Al la enhavo

Klimatŝanĝo

de ustra, 2014-septembro-20

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-20 16:06:18

La klimato sur la planedo ŝanĝiĝas - neniu dubo. Ĝi jam ĉiam adis ŝanĝiĝi.
Sed la aserto, ke la homo kaŭzas tiun ĉi ŝanĝon estas scienca absurdaĵo kaj atestas nur al la homa orgojlo. La homo nur poluas la naturon, sed ne ŝanĝigas la tutmondan klimaton.
Pere la klimat-histerio kaj kun ĝi ligita disvastigado de timo, oni provas kutimigi la popolojn je la neceseco de supernaciaj organizoj.
La intenco malantaŭ supernacia organizo montriĝas aktuale en Liberio (la WHO estas supernacia organizo).

Mi eĉ disputus, ke la klimato varmiĝas, sed tio ne gravas por la kompreno de la problemo. Ĉio estas nur demando de la interpreto.

Konscie mi rezignis pri iuj ligiloj (rilataj al la klimatŝanĝo), ĉar mi preferus, ke vi mem trovos la kontraŭdirojn de la oficiala propagando - ekz. la sekretigo de enigaj parametroj por la kalkulo de la klimataj modeloj k.t.p.

Kiu estas la unuaulo, kiu mokas ĉion kiel konspira teorio? =)

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-septembro-22 06:54:13

Ĉu tio povus funkcii ankaŭ pri Esperanto? Ni invitu la publikon mem serĉi la argumentojn favorajn al nia lingvo, kaj ni atendu la rezulton...

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-22 07:08:38

Eble, homo ne kulpas pri nuna varmiĝo.
Sed verŝajne li kulpas pri apero de dezertoj, kiel Saharo en Afriko, pro troa paŝtado de ŝafoj.
Li kulpas pri multaj fajroj en arbaroj, kiam li forĵetas neestingitan cigaredon surteren ktp.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-22 07:31:53

En malgranda skalo mi ne volas kontesti la kulpon de homoj. La senarbigi de arbaroj certe influas la lokan mikroklimaton.

ryd (Montri la profilon) 2014-septembro-22 07:43:50

ustra:... La homo nur kontaminas la naturon, sed ne ŝanĝigas la tutmondan klimaton...
Mi povas nur obĵeti kontraŭ uzado de vorto "kontaminas" ĉar ne esperanta. ridulo.gif

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-22 07:51:42

ryd:Mi povas nur obĵeti kontraŭ uzado de vorto "kontaminas" ĉar ne esperanta. ridulo.gif
Dankon! Mi anstataŭigis ĝin per "poluas". =)

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-22 08:26:30

Ekzemple la Romianoj ne konis glaciaroj en la Alpoj. Aŭ Gronlando signifas "Verda-lando", ĉar ĝi iam estis insulo surkreskita per vegetaĵo. La klimatŝanĝado estas tute normala proceso.

La problemo estas nur la misuzo per la politiko kaj la disvastigado de timo inter la popoloj. Per tio oni provas enkonduki novajn impostojn kaj instali supernaciajn organizojn, kiujn mi trovas tre maltrankvilige.

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-22 11:22:25

ustra:Ekzemple la Romianoj ne konis glaciaroj en la Alpoj. Aŭ Gronlando signifas "Verda-lando", ĉar ĝi iam estis insulo surkreskita per vegetaĵo. La klimatŝanĝado estas tute normala proceso.
Oni trovis glaciigitan viron ĉe la limo inter Italio kaj Aŭstrio, kiu vivis multe antaŭ Romianoj. Do, tie estis glariaroj ekde lia morto ĝis nun.
Gronlando estis Verda lando nur ĉe ĝia suda pinto.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-22 14:39:02

Estas tute vera ke kilimatŝanĝo estas natura afero, sed ne nia trokonsumado de fosiliaj brulaĵoj. Estas tre baza scienco ligi la procento de CO2 en la atmosfero al la hejtado de la tuta tero. Ne disputeblas iel, kaj vi estas blindulo aŭ stultulo ne vidi tion. Uloj kiel vi permesis plumbigitan benzinon dum jardekoj kiam sciencistoj sciis ke ĝi estis tre malbona kaj danĝera. Unu el tiuj estis la sciencisto kiu malkovris la veran aĝon de la sunsistemo (mezurante plumbon kaj uranion de meteoro).

Jen Informgrafikon.

Ne subtenu la "grandan-oleon" pro via nescio. Vi pravas ke en unu loko la vetero/klimato eble ne varmiĝas, sed la tuta klimato mezureble varmiĝas. Estas fakto. Argumenti alie nur montras ke vi malkomprenas la sciencon.

Eĉ se mi malpravas kaj ja estas granda komploto, eble kelkaj homoj riĉiĝus de la "verdigado" de nia ekonomio. Sed, se VI malpravas multaj homoj pereos de militoj kaj malsategoj, kaj eble estos amas-estingiĝoj. Do, je kiu flanko vi vere deziras veti?

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-22 15:24:36

sergejm:Oni trovis glaciigitan viron ĉe la limo inter Italio kaj Aŭstrio, kiu vivis multe antaŭ Romianoj. Do, tie estis glariaroj ekde lia morto ĝis nun.
Gronlando estis Verda lando nur ĉe ĝia suda pinto.
La glacihomo Ötzi montras la fenotipo de aer-sekiĝita mumio - kaŭzita per varmego. Glaciaj mumioj aspektas aliel. La glacio kovris Ötzi poste.

Oni jam scias, ke la Vikingoj manaĝis laktobovinan ekonomion kaj kulturis grenon sur Gronlando.

kaŝperanto:Estas tre baza scienco ligi la procento de CO2 en la atmosfero al la hejtado de la tuta tero. Ne disputeblas iel, kaj vi estas blindulo aŭ stultulo ne vidi tion.
...
Ne subtenu la "grandan-oleon" pro via nescio.
Kial vi devas insulti aliuloj?
Kie mi skribis, ke mi subtenas la grandan oleon aŭ naturpolucio ĝenerale?
La oceanoj enhavas 50-foje pli CO2 ol la atmosfero. Ne estas pruvita, ke pligrandigo de la koncentrado de CO2 en la atmosfero kaŭzas naturkatastrofon. Ni nur scias, ke per pli CO2 plantaĵoj pli bone kreskas.

Reen al la supro