Al la enhavo

Stelo, la nova Esperanto mono

de JaapJoosten, 2014-septembro-13

Mesaĝoj: 91

Lingvo: Esperanto

MartinSergeLangevin (Montri la profilon) 2017-julio-29 00:30:46

Altebrilas:Ĉu vere lingvo estas komparebla al mono? Ĉu interŝanĝi ion ajn kontraŭ cigaredo estas la sama kiej diri iun ajn frazon, ekzemple "Jes" ?
La mezurunuo de distancoj, pezoj, ktp., monunuo, kaj lingvo chiuj servas kiel mezuriloj. Unu mezuras distancojn, pezojn, ktp. Unu mezuras komercan valoron de varoj kaj servoj. Unu mezuras ideojn, ekzemple por distingi inter hundo kaj kato, ktp.

En chiuj tiuj sistemoj, komuna mezurilo funcias pli efike ol pere de peranto.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-29 22:56:01

MartinSergeLangevin:
Altebrilas:Ĉu vere lingvo estas komparebla al mono? Ĉu interŝanĝi ion ajn kontraŭ cigaredo estas la sama kiej diri iun ajn frazon, ekzemple "Jes" ?
La mezurunuo de distancoj, pezoj, ktp., monunuo, kaj lingvo chiuj servas kiel mezuriloj. Unu mezuras distancojn, pezojn, ktp. Unu mezuras komercan valoron de varoj kaj servoj. Unu mezuras ideojn, ekzemple por distingi inter hundo kaj kato, ktp.

En chiuj tiuj sistemoj, komuna mezurilo funcias pli efike ol pere de peranto.
Ambaŭ monuno kaj lingvo estas konvencioj kia povas fari ion praktikan. Sed ili fari ion unu malsimilantan la alian.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-31 14:21:27

MartinSergeLangevin:
Altebrilas:Ĉu vere lingvo estas komparebla al mono? Ĉu interŝanĝi ion ajn kontraŭ cigaredo estas la sama kiej diri iun ajn frazon, ekzemple "Jes" ?
La mezurunuo de distancoj, pezoj, ktp., monunuo, kaj lingvo chiuj servas kiel mezuriloj. Unu mezuras distancojn, pezojn, ktp. Unu mezuras komercan valoron de varoj kaj servoj. Unu mezuras ideojn, ekzemple por distingi inter hundo kaj kato, ktp.

En chiuj tiuj sistemoj, komuna mezurilo funcias pli efike ol pere de peranto.
Intuicie, la metaforo ne ŝajnas al mi taŭga. Mi devas pripensi por trovi vortojn por klarigi kial.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-31 21:46:58

Mono ne estas komparebla al lingvo, ĉar se vi lernas la vortojn kiujn mi konas, ni estas ambaŭ lingve pli riĉaj kaj ni povas pli bone komuniki. Se vi prenas la monbiletojn kiujn mi havas, vi malriĉigas min kaj mi ne plu povas aĉeti varojn per îli.

Nek ĝi estas komparebla kun mezurilo, ĉar valoro estas malfacile difinebla, kaj varias laŭ loko kaj tempo. Pro tio malfacilas kompari la valoron de io tra diversaj epokoj. Euro ne estas la metra sistemo.

MartinSergeLangevin (Montri la profilon) 2017-julio-31 23:11:02

Altebrilas:Mono ne estas komparebla al lingvo, ĉar se vi lernas la vortojn kiujn mi konas, ni estas ambaŭ lingve pli riĉaj kaj ni povas pli bone komuniki. Se vi prenas la monbiletojn kiujn mi havas, vi malriĉigas min kaj mi ne plu povas aĉeti varojn per îli.

Nek ĝi estas komparebla kun mezurilo, ĉar valoro estas malfacile difinebla, kaj varias laŭ loko kaj tempo. Pro tio malfacilas kompari la valoron de io tra diversaj epokoj. Euro ne estas la metra sistemo.
Vi pravas, ili ne estas tute samaj.

Tamen, se mi volas kompari la koston de kelkaj poshtelefonoj, chu mi preferas ke oni diru al mi kium tiu telefono kostos en usonaj dolaroj, kaj chi tiu en kanadaj dolaroj, kaj ankau unu en euroj, ktp, au chu mi preferus ke oni komparu ilin chiuj lau komuna monunuo?

Shajnus al mi ke estus pli efika compari ilin en komuna monunuo, chu ne?

Tiusence, mono iomete similas al lingvo. En iu kongreso au konferenco, mi preferus ke chiu partoprenanto konas komunan lingvon ol ke oni devas chiam traduki inter multaj lingvoj.

MartinSergeLangevin (Montri la profilon) 2017-julio-31 23:15:00

Fakte, oni povas kompari la koston de varoj tra la epokoj kaj miljaroj, sed oni plej bone traduku ilin ĉiuj al iu monunuo.

Same, oni povas legi literaturon de diversaj epokoj kaj miljaroj, sed ankaŭ eble pli efikus se oni traduku ilin ĉiuj al komuna lingvo.

Tamen, en ambaŭ ekzemploj, oni bezonas spertulojn, tradukistojn, por helpi nin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 13:19:44

Poŝtelefonoj estas malbona ekzemplo, ĉar la kompanioj mem faras ĉion por malebligi la komparon. Tio dependas ĉefe de la kondiĉaro, kiu kutime estas skribita per apenaŭ legeblaj lteroj.

En Francio, iuj kompanioj proponas poŝtelefonon je nur unu Euro, kondiĉe ke oni abonu (multekoste) dum du jaroj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 13:23:54

Sed komuna mono ne estas la sama kiel unika mono.

Imagu, por uzi vian komparon, ke tiuj, kiuj ne scias la anglan, ne rajtu paroli, eĉ helpe de tradukisto. La homoj, kiuj ne povas fabriki eksporteblajn produktojn ne rajtas aĉeti varojn, eĉ lokajn.

MartinSergeLangevin (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 14:33:38

Altebrilas:Sed komuna mono ne estas la sama kiel unika mono.

Imagu, por uzi vian komparon, ke tiuj, kiuj ne scias la anglan, ne rajtu paroli, eĉ helpe de tradukisto. La homoj, kiuj ne povas fabriki eksporteblajn produktojn ne rajtas aĉeti varojn, eĉ lokajn.
Vi pravas. Ekzemple, Esperanto estas efika komuna lingvo por mi, sed ĝi tute malutilus al iu, kiu ne konas ĝin. Li prefere uzus la anglan.

Same, ĉar mi familiariĝis kun oraj dinaroj, ili estas efika komuna monunuo por mi, sed ne por iu, kiu ne konas ilian valoron. Li prefere uzus kanadajn dolarojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 22:37:34

Kio etas la valoro de ora dinaro? Kiel oni definas valoron de io, krom rilate al io alia kies valoro mem estas nedefinebla?

Reen al la supro