Eŭropa Volontula Servo en Esperantujo!
글쓴이: zielonamamba88, 2014년 9월 10일
글: 10
언어: Esperanto
zielonamamba88 (프로필 보기) 2014년 9월 10일 오후 1:55:37
E@I (Edukado@Interreto) gastigas volontulojn ekde pasinta jaro. Nun finas volontuladon franco kaj turko kaj ni ĝojas anonci ke ĉi jare ni povos akcepti eĉ 4 novajn volontulojn!
Iĝu vi nova volontulo de E@I! Jam ekde oktobro - ni daŭre serĉas 2 personojn! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de SES kaj KAEST), nepre kontaktu nin!
Jam ekde oktobro ni havas lokon por 4 novaj volontuloj (de tio jam estis elektitaj du - po unu el Svedio kaj Pollando). Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn!
Pli da detaloj troveblas en la pasintjara artikolo: http://blogo.ikso.net/2013/07/farigu-ei-volontulo-... (se vi havus demandojn, skribu al "info@ikso.net" au ĉi tie).
zielonamamba88 (프로필 보기) 2014년 9월 10일 오후 2:00:39
zielonamamba88 (프로필 보기) 2014년 9월 18일 오후 12:21:44
Restas nur unu loko!
zielonamamba88 (프로필 보기) 2015년 2월 26일 오전 10:27:40
Iĝu nova volontulo de E@I!
Jam ekde marto/aprilo - ni daŭre serĉas 1 personon! Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de la jubilea, 10-a SES, http://ses.ikso.net/), nepre kontaktu nin!
Jam ekde marto ni havos lokon por 2 novaj volontuloj (de tio jam estis elektita unu).
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn!
En la oficejo de E@I ĝis septembro estos ankoraŭ volontuloj de Germanio, Pollando, Italio kaj Svedio do internacia etoso kaj kialo por uzi Esperanton dum la tuta tago ne mankos!
Pli da detaloj troveblas en la artikolo en blogo.ikso.net
Se vi havus demandojn, skribu al info@ikso.net.
zielonamamba88 (프로필 보기) 2015년 2월 26일 오후 1:07:29
zielonamamba88 (프로필 보기) 2015년 4월 16일 오전 11:29:57
Esperanta organizo Edukado@Interreto (E@I) denove ofertos 4 lokojn por volontuli ĉe E@I-oficejo ekde aŭtuno 2015!
Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus pasigi 12 monatojn en E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi diversajn aranĝojn, inkluzive de UK 2016), nepre kontaktu nin!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage EOn, helpu al ni progresigi niajn projektojn!
Pli da detaloj troveblas en la artikolo en http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volont...
Kandidatiĝu ĝis 21.04.2015, sed ju pli frue, despli bone!
Se vi havus demandojn, skribu al "info@ikso.net".
zielonamamba88 (프로필 보기) 2015년 9월 1일 오후 1:35:41
Se vi estas de Francio aŭ iu alia lando de Eŭropa Unio (krom Slovakio) kaj estas inter 18 kaj 30-jaraĝa, kandidatiĝu!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn, laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage Esperanton, helpu al ni progresigi niajn projektojn!
Volontulado daŭras 12 monatoj kaj povas komenciĝi jam en septembro, dum oktobro aŭ komence de novembro 2015.
Projekto kovras kostojn de loĝado, asekuro, vojaĝo, trejnadoj kaj aldone ĉiu volontulo ricevas monon por manĝado kaj poŝmonon!
Se vi havus demandojn, skribu al info@ikso.net.
Pli da detaloj troveblas en la artikolo ĉe http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volont...
Alkanadi (프로필 보기) 2015년 9월 1일 오후 2:51:19
zielonamamba88 (프로필 보기) 2015년 9월 22일 오전 11:13:41
Eblas komenci volontuli aŭtune 2015 (eĉ tuj!) aŭ printempe 2016.
Legu pli ĉe: http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volont... kaj kandidatiĝu ĝis 25.09.2015! Internacia teamo de E@I atendas vin!
zielonamamba88 (프로필 보기) 2015년 11월 3일 오후 4:58:38
E@I povas akcepti volontulon de ajna lando de Eŭropa Unio (krom Slovakio), Makedonio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio aŭ Turkio. La volontulado daŭras maksimume 12 monatojn kaj povas komenciĝi jam en novembro 2015 (laŭ interkonsento).
Kandidatiĝu ĝis la 15-a de novembro 2015!
Legu pli ĉe: http://blogo.ikso.net/2015/10/farigxu-ecxei-volont...