Hozzászólások: 2
Nyelv: Esperanto
Rujo (Profil megtekintése) 2014. szeptember 14. 13:48:30
Ĉu Esperanto influis vian nacian lingvon same kiel la mian, iam kaj iel¿
Unue, mi petas al vi pardonon pro la iome longa artikolo. Tamen, vi kiu ĝis la fino legos ĝin tutcerte indulgos min.
Traleginte la verkon Veterano, de Ismael Gomes Braga, allogis mian atenton la artikolo “Pri la influo de Esperanto sur nacilingvoj.” Mi elprenis la tre signifan parton koncerne la amerikan portugalan lingvon. Jen ĝi:
“Em Brazilo oni konservadis tre obstine dum jarcentoj la etimologian ortografion, kiu uzis literojn nenecesajn kiel w kaj y, mutajn literojn, duoblajn konsonantojn el kiuj nur unu sonis, k.s.
La eminente brazila akademiano Medeiros e Albuquerque lernis esperanton antaŭ 40 jaroj (La verko estas de 1937). La absoluta simpleco, fonetikeco kaj reguleco de la Esperanta skribmaniero vekis en li abomenan malŝaton al la nenecesaj komplikaĵoj de nia nacia ortografio. Li elpensis mem specialan fonetikan ortografion kaj ekuzis ĝin. Senĉese li aperigis artikolojn kontraŭ la nacia ortografio kaj ĝin komparis kun la Esperanta. Iam li prezentis al la Brazila Literatura Akademio jenan proponon:
“”Li instruos la Esperantan skribmanieron dum duonhoro al 10 personoj neniam antaŭe audintaj pri Esperanto, kas poste diktos 50 Esperantajn vortojn al tiuj dek personoj. Samtempe la Akademio elektos dek el siaj plej eminentaj verkistoj kaj s-ro Medeiros diktos al tiuj dek akademianoj 50 vortojn em la nacia lingvo. Se tiuj kleruloj, kiuj lernas la nacian lingvon de multaj jardekoj, skribos tiel korekte kiel la 10 aliaj, lernintaj nur dum duonhoro, neniam plu s-ro Medeiros kontraŭbatalos la tradician ortografion de la portugala lingvo.”
Nia glora Akademio ne akceptis la defion. La fama verkisto tamen daŭrigis sian viglan bataladon, kaj fine venkis.
Per dekreto N-ro 20.108, de la 15a de Junio 1931, la skribmaniero en Brazilo estas oficiale simpligita, kaj de tiam la portugallingvaj popoloj havas lauleĝe devigan ortografion multe pli similan al Esperanto ol la malnova. Ĝi estas duonfonetike regula, facile lernebla.
Eble oni mokos min, se mi kuraĝos diri, ke tiun grandan paŝon ni ŝuldas al Esperanto, sed neniu rajtas nei la tridekjaran, publikan bataladon de l’eminenta esperantisto, al kiu Esperanto ŝuldas la lauleĝan deklaron “klara lingvo por telegrafa uzado", ekde la jaro 1906.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. szeptember 14. 15:40:31
Mi kredas ke Esperanto ankaŭ influis la evoluon de "pinyin" en Ĉinio. Aŭtoroj kiel Bajin parolis flue Esperanton kaj ege admiris la ideon de monda lingvo. Fakte. la ĉina vorto por Esperanto estas Shijieyu - 世界语 - do monda lingvo.
Krom tio, ŝatus aldoni ke Brazilo ne plu estas la lando de futuro sed la lando de nuntempo - sed ĝi estas la futuro de Esperanto.