapida procesoro, aŭ, ĉar estas Android, eblas ŝanĝi legilon por PDF (programon) al pli rapida ol Onix Reader, ĉu?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2014 05:26:26

Mi rekomendas tabletkomputilon.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2014 11:33:19

ratkaptisto:Mi rekomendas tabletkomputilon.
Laŭ Komputeko, tio nomiĝas tabulkomutilo. (Nu eble oni povus mallongigi tabuleto).
Kiel mi jam diris, por legi elektronikajn librojn, pli bonas e-legilo kun papersimila (elektronika inko) ekrano. La okuloj malpli laciĝas kun ĝi. La plej bona ekrano nun estas E-Ink Carta, kiun havas Kobo Aura H2O, Kindle Vojage, Kindle Paper White 2013, Tolino Vision, Onyx Boox i63ML Newton (nomo por Rusio).
La plej bona estas Kobo, ĉar ĝi havas 6,8"-an ekranon kun 1440x1080 pikseloj.
Kindle Vojage havas 6"-an ekranon, same kun 1440x1080 pikseloj.
Kindle Paper White, Tolino Vision kaj Onyx havas 6"-an ekranon, sed kun 1024x758 pikseloj.

Sed se vi legas ne tro multe, vi povas aĉeti tabulkomutilon, ĉar vi povos ĝin uzi por aliaj celoj, ekzemple spekti filmojn.

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 23 ოქტომბერი, 2014 05:43:35

Kobo H2O kaj Kindle Voyage najbare:
externalImage.png
Kovrilo por Kindle Voyage:
externalImage.pngexternalImage.png
(bildoj de forumo the-ebook.org)

ulka (მომხმარებლის პროფილი) 23 ოქტომბერი, 2014 08:52:26

Jen mia legilo kiun mi havas de kelkaj jaroj ridulo.gif

ზემოთ დაბრუნება