K vsebini

Eŭropa Volontula Servo en Esperantujo!

od zielonamamba88, 10. september 2014

Sporočila: 10

Jezik: Esperanto

zielonamamba88 (Prikaži profil) 10. september 2014 13:55:37

Jen ŝanco iĝi volontulo kadre de Eŭropa Volontula Servo (EVS) en Esperanta organizo en Slovakio!
E@I (Edukado@Interreto) gastigas volontulojn ekde pasinta jaro. Nun finas volontuladon franco kaj turko kaj ni ĝojas anonci ke ĉi jare ni povos akcepti eĉ 4 novajn volontulojn!

Iĝu vi nova volontulo de E@I! Jam ekde oktobro - ni daŭre serĉas 2 personojn! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de SES kaj KAEST), nepre kontaktu nin!

Jam ekde oktobro ni havas lokon por 4 novaj volontuloj (de tio jam estis elektitaj du - po unu el Svedio kaj Pollando). Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn!

Pli da detaloj troveblas en la pasintjara artikolo: http://blogo.ikso.net/2013/07/farigu-ei-volontulo-... (se vi havus demandojn, skribu al "info@ikso.net" au ĉi tie).

zielonamamba88 (Prikaži profil) 10. september 2014 14:00:39

Ni strebis proponi volontuladon al junuloj de la tuta mondo sed ĉi jare ni ne sukcesis kun formalaĵoj do ni povas akcepti nur loĝantojn de Eŭropa Unio malgajo.gif sed venontjare ni jam esperas havi volontujon de la tuta mondo! ridulo.gif

zielonamamba88 (Prikaži profil) 18. september 2014 12:21:44

Sekva volontulo venos de Germanio!

Restas nur unu loko! ridulo.gif

zielonamamba88 (Prikaži profil) 26. februar 2015 10:27:40

Denove estas eblo iĝi volontulo en Esperanta organizo!

Iĝu nova volontulo de E@I!
Jam ekde marto/aprilo - ni daŭre serĉas 1 personon! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de la jubilea, 10-a SES, http://ses.ikso.net/), nepre kontaktu nin!

Jam ekde marto ni havos lokon por 2 novaj volontuloj (de tio jam estis elektita unu).

Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn!

En la oficejo de E@I ĝis septembro estos ankoraŭ volontuloj de Germanio, Pollando, Italio kaj Svedio do internacia etoso kaj kialo por uzi Esperanton dum la tuta tago ne mankos!

Pli da detaloj troveblas en la artikolo en blogo.ikso.net

Se vi havus demandojn, skribu al info@ikso.net.

zielonamamba88 (Prikaži profil) 26. februar 2015 13:07:29

Kaj aldone afiŝo por reklami la volontuladon ridulo.gif

zielonamamba88 (Prikaži profil) 16. april 2015 11:29:57

Iĝu nova volontulo de E@I! ridulo.gif

Esperanta organizo Edukado@Interreto (E@I) denove ofertos 4 lokojn por volontuli ĉe E@I-oficejo ekde aŭtuno 2015!
Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de UK 2016), nepre kontaktu nin!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn!

Pli da detaloj troveblas en la artikolo en http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volont...

Kandidatiĝu ĝis 21.04.2015, sed ju pli frue, despli bone!

Se vi havus demandojn, skribu al "info@ikso.net".

zielonamamba88 (Prikaži profil) 01. september 2015 13:35:41

Restas unu libera loko por volontuli ĉe esperanta organizo E@I!
Se vi estas de Francio aŭ iu alia lando de Eŭropa Unio (krom Slovakio) kaj estas inter 18 kaj 30-jaraĝa, kandidatiĝu!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage Esperanton, helpu al ni progresigi niajn projektojn!
Volontulado daŭras 12 monatoj kaj povas komenciĝi jam en septembro, dum oktobro aŭ komence de novembro 2015.
Projekto kovras kostojn de loĝado, asekuro, vojaĝo, trejnadoj kaj aldone ĉiu volontulo ricevas monon por manĝado kaj poŝmonon!

Se vi havus demandojn, skribu al info@ikso.net.

Pli da detaloj troveblas en la artikolo ĉe http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volont...

Alkanadi (Prikaži profil) 01. september 2015 14:51:19

Ĝi ŝajnas, ke estus tre bona sperto. Mi volas iri, sed mi havas laboron kaj familion.

zielonamamba88 (Prikaži profil) 22. september 2015 11:13:41

Unika ŝanco por junuloj (<30j.) de Eŭropa Unio iĝi volontulo dum 12 monatoj en esperanta organizo E@I​ en Slovakio kadre de programo de Eŭropa Volontula Servo. Inter la ĉefaj taskoj de volontulo estos helpo en organizado de la Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos julie 2016 en Nitra, Slovakio!
Eblas komenci volontuli aŭtune 2015 (eĉ tuj!) aŭ printempe 2016.

Legu pli ĉe: http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volont... kaj kandidatiĝu ĝis 25.09.2015! Internacia teamo de E@I atendas vin! ridulo.gif

zielonamamba88 (Prikaži profil) 03. november 2015 16:58:38

Restas lasta libera loko por juna volontulo (<30j.) en esperanta organizo en Slovakio!

E@I povas akcepti volontulon de ajna lando de Eŭropa Unio (krom Slovakio), Makedonio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio aŭ Turkio. La volontulado daŭras maksimume 12 monatojn kaj povas komenciĝi jam en novembro 2015 (laŭ interkonsento).

Kandidatiĝu ĝis la 15-a de novembro 2015!

Legu pli ĉe: http://blogo.ikso.net/2015/10/farigxu-ecxei-volont...

Nazaj na začetek