ข้อความ 5
ภาษา: Esperanto
Rangel_Castro (แสดงโปรไฟล์) 7 กันยายน 2014, 19:14:35

Mi intencas afiŝi novaĵon preskaŭ ĉiutage. ^^
http://nintendisto.wordpress.com/
Ĝis!
Rangel_Castro (แสดงโปรไฟล์) 7 กันยายน 2014, 19:44:51
Terurĉjo:Via demando pensigis min.
tamen, kial la ludoj estas "video"?
ĉu temas ne pri komputilaj ludoj?
Laŭ PIV: videoludo. Elektronika ludo, bildigata sur ekrano.
Konzolo: Komputilo, destinita al preciza uzo: grafika konzolo, ludkonzolo.
Se videoludiloj (konzoloj) estas komputiloj, do videoludoj estas komputilaj. hehe Mi ne fakas pri informadiko / komputiko. xD
Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2014, 14:35:44
Rangel_Castro:Saluton! Mi volas informi al vi pri mia blogo pri videoludoj. Mankas informoj pri tio en esperanto (almenaŭ mi ne trovis ilin), do mi decidis krei ĝin.Bonan laboron. Gratulojn. Mi esperas vin akiros multajn vizitantojn.
Mi intencas afiŝi novaĵon preskaŭ ĉiutage. ^^
http://nintendisto.wordpress.com/
Ĝis!
Fenris_kcf (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2014, 18:48:50
Terurĉjo:ĥa, tio ĉi estas la influo de mia gepatra lingvo - la rusaSimile en la Germana.
mi ĵus konsultis la vikipedion
en la rusa multe pli oftas "komputila ludo", ol "videoludo"
Ankaŭ la artikolo en la Esperanta Wikipedia nomiĝas Komputila ludo.
Rangel_Castro (แสดงโปรไฟล์) 11 กันยายน 2014, 01:29:18
Bonan laboron. Gratulojn. Mi esperas vin akiros multajn vizitantojn.Dankon. ^^