Al la enhavo

Stelo, la nova Esperanto mono

de JaapJoosten, 2014-septembro-13

Mesaĝoj: 91

Lingvo: Esperanto

RPDCN (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-18 17:10:43

Mi nur diras, ke se iu homo, kiu ne parolas Esperanto aŭskultus pri "Esperanta Mono", li pensus ke ni estas stranguloj kaj li subite dezirus foriri. Mi ankaŭ kredas, ke multaj esperantistoj devas reveni al la Tero.

Amuzo.

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-18 19:35:51

RPDCN:Mi nur diras, ke se iu homo, kiu ne parolas Esperanto aŭskultus pri "Esperanta Mono", li pensus ke ni estas stranguloj kaj li subite dezirus foriri. Mi ankaŭ kredas, ke multaj esperantistoj devas reveni al la Tero.

Amuzo.
Do permesu ilin forirantaj. Mi volas komerci arĝenton.

Turfalko (Montri la profilon) 2017-septembro-06 13:30:12

Vivu la STELO!

sab1020 (Montri la profilon) 2017-septembro-07 03:42:56

Saluton!
Mi pensas ke havi unu mono por esperantujo estus bonega kaj ĝi fortigus nia movado kaj komunumo. Lin sola estas, ke mi kredas, ke ĝi devus funkcii kiel bitcoin. Ni vivas tra la tuta mondo, do malmola monero eble ne praktikas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-septembro-07 15:44:06

Ĉu vi opinias, ke la klopodoj por organizi tian sistemon estas kompensotaj per advantaĝoj por nia movado? Kiuj estos la praktikaj profitoj? Kiam tio povas utili? Kiel trovi la organizantojn?

MartinSergeLangevin (Montri la profilon) 2017-septembro-07 23:19:34

sab1020:Saluton!
Mi pensas ke havi unu mono por esperantujo estus bonega kaj ĝi fortigus nia movado kaj komunumo. Lin sola estas, ke mi kredas, ke ĝi devus funkcii kiel bitcoin. Ni vivas tra la tuta mondo, do malmola monero eble ne praktikas.
Mi ne kontrauas monunuon nur por esperantistoj, au almenau por tiuj esperanistoj, kiuj uzus ghin. tamen, ghi utilus nur por komerco iner esperantistoj sed ne inter aliaj. En nia interligita mondo, shajnas ke komuna monda monunuo estus pli praktika.

sudanglo (Montri la profilon) 2017-septembro-11 12:59:29

Turfalko:Vivu la STELO!
Mi tre aprobas la aperon de la stelo-monero realigita el fajn-pura arĝento. Sed rilate al tutmonda mono, mi povas sciigi ke iam (antaŭ iom pli ol 100 jaroj) la mondo jam havis preskaŭ tutmondan monon, bazitan sur oro.

Por tiuj kiuj scipovas legi la anglan mi forte rekomendas "Gold and the Gold Standard" kiun vi povas legi ĉi tie kaj kiu estis eldonita dum la dua mondmilito.

Eble plej rekonata formo de tio estis la brita or-suvereno.

Ne nur multaj milionoj da tiaj moneroj estis elstampitaj, sed ankaŭ la reĝa stampejo en Britujo ankoraŭ produktas je la sama strikta kontrolo de pezo, formato kaj or-enhavo kiel jam de 1817.

Vi eble memoras ke dum unu siaj aventuroj James Bond estis ekipita per 50 suverenoj por sin eltiri el embarasa situacio.

En Anglujo oni povas facile akiri or-suverenon de juvelisto aŭ lombardisto je nur eta plus-kosto super la valoro de la or-enhavo.

Kaj pro la iama tutmonda disvastigo de tiu monero mi pensas ke same oni povas ankoraŭ nun fari en multaj landoj - ne nur en la landoj de la iama Brita Imperio.

Cetere en ĉiuj landoj kiuj elstampis siajn proprajn moneroj el oro, oni povas tre facile ellabori la ĝustan kurzon inter tiu propra landa monero kaj la suvereno.

Sed la avantaĝo de la brita or-suvereno super aliaj or-moneroj (kiuj ne elstampiĝis en kompareblaj kvantoj) estas ke malofte oni devas pagi plus-koston por la numimastika kromvaloro.

La hodiaŭa or-enhava valoro de unu brita or-suverano estas 312 USD or 262 Eŭroj (se mi bone kalkulis). La formula estas .2354 x la prezo de oro (kiel vi ĝin trovos en la jurnalo aŭ citita en la Reto)

Se vi volas havi mond-monon, Esperantistoj, vi jam havas. Studu vian historion!

sudanglo (Montri la profilon) 2017-septembro-11 13:33:13

Se vi akceptas kiel taŭgan la difinon de mon-valoro en oro, tiam por malgrandaj aĉetoj oni povus uzi la arĝentan stelon - difinante konvenan kurzon inter ĝi kaj oro, tute same kiel en la epoko de la or-normo oni difinis la arĝentajn kaj kuprajn monerojn.

Ekzemple en Anglujo, 20 arĝentaj ŝilingoj egalis unu pundon (La suvereno estis unu pundo) kaj 12 kupraj pencoj egalis unu ŝilingon. Kaj same difiniĝis la arĝentaj kaj kupraj monoj kadre de oro en aliaj lando kiuj en tiu epoko uzis a or-normon por difini mon-valoron.

La sekvo estus ke la arĝenta stelo havus valoron eble malpli (foje eĉ pli) ol ties arĝenta enhavo sed tiel estis en landoj kiuj uzis noblajn metalojn por siaj moneroj - kaj sen problemoj.

Kaj kiam la prezo de oro kreskas (kio estas tre probabla en mondo kiu pli kaj pli malfidas je papermono) la valoro de la arĝenta stelo kreskus laŭ la akceptata kurzo.

Evidente, en la komenco oni ne vendus arĝentajn stelojn je malpli ol la kosto de fabrikado, sed poste kiel konvenus oni anoncus la kurzon kun oro.

Se hazarde la kosto de arĝento tre grimpus,oni povus ŝanĝi la kurzon por ke elstampantoj ne perdu monon, sed prefere oni fiksu la kurzon por eviti tion. Kiam estos sufiĉe da arĝentaj steloj jam elstampitaj tiam oni povus halti la produkton. Tiam eble estus la ĝusta tempo por ĉiam fiksi la kurzon kun oro.

Memoru ke jam ekzistas abunde suverenoj kaj aliaj or-moneroj pli ol suffice por la bezonoj de la Esperantistoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-septembro-11 14:21:32

Estimata Sudanglo, mi ne komprenis la jenon:
Se la kurzo de la stelo iĝas malpli ol la valoro de ĝia pezo de arĝento, kio malebligas vendi ĝin kiel simpla metalo?

Turfalko (Montri la profilon) 2017-decembro-30 10:57:04

La Stelo-mono vivas!

La 9-a Junulara Esperanto-Semajno JES okazas de la
26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Szczecin (Pollando).
Tie oni povas pagi per Steloj, la mono de la Esperanto-komunumo.
Tiu evento estas unu el multaj internaciaj kongresoj, dum kiu oni povas pagi per Steloj.

Aktuale oni uzas monerojn el plasto, kies nominaloj estas unu, tri kaj dek Steloj. Ili pregiĝis 2012, la eldonkvanto estas po 3000.

En Wikipedia commons oni povas admiri 32 bildojn de Stelo-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

La iniciatoro de la universala mono estas la sviso René de Saussure:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...
https://en.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...
Okaze de lia 150a naskiĝdatreveno aperis ĵus 100-Stela arĝenta monero.

Stelo-Tabelon vi povas mendi ĉe esperanto@chello.at

Salutas Mag. Walter Klag, Vieno, Aŭstrio, Eŭropa Unio,

Postrimarko 1: Mi ĝojus pri eventuala komentario aŭ korekto.
Postrimarko 2: Haveblas senpaga dulingva broŝuro (germana-esperanta) pri la temo. Se vi volas havi ĝin, sciigu al mi vian poŝtan adreson.

Reen al la supro