Zum Inhalt

Ĉu vi volas aŭtojn stiri sin?

von Alkanadi, 9. September 2014

Beiträge: 18

Sprache: Esperanto

Alkanadi (Profil anzeigen) 9. September 2014 14:19:27

Ĉu vi volas, ke aŭtoj stiru sin?

nornen (Profil anzeigen) 9. September 2014 17:00:55

En tiaj okazoj helpas retraduki la Esperanton al la Angla vorte, kaj denove traduki ĝin al Esperanto sence.

Ĉu vi volas aŭtojn stiri sin?

Vorte: Do you want cars to steer themselves?

Sence: Ĉu vi volas ke aŭtoj stiru sin?

kaŝperanto (Profil anzeigen) 9. September 2014 17:29:28

Jes, do malpli senkulpaj motorciklistoj (kaj biciklistoj) estus murdita de neatentaj kaj malzorgaj aŭtistoj.

mbalicki (Profil anzeigen) 9. September 2014 18:01:39

Ĥa!

Baldaŭ okazos ĉi tie la diskuto pri la akuzativo kun infinitivo! Do mi abonu la fadenon, kaj atendu fajron! ridego.gif

kaŝperanto (Profil anzeigen) 9. September 2014 19:28:11

Terurĉjo:
laŭ mi, aŭtisto estas io alia, ol stiristo aŭ eĉ aŭtomobilisto
Hmm, laŭ la Lernu-a vortaro aŭtisto kaj aŭtomobilisto samas, kaj signifas "tiu, kiu funkciigas kaj uzas aŭton." Kvankam stiristo ankaŭ sufiĉas.

Ĉiuokaze, aŭtistoj senspertaj, senzorgaj, senatentaj, kaj distritaj estas tre danĝeraj. Laŭ mi ili devus perdi iliajn stiristajn permesilojn ĉe la unua kulpo se ili estis taksitaj senzorgaj aŭ simile: "Murdi motorciklisto, perdi permesilon".
Pli ol duono de la motorciklistaj mortoj estas la kulpoj de tiaj aŭtistoj en usono.

kaŝperanto (Profil anzeigen) 9. September 2014 20:04:29

Terurĉjo:unu vortaro diras, ke aŭtisto similas al aŭtomobilisto

la alia diras, ke aŭtisto estas homo, malsana pro aŭtismo

la tria - ke la malsanulo nomiĝas aŭtismulo
Mi eble ne kredus ke "autisto" signifas "homo kiu estas malsana pro aŭtismo" kiam "aŭtismo" estas la malsano mem. Eble "aŭtismisto", sed aŭtismuloj ne vere estas "istoj" de aŭtismo.

Altebrilas (Profil anzeigen) 10. September 2014 10:04:55

Eble en la estonteco, sed nun nek la tekniko nek la socioj estas sufiĉe maturaj.

Kio okazos se estas trafikŝtopo en krucvojo? Ĉu komputilo povas decidi kion fari, kiu devas malantaŭeniri, ktp? Aŭ ĉu estos centra sistemo, ia "Fratego" kiu kunorddigos la trafikon? Tiukaze oni ne plu bezonos personajn veturilojn, sed trajnojn, liftojn kaj tiel plu...

Kaj se paneo okazas? Ĉu la uzantoj povas esti certaj, ke iu tuj intervenos? Ĉar kompreneble oni uzos tiujn senŝoforajn veturilojn por sendi la infanojn lernejen, kaj la maljunulojn ĉe la doktoron. Tiu dependas de la kvalito de la servoj en via lando. Se vi bezonas alvoki trifoje por ke riparisto riparu kranon post unu semajno, prefere evitu aŭtomatajn aŭtomobilojn.

Tiodirite, estus agrable sate manĝi kaj drinki en amika etoso sen demandiĝi kiu ŝoforos rehejmen!

sergejm (Profil anzeigen) 10. September 2014 11:19:47

Altebrilas:Eble en la estonteco, sed nun nek la tekniko nek la socioj estas sufiĉe maturaj.
Oni povas fari tion eĉ nun, kie estas reloj, sed ĉu tio estos ekonomie efika?
Ekzemple, vi enveruros per via aŭto en metroon, starigas la aŭton sur platformon kaj indikas celan stancion. La platformo estos alkroĉigita al trajno, la veturos al celstancio, kie vi elveturos el metroo kaj daŭrigos vian vojaĝon. Pli facile estos, se via aŭto mem povos veturi sur reloj. Oni povas simile uzi ankaŭ tramrelojn.

kaŝperanto (Profil anzeigen) 10. September 2014 13:25:24

Altebrilas:Eble en la estonteco, sed nun nek la tekniko nek la socioj estas sufiĉe maturaj.

Kio okazos se estas trafikŝtopo en krucvojo? Ĉu komputilo povas decidi kion fari, kiu devas malantaŭeniri, ktp? Aŭ ĉu estos centra sistemo, ia "Fratego" kiu kunorddigos la trafikon? Tiukaze oni ne plu bezonos personajn veturilojn, sed trajnojn, liftojn kaj tiel plu...

Kaj se paneo okazas? Ĉu la uzantoj povas esti certaj, ke iu tuj intervenos? Ĉar kompreneble oni uzos tiujn senŝoforajn veturilojn por sendi la infanojn lernejen, kaj la maljunulojn ĉe la doktoron. Tiu dependas de la kvalito de la servoj en via lando. Se vi bezonas alvoki trifoje por ke riparisto riparu kranon post unu semajno, prefere evitu aŭtomatajn aŭtomobilojn.

Tiodirite, estus agrable sate manĝi kaj drinki en amika etoso sen demandiĝi kiu ŝoforos rehejmen!
La veraj memstirantaj aŭtoj estos multe pli sendanĝera ol eĉ la plej bona stiristoj. Eblas ke tre malverŝajna paneo okazos fojfoje, sed ankoraŭ estas pli bona ol homaj stiristoj. Nu, estas vera ke la amaskomunikiloj raportos tiajn paneojn kiel estas fiasko de memstirantaj aŭtoj, sed estos mensogo.

La plejmulto da homoj estas stultulaj kiam stirantaj aŭtojn.

Alkanadi (Profil anzeigen) 10. September 2014 15:59:47

Altebrilas:Eble en la estonteco, sed nun nek la tekniko nek la socioj estas sufiĉe maturaj.
Google aŭtoj kiuj povas stiri sin

Zurück nach oben