Al la enhavo

Mariĥuano???

de BuddyRey, 2014-septembro-14

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-15 14:49:52

Ustra, trovu vvivon! Usono ne kaŭzas ĉion. Vi estas obsedata. Se francoj manĝas helikokojn, tio neniel donos al usonana organizaĵo profiton, sed vi ja trovus konekson. Se iu en Turkio malvarmumas, ne kaŭzis nek CIA nek Obama, sed vi trovus ligilon. Tiel pensante vi NENIAM komprenos la vivon. Vere, vi devus viziti Usonon foje kaj vi trovus ke ĉi-tie ankaŭ ni estas nur homoj, ne monstroj. Ni spiras, ni manĝas, ni kakas, ni dormas. Ni laboras kaj ni ludas kaj eĉ inter ni estas Esperantistoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-septembro-15 15:06:39

robbkvasnak:Ustra, trovu vvivon! Usono ne kaŭzas ĉion. Vi estas obsedata. Se francoj manĝas helikokojn, tio neniel donos al usonana organizaĵo profiton, sed vi ja trovus konekson. Se iu en Turkio malvarmumas, ne kaŭzis nek CIA nek Obama, sed vi trovus ligilon. Tiel pensante vi NENIAM komprenos la vivon. Vere, vi devus viziti Usonon foje kaj vi trovus ke ĉi-tie ankaŭ ni estas nur homoj, ne monstroj. Ni spiras, ni manĝas, ni kakas, ni dormas. Ni laboras kaj ni ludas kaj eĉ inter ni estas Esperantistoj.
Certe! Nur en Rusio loĝas monstroj el terura FSB. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-15 15:47:22

Uf, Lakiro, ne estu infaneca! Mi (kaj multaj aliaj homoj) ĝuas la rusan kulturon kaj mi legis rusajn aŭtorojn. Tolstoj estis ruso. Vigostki estis ruso. (Pro la spaco mi ne faros grandegan, longegan liston, sed certe la kontribuaĵoj de rusoj al la homa kulturo estas multegaj.) Mia Dio! Oni sin kredus ĉi-tie en sablokesto.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-15 17:04:36

robbkvasnak:Ustra, trovu vvivon! Usono ne kaŭzas ĉion. Vi estas obsedata. Se francoj manĝas helikokojn, tio neniel donos al usonana organizaĵo profiton, sed vi ja trovus konekson. Se iu en Turkio malvarmumas, ne kaŭzis nek CIA nek Obama, sed vi trovus ligilon. Tiel pensante vi NENIAM komprenos la vivon. Vere, vi devus viziti Usonon foje kaj vi trovus ke ĉi-tie ankaŭ ni estas nur homoj, ne monstroj. Ni spiras, ni manĝas, ni kakas, ni dormas. Ni laboras kaj ni ludas kaj eĉ inter ni estas Esperantistoj.
Mi ne komprenas vian reakcion. Estas ordinara scio, ke la CIA estas masive engaĝata en narkotaĵtrafiko. Se vi malŝatas miajn ligilojn, serĉu por aliajn aŭ eĉ legu librojn pri tio ĉi temo.
Ŝajnas al mi, ke vi ankoraŭ ne komprenas, ke mi ne egaligas Usonon kaj ĝia popolo. Estas mirige, ke mia mencio de CIA ofendis vin.

Rilate mia vizito de Usono, mi timas, ke la usonaj respondeculoj rifuzus mian envojaĝon. Verŝajne mi jam estas sur la Shit List de unu el la 17 usonaj sekretaj servoj.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-septembro-18 18:49:16

Alkanadi:
Ivalbe:Mi pensas ke alkoholaĵo kaj tabako estas pli danĝera, tamen ĝi estas laŭleĝaj.
Mi konsentas! Sen alkoholo, ni ne havos ajnan krimojn.
Malvere. Multaj homoj krimas sen alkohola influo.

Miaj pensoj pri mariĥuano estas, ke ĝi, precipe fumate, estas malsaniga por la menso kaj la pulmoj, kaj tial estas malsaĝe uzi ĝin. Krome, ĝi odoras malbone. Sed, mi ne vidas bezonon por leĝoj kontraŭ ĝi. Tiaj leĝoj ĉiuokaze ne efikas; ĉiuj, kiuj deziras drogojn havos ilin, leĝe aŭ ne. Mia patrino ofte rakontas al ni kiel ŝia familio havis mariĥuanan planton, kaj iufoje policano venis kaj forportis ĝin. La familio simple akiris novan. Kaj kien la policano portis la planton? Ĉu ne al la propra domo ridego.gif?

Mi loĝas en ŝtato, en kiu oni rajtas uzi mariĥuanon. La solaj rezultoj estas, ke granda urbo estas plena je mariĥuano-vendejoj, markitaj per verda plus-signo, kaj la ŝtato faras impostojn sur ĝi kaj akiras monon. La veraj celoj de drog-rilataj leĝoj ne estas malebligi la uzon de drogoj, sed nur akiri monon kaj regi homojn.

Kio gravas, ne estas ĉu homoj rajtas uzi drogojn aŭ ne. Gravas, ke homoj devas respondeci por siaj agoj. Supozu, ke iu drinkas viskion, kaj tuj poste ŝoforas aŭton. Li tiam difektas la aŭton kaj mortigas piediranton. Eble li dirus al la juĝisto, "Mi estis ebria; mi ne sciis kion mi faras. Mi ne povas respondeci!" Sed li ja respondecas, ĉar li decidis drinki. Se oni punas krimojn kiun homoj faris sub la influo de alkoholo aŭ drogoj, same kiel krimojn faritajn de homoj sen tia influo, personoj eble havos duan penson antaŭ ol drinki aŭ uzi drogojn.

novatago (Montri la profilon) 2014-septembro-19 00:16:55

BuddyRey:innegabla
Nenegebla, nediskutebla.

Alkanadi :Ĝi kaŭzas cerbajn damaĝojn cerebrales kiam oni uzas ĝin longtempe. Tio estas kial Tial ni devus legalizi gin.
Mi dirus ke legalizi ne estas ĝusta ĉi tie. Laŭ PIV tiu vorto estas por laŭleĝe validigi dokumenton aŭ decidon. Laŭleĝigi mariĥuanon ne temas pri atendi aŭ esperi validigon de leĝon, decidon aŭ simile. Ĝi temas forigo de validaj leĝoj, kiuj estas kontraŭ uzado de mariĥuano. Legalizi estas por leĝoj, decidoj, aŭ dokumentoj, kies valideco aŭ laŭleĝeco estas decidenda aŭ decidinda ne por aferoj, kies kontraŭleĝeco estas konata. Do, ĉi-kaze me uzus la verbon laŭleĝigi anstataŭ legalizi.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-19 01:19:26

permesi

PabloMateus (Montri la profilon) 2014-oktobro-04 19:24:54

robbkvasnak:permesi
Mi konsentas.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-04 21:08:05

'Estas donaco de naturo, ke en ĉio minuto de maldorma stato, ke oni povas esti tutklara en komprenemo'. Mi iam, ie legis tion.

Do, oni povus laŭleĝigi mariĥuanon. Ne gravas al mi. Mi legis, ke en germanio, oni rajtas posedi leĝan definitan kvanton de mariĥuano. Sed estas regulata diferenca en ĉio de germana ŝtato. Do, ankaŭ, se oni uzas ĝin troa multe, tiam oni povus idiotiĝi. Ĉu mi volas idiotiĝi memvolata? Tute ne.

Ankaŭ kun alkoholo, mi preferas bierfarielo laŭ Pils, kiel farate en nordo de germanio. Pri forta maldolĉeco de nordgermana Pils-biero oni tre rapida haltos trinki plu de Pils-biero.

Mi legis, ke mariĥuano malrapidas sangopreson. Tio mi devigus gravigi tre multe. Mi preferas esti vigla en menso kaj korpa stato.

Reen al la supro