לתוכן העניינים

Mesaĝoj de novaj uzantoj

של mbalicki, 7 בספטמבר 2014

הודעות: 2

שפה: Esperanto

mbalicki (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 22:43:25

Mi aŭdis, ke nove registritaj uzantoj de lernu ne povas sendi mesaĝojn. Ĉu tio estas vero? Kiom longe ili devas atendi? Ĉu tiu senpoveco okazas eĉ kiam ili ricevus mesaĝon de alia uzanto kaj volas respondi?

Dankon anticipe!

erinja (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2014, 02:35:06

Nova uzanto devas atendi (se mi bone memoras) tri tagojn por sendi mesaĝojn. Tio estas regulo kiu kreiĝis ĉar estis multaj problemoj pri spamistoj kiuj kreis kontojn kaj spamadis la aliajn uzantojn, kaj tuj kiam ni nuligis tiun konton, jam kreis novan konton por pluspami. Almenaŭ nun, oni devas atendi tri tagojn por spami, post la kreo de konto!

Tio ankaŭ malhelpas uzantojn kiuj fikondutas en la forumoj. Se ni nuligas la konton pro la malbona konduto, la uzanto ja povas tuj krei novan konton, sed tiu uzanto devos iom atendi antaŭ ol afiŝi en la forumoj denove.

לראש הדף